Septembra 2014 kunveno de DODESPE sekcio

29/9/2014

 Kiel kutime, krom movadaj aferoj, la sekcianoj koncentriĝis en lingvaj aspektoj.

 

Juna studentino Tran Thi Hoan (Ĝojo) petis al ĉiuj trovi vjetnaman vorton por la nova signifo de angla vorto “troll”, esperantigita de Vikipedio en “trolulo”, kaj plibonigita de la listo La Bona Lingvo per “retĝenulo”. Ŝi jam petis kelkajn siajn kamaradojn en fremdlingva universitato proponi vjetnaman vorton, sed ĝis nun, nenio estas oportuna. La demando estas malfermita kaj oni pli diskutos en venonta oktobra kunveno.

S-ro Nguyen Xuan Thu informis, ke estas aldonitaj du vortoj al la aperonta Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro: “jakuz/o” (japana mafio) kaj “ebol/o” kun derivitaj terminoj “ebola hemoragia febro” kaj “ebola virusa malsano”.

Oni faris bilancon de vjetnama partopreno en la konkurso E-Sumoo; En julio, Vjetnamio havis 7 partoprenantojn, kaj rangas la 4an post Japanio, Francio kaj Pollando. El tiuj 7 vjetnamoj, 4 estas Dodespe-anoj. En Septembro, estis 10 vjetnamaj partoprenantoj, el kiuj 5 estis Dodespe-anoj. Menciindas la partopreno de du geknaboj, filo kaj filino de Phuong Mai (Brila Estonteco) respektive (Suno)12 kaj (Eta princino) 8 aĝaj.

Oni esperas, ke la nombro de vjetnamaj Sumoo-luktistoj multe kreskos en la novembra konkurso, kaj konsistos el ne nur Dodespe-anoj aŭ hanojaj esperantistoj.

      Raportis: DODESPE