“SALUTON 2014”, nova klaso de Esperanto

16/10/2014

 

 

 

     Je la 6a vespere de mardo la 14an de oktobro 2014, ĉe Fremdlingva Universitato – Hanoja Nacia Universitato, komencis nova kurso de Esperanto por komencantoj (A1-A2) nomita “SALUTON 2014” kune organizita de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) kaj de Klubo Lucien Péraire de la Universitato. La kurso allogis ĉirkaŭ 15 lernantojn. Tran Thi Hoan (Ĝojo), estrino de la klubo, samtempe studanto de la RITE kursaro de edukado.net gvidos la kurson.

    Partoprenis al la malferma kunveno notindas estraranoj de VEA: Nguyen Van Loi, prezidanto, Nguyen Thi Phuong Mai, ĝenerala sekretario, Nguyen Thi Thom Thom, estrino de Trejna Komisiono; kaj Luong Ngoc Bao, la tradukinto de la vjetnama versio de la Zagreba Metodo uzata kiel ĉefa lernmaterialo.

     Ĉeestis ankaŭ 2  lernantinoj de la kurso SALUTON 2013 Hoang Ngoc Bich kaj Do Thi Thuy, kiuj ĵus sukcese trapasis A2 ekzamenon je la 5a de oktobro.

     Tia kunveno kreis etoson samtempe solena kaj ĝoja, intima, instigante la novulojn konatiĝi kun lingvo kreita de homo por la tuta homaro. La lernantoj kuraĝe parolis kaj demandis pliajn klarigojn pri Esperanto. Du el ili volontulis fariĝi klasestro kaj vicklasestro por faciligi la aktivecon de la klaso.

      La kurso daŭros ĉirkaŭ 6 monatoj kaj A2 ekzameno estos organizita je  la lasta semajo de aprilo aŭ je la unua semajno de majo de 2015.

  Raportis: Komisiono de Trejnado