Festo de Zamenhof-Tago kaj La Jaro "Montevideo 60" en Vjetnamio

15/12/2014

   Hodiaŭ (14/15/2014), Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) okazigis kunvenon por festi Zamenhof-Tagon kaj la Jaron “Montevideo 60”

 

 Malgraŭ malvarma vetero de vintro en Hanojo, multaj vjetnamaj esperantistoj, eĉ maljunaj, partoprenis en tiu grava evento de Esperantujo. Estas granda plezuro, ke en ĉi-jara renkontiĝo ankaŭ ĉeestis ĵurnalistoj de “Nuntempa Gazeto” – organo de la Vjetnama Komisiono de UNESKO. 

la ĵurnalistino  de Nuntempa Gazeto estas la tria de maldekstre

Alveninte al la kunveno, ĉeestantoj ĝuis diversajn programerojn. Unue, okaze de la evento “Montevideo 60”, vjetnamaj esperantistoj re-vidis sukcesojn gajnitaj dum preskaŭ 60 jaroj ekde la fondiĝo de VEA.

Krome, la projekto kaj plano por venonta jaro 2015 ankaŭ estis prezentitaj kiel reago al alvoko de la prezidanto de UEA.

Kadre de la programo, atestiloj estis donacitaj al du lernantinoj kiu sukcesis en A2 ekzameno okazigita en pasinta Oktobro.

Estas rimarkinde, ke por unua fojo VEA presis kaj aldonis diplomojn al “luktistoj” de la internacia legkonkurso – Sumoo.

Kutime, Zamenhof tago estas la lasta grava evento de la jaro sed ĉi-jare,  33a Komuna Serminario (KS) – renkontiĝo de gejunuloj kiu okazos en Ho Ĉi Min urbo je la fino de 2014 atentigas multajn vjetnamajn esperantisojn.