Lernu Esperanton kun EuroTalk

16/7/2015

  Esperanto fariĝas al 128a lingvo ĉe uTalk.app. Krome, ĝi estis elektita kiel la lingvo de la semajno por festi sian eliron. 

 

 

 Antaŭ nelonge la populara lingvolerna retejo Duolingo lanĉis kurson de 

Esperanto, al kiu aliĝis pli ol 50 mil personoj. Antaŭhieraŭ, la 13an de 
julio, venis ankoraŭ unu bona novaĵo: ĉe AppStore aperis lingvokurso de 
Esperanto, kiun produktis la brita entrepreno EuroTalk kunlabore kun la 
Esperanto-retejo 
edukado.net. Ĝi estas Esperanto-versio de la kutima kurso 
de EuroTalk por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj 
tabulkomputiloj (iPad).

Por plia informo, bv legi ĉi-tie: https://www.facebook.com/EuroTalk?fref=nf


Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/07/eurotalk/