Aktiveco de Dodespe sekcio en Oktobro

3/11/2014

   Kune kun la komunaj aktivecoj de Hanojo urbo  en Oktobro, Dodespe sekcio vigle kaj arde agadi

      Matene de dimanĉo, la 12an de oktobro, kune kun la aliaj sekcioj de HanEA ĉe Parko Ly Thai To, Dodespe sekcio partoprenis en la ceremonio de la “Kultura Paca Festotago“ organizita de la urbo okaze de la 60a datreveno de liberigo de  Hanojo (10/10/1954 - 10/10/2014) kaj la 15a datreveno de la rekono fare de UNESKO de Hanojo kiel “Porpaca Urbo”. La ceremonio finiĝis per piedirado ĉirkaŭ la Hoan Kiem Lago.

 

Vendrede, la 31an de oktobro, Dodespe-anoj fotiĝis apud la banjanarbo plantita okaze de la Dua Azia Kongreso de Esperanto en 1999. Nun la arbo estas 15 aĝa. Ĉiuj ĝojis, vidinte la arbon bone kreskinta, alta, belaspekta kun densa rondforma foliaro.  Ĝi havas ŝtonan ŝildon kun la vortoj ZAMENHOF-ARBO kaj estas unu el la 4 ZEOj de Hanojo.

ZAMENHOF-ARBO 

Tuj post la fotado, okazis ĉiumonata kunveno. La artikolo “Hanojo – Porpaca Urbo fariĝas pli kaj pli amikeca celloko por internaciaj amikoj” estis disdonita al ĉiuj membroj. Oni memorigis al ĉiuj partopreni al la venonta novembra Esperanta Sumoo-konkurso.

Phuong Mai, Dodespe-ano kaj samtempe Ĝenerala sekretario de VEA parolis pri la enhavo kaj la signifo de la Rezolucio fare de UNESKO en Montevideo, 60 jarojn antaŭe favore al Esperanto kaj sugestis planon de raporto sendota al UEA, rilata al la aktivecoj de VEA en la kampo de scienco, kulturo kaj edukado.

Ŝi ankaŭ informis, ke Tran Thi Hoan estis nomita reprezentanto de Vjetnamio en azia komitato de TEJO, kaj samtempe, eniris en la Centra Komitato de VEA.

Tran Thi Hoan informis, ke en oktobro, la Trejna Komisiono de VEA organizis A2 nivelan ekzamenon por 2 kandidatoj kiuj ĝin sukcese trapasis kaj malfermis novan movadan kurson por studentoj en Hanoja Universitato por Lingvaj Studoj.

    Informis: DODESPE

Oktobra kunsido de DODESPE