BILANCO 2015 de HANEA

2/12/2015

 

 70 kilometroj nordaj fore de cxefurba centro Hanojo, TRE NGUON – RESORT , turisma sanatori-ejo en PHU THO provinco estas elektita loko por kunveni, fari bilancon 2015 kaj samtempe ekskursi de HANEA.

 

 

  BILANCO 2015 de HANEA

 70 kilometroj nordaj fore de cxefurba centro Hanojo, TRE NGUON – RESORT , turisma sanatori-ejo en PHU THO provinco estas elektita loko por kunveni, fari bilancon 2015 kaj samtempe ekskursi de HANEA.

 Fruamatene, sabate la 28an de novembro 2015 cxirkaux pli ol 60 esperantistoj, membroj de HANEA jam grupigxis, kune forveturis per 2 belaj, grandaj turismaj busoj kaj post 2 horoj de veturado, ili atingis al THANH THUY distrikto, PHU THO provinco. Tie estas altkvalita turisma sanatori-ejo kun fonto de minerala natura varma akvo. Pura aero kun multaj verdajxoj, floroj, fruktoj, tre avantagxe por homa sano.

 Post eta, rapida ripozado, cxiuj eniris al malferma halo. Tie la lauxparoriloj, lumoj estas prete perfektaj. Slogano de kunveno ankaux estas antaux preparita dulingve skribita ( vjetname kaj esperante ).

Cxifoje, la komitato de HANEA ne faris komunan resumon, sed cxiuj societoj lauxvice mem raportis siajn agadojn dum periodo de la jaro 2015, cxiuj raportajxoj esprimitaj dulingve. Arta program estis ludita de medicina societo kun 2 gitaristoj kaj aro da interesaj kanzonoj, el kiuj estas esperanta kanto. Sinjoro Nguyen Huy Thinh el HANESPE societo kontribuis per tre longa, interesa poemo, kiu respekte lauxdis patrolandon. Sciante, ke sinjoro Nguyen Huy Thinh estas plej agxa esperantisto de nia asocio ( 95 jaragxo ) sed  li estas tutforta viro kaj flue parolas esperanton, parkele legas multajn longajn poemojn.

 8 plej aktivaj esperantistoj de HANEA estis aplauxditaj, ili ricevis gratulajn atestilojn kaj donacojn de HUAO.

 Asocio ankaux honore bonvenigis kaj auxskultis paroladon de  sinjorino Tran Thi Phuong – gxenerala sektario, delegito de HUAO.

 Prezidanto de HANEA, Sinjorino Do Thi Toan  anoncis la planon de asocio por la jaro 2016. Sencxese belaj kantoj, muzikaj melodioj kun manaplauxdoj alportis gxoja, ekzaltita atmosfero.

 Tuj post kunsido, esperantistoj kune gxuis bongustan tagmangxon, inkluvizitan de aro da popolaj, tradiciaj mangxajxoj kuiritaj laux loka gastronomia stilo kiel : viandoj de porko, bovo, kuko, vegetajxoj, fruktoj, bieroj, sukoj… ecx alkoholoj.

 Meztaga ripozo estas bona okazo por ke, membroj de asocio interbabilu, intersxangxu informojn, amikigxu unu la alian. Cxiuj sentigxis, ke interesaj ekskursoj alportis ilin pli karegecaj sentoj, pli komprenitaj kaj pli proksimigxitaj.

 Posttagmeze estis tempo por kune gxui lokan specialajxon, cxiuj nagxis kaj dronigxis en varma, minerala, natura, 40- grada akvo, elpumpita de pli ol 100 metroj profunde en tero.  Tio estas valora donacego, kiun nature donas al trankvila cxarma vilagxo kaj oni diris, ke se cxiutage banadus per tiu ci akvo, estus evititaj de artrozoj-malsanoj, precipe malsanoj de hauxto.

 Post rapida eta mangaxdo, HANEA-anoj ekreveturis al cxefurbo kun gxojaj sentecoj.

 Impreso de interesa ekskurso kaj kunveno ankoraux restas en cxiuj membroj.

                           La 1an de decembro 2015

 

                                 HA NGUYEN.