Renkontiĝo de Vjetnamaj esperantistoj kaj Itala esperantisto Michael Boris Mandirola

1/1/2014

 

 

 

 

  Hodiaŭ, la lasta tago de la jaro 2013, en Hanojo okazis renkontiĝo de Vjetnamaj esperantistoj kaj Itala esperantisto Michael Boris Mandirola, vicprezidento de TEJO.

 

Estis lia dua foje viziti Vjetnamion. Unua foje por UK kaj IJK 2012 en Hanojo, kaj ĉi foje post partopreno al KS en Ĉinio li kaptis okazon por denove viziti Vjetnamion kaj pasi novjaron tie.

La renkontiĝo okazis ĉe restoracio sur boato de okcidenta lago de Hanojo.

Ĉiuj ĝoje babilis kaj rakontis pri belaj memoroj dum pasintaj UK kaj IJK kaj dume s-rino Phuong Mai ennome de VEA donis al gasto donacojn, estis vjetnamaj libroj tradukitaj al esperanto kaj kudra mana bildo pri vidindaĵo de Hanojo.
Kaj fine ni fotis por memori la viziton de li kaj nian renkontiĝon.
Ankaŭ nun mi sendas al vi fotojn.