Novaĵoj pri Trejnado

11/10/2014

 

A2 ekzameno 05/10/2014

 
Lastan dimanĉon (05/10/2014), Trejnada Komisiono de VEA suckcese organizis A2 ekzamenon por gelernantoj de la klaso “Saluton 2013”. Partoprenis en la ekzameno 2 kandidatoj: Hoang Ngoc Bich kaj Do Thuy. Malgraŭ malmulto de partoprenantoj, ili ambaŭ sukcesis en ĉi-ekzameno. Tio estas vere ĝojinda signalo. Ili estos nova generacio kaj fariĝos estonteco de nia Movado. Espereble, ilia vigle agados kaj daŭre akiros pliajn sukcesojn en Esperantujo.
 
***********
 
Nova Esperanta Kurso (A1 -A2)
Trejnada Komisiono de VEA invitas vin partopreni en la evento:
Malfermo de la nova esperanta kurso (baza nivelo – A1, A2) ĉe la Universitato de Fremdaj Lingvaj, Vjetnama Nacia Universitato.
Tempo: 18-20h, Marde 14/10/2014
Loko: Ĉambro 105 C1, Franca Konstruaĵo, Universitato de Femdaj Lingvoj (strato 1, Pham Van Dong, Hanojo)
Krome, Bv disigi kaj sciigi tiun novaĵojn al ĉiuj, kiuj interesiĝas en Esperanto kaj volas lerni ĝin.
 
Koran dankon kaj bonvenon!
 
Komisiono de Trejnado