KIEL MI ĜUIS MIAN INTERESAN VOJAĜON

16/12/2013

 

Delonge mi jam deziris havi bonŝancon viziti la landon de la leviĝanta suno, Japanio, pro ne nur ĝiaj interesaj kulturaĵoj, belaj vidindaĵoj sed ankaŭ amikeco kaj bonkoreco de ĉi-tieaj samideanoj. Plue mi ankaŭ volis persone sperti pri kulturaj distingoj, t.e, ikebano, chado, origamo, bento kaj kimono kiuj tiom interesas min. Ĉiuj el ili instigis mian revon pri vojaĝo al tiu bela lando. Kaj estis tiom bele kaj surprize ke tiu sonĝo jam realiĝis ĉi jare danke al la granda helpo de Japana Esperanto-Instituto kiu subtenis celante partoprenigi min en la jubilea Japana Esperanto-Kongreso de 12a ĝis 15a de Oktobro, 2013 – memorinda evento.

La unua impreso tuj post mia atingo al flughaveno estis gastemo, amikeco kaj vigleco de japanaj esperantistoj. Verdire mi estis impresata de juneco en la koroj de japanaj esperantististoj kiuj jam havas grandaĝojn. Sajnis al mi, ke la tempo kaj aĝo neniam malhelpas ilin, neniam malfaciligas, malrapidigas aŭ malbonigas iliajn taskojn, laborojn, kaj speciale korajn junecojn. Mi vere admiris pri tio.

La Kongreso ekis la sekvan tagon. La kongresa ceftemo “Esperanto ligas homajn korojn – de la pli ol 100-jara historio al estonteco”, riĉa programaro, profesia laborostilo de LKK kaj eĉ la luksa turo-halo Funabori kie okazis la Kongreso tuje interesis min. Jes! Esperanto ja ligis, ligas kaj ligos niajn korojn. Ne facile trovi en iu lando tiel inter-amon, inter-helpon inter homoj senkondiĉe kiel en Esperantujo! Kaj japanaj geesperantoj ja konfirmas ties verecon. Japanio estas konsiderata kiel la plej aĝa frato en la azia Esperanto – movado kiu senhalte helpas kaj subtenas al aliaj malfortaj landoj en nia movado. Mi neniam forgesas tiun grandan helpon kaj materiale kaj morale al vjetnama Esperanto movado.

Salutante en la Solena Inaŭguro de la Kongreso mi sentis min partoprenanta en la dua Universala  Kongreso ĉi jare pro vasteco kaj lukseco de la halo, pro granda kvanto de kongresanoj, pro profesieco de organizantoj. La Kongreso ĉeestis pli ol 700 kongresanoj el kiuj estis 40 alilandanoj el dek-kelkaj landoj.

Tamen, en mia vivpunkto, rimarkebla diferenco inter du tiuj E-eventoj estis, ke dum Universala Kongreso, Esperanto estas la ununura lingvo uzata kaj dum Japana Esperanto-Kongreso, oni parolis dulingve kaj esperante kaj japane. La celo estis, ke Japana Esperanto-Instituto disvastigu Esperanton al ne nur esperantistoj sed ankaŭ ne-esperantistoj kiuj amas aŭ zorgas pri tiu bela internacia lingvo sed ankoraŭ ne kapablas paroli. Surmure ĉirkaŭ la kongresejo troviĝis pluraj bildoj inspirantaj kaj enkondukantaj homojn al Esperanto en la japana. Mi ege ŝatas tiun bonan ideon kiu povis allogi ĉies atenton. La LKK ja bonigis siajn laborojn.

La Kongreso daŭris dum kvar cefaj tagoj kaj ĉiuj tagoj estis tiom interesaj por mi. Kiel la invitito el Vjetnamio, mi ja partoprenis en la junulara programero la 12an oktobre kun la temo “Kion Esperanto signifas al ni?” kiel mia unua kongresa programero. Tie ni, kaj junuloj kaj maljunuloj, kaj azianoj kaj okcidentanoj kundiskutis kune pri la azia junulara movado. Kvankam ni ankoraŭ ne povis trovi la solvon por kelkaj problemoj, ni ja pli-malpli komprenis pri azia junulara movado ĝenerale kaj japana junulara movado speciale.

Programaro estis tiel riĉaj ke mi volis sed ne povis partopreni en ĉiuj. En profunda bedaŭro, mi maltrafis multajn interesaĵojn pro manko de tempo aŭ samtempeco de programeroj, ekzemple la prelegaron de tri fakuloj kun la temo “Esperanto en Japanio, Japanio en la Esperanto-movado, lerni de historio por estontaj perspektivoj”; aŭ aliajn programerojn t.e “kulturaj prelegoj”, “la katastrofo en Japanio”, “Universala Homama Asocio”, “ĝuu muzikilojn el la mondo”, “koncerto de JoMo”, ktp. Tamen, ne povis nei mi, ke ĉiuj programeroj kiujn mi devante aŭ volonte partopreni estis tute mojosaj. Neforgeseble mencias mi pri la programero preparita por eksterlandanoj “spertu japanajn kulturojn”.  Tie, en la granda ĉambro, alilandanoj povis ĝui kaj sperti tradician kaj gajan etoson de japana “o-mo-te-na-ŝi” (gastoama bonvenigo) kie ni gustumis japanajn tradiciajn manĝaĵojn, trinkaĵojn, ludis, praktikis origamon kaj kaligrafion, aŭa-dancis, kantis kaj spektiste-ceremonion - kiel tradicie fari verdan teon. Otemae, kiel la plej specifa arto de japanoj, delonge estas tiom tutmonde konata. Okazante tiu arto, sajnis al mi, ke la tempo haltus, ĉiuj okuloj de ĉiuj ĉeestantoj estis allogataj de ĉiu ago de la sinjorino sidante en la ĉambro-centro faranta teon kaj la iloj uzataj fare de ŝi. Ĉio estis tre speciala kaj novega por mi. Ekzistis neniu bruo! Estis tiel kviete ke nur kliksonojn de iloj kiel chakin, chawan, natsume, chashaku, chasen k.s aŭdis ni. Tiuj etaj sonoj kun senbruaj kaj malrapidaj agoj de la prezentanto kuniĝante sentigis al la spektantoj, ke ili estas starantaj antaŭ la bela tradiciplena artbildo. Mi ne povas nei ke ĉi tiu estis la plej kulture interesa kaj volora programero por mi. Ĝi helpis al mi plikompreni pri japanaj kulturoj kiuj mi ja sciis sed ne konis ĝis tiam.

