Pri mia vojagxo en Vjetnamio

21/3/2014

 

 

Akira
En cxi-foja vojagxo en Vjetnamio mi celis jene:
1. viziti Kambogxon unuafoje
2. viziti la ruinojn de la dinastio Cxam Pa
3. viziti nordajn montarajn regionojn de Vjetnamio
La unua estis bone plenumita dank' al sindonemaj zorgoj de s-ro Sreng Teklong, kambogxa esperantisto. Li akompanis kaj gvidis nin de la komenco gxis la fino de nia vojagxo en Kambogxo.
La dua estis duone plenumita. Estis iom malfacile viziti cxiujn ruinojn. S-ino Kieu en la urbo Ho Chi Minh kaj s-ino Usuda Reiko en la urbo Hoi An bone arangxis por ni vizitadon al kelkaj ruinoj. Tie ni pripensis antikvan mondon kaj ankaux la militon, en kiu homoj multe detruis la historiajn heredajxojn.
La tria celo estis realigita dank' al s-ino Ngoc Lan. Ni senprobleme vizitis la urbon Sa Pa, kie ni promenis aprezante belajn teras-kampojn. Ni vizitis ankaux la urbon Dien Bien Phu, kie ni spertis la venkon de vjetnama popolo kvazaux ni cxeestus tiutempe.
Alie ni vizitis multajn lokojn, spertis multajn aferojn, renkontigxis kun multaj esperantistoj kaj ne-esperantistoj.
Ni vizitis la delton de Mekongo, tunelon de Cu Chi, la groton de Phong Nha, la senarmigitan zonon (DMZ), kelkajn bazarojn kaj grandegajn nove konstruitajn vendejojn, multajn muzeojn ktp. Precipe pri la groto, DMZ kaj la trajno al Hanojo mi dankas al s-ino Suong, esperantistino en la urbo Hue.
Ni spertis novjaran migradon al multaj temploj, feston de vilagxo, per kiuj ni iom konatigxis kun vjetnamaj kutimoj, kulturoj.
Ni partoprenis en la printempaj renkontigxoj de esperantistoj en la du grandaj urboj.
Ni mangxis diversajn frandajxojn, Pho Bo, Pho Ga, Bun, Mi, Cao Lau, Pho Xao, Bun Cha, Banh Xeo, Com kun diversaj mangxajxoj, Banh Beo, Cha Gio, Goi Cuon, Gio Lua, Cha Ca, multspecaj regomoj kaj fruktoj, Bo La Lot, Lau De, Riz-kuko pakita en folio (mi ne scias, cxu mi paradigis gxustajn nomojn aux ne) kaj multaj aliaj mangxajxoj, kies nomon mi ne scias.
Ni mangxis en la domo de amikoj, en restracio, ecx surstrate. Estis tre intrese mangxi dolcxajxon "Che" sidante sur malgranda segxo. Sur trotuaro ni trinkis "egg coffee" obserbante homojn kaj auxtojn.
Mi tute ne povas skribi cxiujn aferojn, sed mi povas diri, ”ni amas Vjetnamion."
Mi esperas, ke Esperanto-movado en Vjetnamio multe prosperos, precipe sukcesos la Komuna Seminario.
Cxe la fino mi esprimas nian dankegon al cxiuj esperantistoj, kiuj bonkore akceptis kaj zorgis nin.