La 14-a Printempa Renkontiĝo en Hanojo

13/3/2014

  Hodiaŭ dimanĉo la 9an de marto okazis la 14a printempa Renkontiĝo en Hanojo.

 

 

 

 

  Partoprenis pli ol 30 esperantistoj kaj speciale ĉeestis 2 japanaj esperantistoj, 2 italaj esperantistoj loĝantaj en Hanojo kaj ĉeĥa esperantisto. La renkontiĝo komencis je la 2a posttagmeze.Ni malfermis per la himno de Esperanto, kaj sekce S-ro Nguyen Van Loi prezidanto de VEA sendis salutojn kaj gratulojn por novjaro. Kaj agadoj de vjetnama esperantistaro estis raportitaj de 2 junulinoj Hoan kaj Mung en dulingve. S-ro Cung ankaŭ kantis por ni vjetnaman kanton tradukita en esperanto : Hejmlando. Antaŭ la paŭzo, ĉiuj partoprenintoj povis spekti vjetnaman fabelon prezentata en Esperanto kun muziko, bildoj kaj voĉrakontoj. Tio estas tre plaĉa al ĉiuj.

 

Dum 15 minutoj de paŭztempo, esperantistoj kune trinkis teon kaj manĝi kukojn, babilante kun unu la alia. Ĉiuj renkontiĝoj ja estas okazoj por ni revidas gesamideanojn kaj por kelkaj ankaŭ estas ŝanco de konatiĝo.

La programo daŭris kun prezento de fraŭlino Phuong, prezidanto de VEJO pri 2 eventoj : La 2a SoRen kiu okazos en la 5an kaj 6an de julio en Tam Dao kaj pri la 33a KS kiu okazos en decembro la 26an, 27an, 28an en Ho Chi Minh urbo. Ĉiuj ricevis foliojn pri evento, kaj havas intereson por partopreni.

Poste ni spektis mallongan filmeton pri tertremo en Japanio. Kaj fine, estis paroloj de gastoj el Japanio, kaj Italio, kaj VEA dankas ĉeeston de gastoj kaj donas donacojn por memori pri bela renkontiĝo.

 

Antaŭ adiaŭo ni kune fotis komunan foton kaj havis varman vesperan kunmanĝon.

 

 

 

Raportas

Flama