Por la unua fojo, vjetnama ina sciencisto ricevas premion de L'Oréal-UNESKO Fondaĵo

19/3/2015

 Por la unua fojo, vjetnama ina sciencisto ricevas premion de L'Oréal-UNESKO Fondaĵo. 

 D-ino Tran Ha Lien Phuong enkondukas sian esploron pri la kuracado de kancero per ekspluatado de nano-teknologio. (Foto: Bich Ha)

Bích Hà/Paris (Vietnam+) 18/03/15 21:26

Laŭ la Vjetnama Novaĵo-Agentejo korespondanto en Francio, ina doktoro Tran Ha Lien Phuong estis honorita per ricevo de  la premio "Juna Talenta Sciencistino de la Mondo”  transdonita fare de L'Oréal-UNESKO Fondaĵo (Pro la disvolviĝo de virinoj en scienco). D-ro Tran Ha Lien Phuong, preleganto de la Sekcio de Biomedicina Inĝenier-tekniko de Vjetnama Nacia Universitato lokita en HCM-urbo, fariĝas la unua vjetnamo se temas pri premio-ricevado. 

Ŝi estas unu el la 15 internaciaj laŭreatoj elektitaj de Ĵurio konsistanta el 12 sciencistoj de internacia reputacio, el la 236 inaj sciencistoj premiitaj surloke, fare de L'Oreal-filioj kaj Unesko tra la tuta mondo. Ŝia studo pri sistemo de micelles enhavanta fucoidan aplikata al la kuracado de kancero estas alte taksita pro ĝia efikeco, malalta kosto kaj malmulte da kromefikoj.

Esplorado uzanta nano-teknologion, kiun ŝi kaj siaj kolegoj estas realiganta, malfermis eblecon  apliki novajn kuracmetodojn, transportante la medikamenton precize al la loko de kanceraj ĉeloj dum ne influante la aliajn ĉelojn.

Tran Ha Lien Phuong, 34 aĝa, diplomiĝis el la Medicina Universitato Ho Chi Minh Urbo, kompletigis doktoran disertacion ĉe Kangwon Nacia Universitato, Koreio.

Parolante ĉe la ceremonio de premiado okazinta la 18an de marto 2015 en Parizo, Tran Ha Lien Phuong diris, ke ŝi estas ekstreme ekscitita kaj ravita esti la unua ina vjetnamo premiita per "Juna  Scienca Talento”de  "L'Oréal-UNESKO Fondaĵo. Ŝi diris, ke tiu premio estas granda stimulo al ŝi kaj siaj kolegoj kaj la teamo ĉe la Nacia Universitato de Ho Chi Minh Urbo, kaj donos ankaŭ pluan financadon, por ke la esplorgrupo daŭrigu pli profunde en la kuracado de kancero.

Krome, ŝi ankaŭ emfazis la bezonon krei medikamentojn ne nur efikajn sed ankaŭ je taŭga produktokosto por la profito de pacientoj en disvolviĝantaj landoj.

Ankaŭ en la ceremonio, L'Oréal-UNESKO Fondajo honoris kvin virinojn sciencistojn el Maroko, Ĉinio, Britio, Brazilo, Kanado reprezentantajn la kvin regionoj de la mondo, pro la subitaj eltrovoj en la naturaj sciencoj. Ili faris esplorojn en la kampo de alta energio fiziko nuklea fiziko, nano-teknologio, metodoj de bio-maso spektrometra strukturo, fiziko kaj astronomio, kemio de polimeroj.

Parolante ĉe gazetara konferenco antaŭ la premio-ceremonio, L'Oréal -UNESKO reprezentanto sciigas, ke ĉiu premiitino estas brila ekzemplo de scienco. Ili estas ĉiutage pruvantaj, ke virinoj povas kontribui ege al la progresigo de la scienco-areo, kie ĝis nun viroj ankoraŭ regas.

Kun celo honori elstarajn virinojn sciencistojn kaj apogi talentajn junajn esploristojn de la mondo, la scienca programo L'Oréal Premio-UNESKO ĝis nun honoris 2.250 talentajn virinojn el pli ol 110 landoj.

Fonto: VNA

Esperanta traduko: Nguyễn Xuân Thu

Liên quan