Krom pluraj programeroj “akademiaj”, ne mankis “amuzaĵoj” dum ĉiuj vesperoj kiel “Kun Leo kaj JoMo – Muziku kaj dancu”, “Publika Koncerto”, “Amika Vespero”. Ili estis tute nemaltrafeblaj!

Se dum la unua vespero ni kune ĝuis la junularan kaj gajan        etoson, kundancis kaj kunkantis pere de muziko “Kun Leo kaj JoMo”, dum la “Amika Vespero” ni ĝuis la malsaman etoson kie troviĝis plejparte melodia muziko fare de kanto-bandoj aŭ grupoj kaj tradiciaj kantoj, poemoj aŭ dancoj de Japanio, Indonezio, kaj Ĉinio. El ĉiuj, la tradicia japana kantado el No-dramoj profunde impresis min neforgeseble pro sia specialeco, malgraŭ ke mi ne povis tutkompreni. Publika Koncerto kiu efektivigis la kongresan ceftemon “Esperanto ligas homajn korojn – de la pli ol 100-jara historio al estonteco” laŭcelante de organizantoj de la koncerto havis temon “Pere de Esperanto muziko ligas homajn korojn tra la tempo kaj spaco”. Estis neneigeble, ke la programero kaj sia temo tuŝis korojn de ni ĉiuj. Tie kolektiĝis ne nur malnovaj memorindaj kaj tradiciaj sed ankaŭ modernaj kanzonoj, troviĝas ne nur japanaj sed ankaŭ alilandaj artistoj tra la tutmondo. Mi sentis min ĉeestanta ĉe iu internacia kongreso, ĉirkaŭata de samideanoj el pluraj kontinentoj, regionoj, landoj; de kaj kutima kaj nekutima Esperanta muziko. Verdire, Esperanta muziko kaj danco-stilo estas unu el tiuj, kiuj igas mian amon al Esperanto pli kaj pli granda. Ĝi povas kunigi ĉiujn homojn, de junuloj al maljunuloj, de orientanoj al okcidentanoj. La bela kaj mojosa ritmo de “La bambo” kantita de JoMo revenigis ĉiujn al junulara etoso de Internacia Junulara Kongreso.

Kiel invititoj el Nepalo, Koreio, Indonezio kaj Vjetnamio, ni inkluzive s-ro Navaraj Budha, s-ro Kim Seon Wook (Suno), s-ro Iyan Septiyana kaj mi, respektive preparis prelegojn celante kontribui al la programero “Prelegoj de aiaj invititoj” la 13an oktobre. S-ro Navaraj Budha kajmi prezentis pri niaj landaj kulturoj, t.e “Nepaloj: kulturoj, lingvoj, etnoj, geografio” kaj “Banĉuno – vjetnama tradicia manĝaĵo dum Tet festo”; s-ro Kim Seon Wook kaj s-ro. Iyan Septiyana konigis al ĉeestantojn pri la movadaj aferoj, t.e “Workcamp estas la internacia junulara volonta agado” kaj “La rolo de junuloj en azia Esperanto-movado”, respektive. La prelegoj venigis grandan kvanton de ĉeestantoj pro siaj interesaj novaĵoj. Se nepalaj kulturoj, etnoj, lingvoj, geografio, kostumoj, manĝaĵoj, trafiko, k.s estis ĝenerale sciigata dum la prelego de s-ro Navaraj Budha; vjetnama tradicia manĝaĵo kaj Tet festo estis prezentata dum mia prelego. La ĉeestantoj ankaŭ povis gustumi banĉunon tuj poste kaj nepre havis pli profundan vidon pri vjetnama tradicia kulturaĵo kio okazas tri unuajn tagojn de ĉiu jaro. Se s-ro Suno aldonis la demandon, ke ĉu ni povus kombini Workcamp kaj Esperanton por junuloj, s-ro Iyan pensigis nin pri kiel kaj kion junularo kontribuas al nia movado en la orienta parto de la mondo. 

“Mia amuziĝaĵo” estis junulara programero kiu konsistis el tri partoj, t.e “Prelegetoj el junuloj”, “Kultura kvizo” kaj “Tradicia ludo”. En la unua parto, s-ro Iyan kaj mi prezentis pri la landa Esperanto-movado en Indonezio kaj Vjetnamio, respektive. Li klarigis kiel Esperanto realigis pacon de Bandung Konferenco kaj mi priparolis pri la projekto Esperanto 126 de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) kun tri aktivaj eroj INFORMADO – TREJNADO – JUNULARO kaj iliaj interrilatoj kontribuantaj al sukceso de movado. Due, la etoso iĝis pli gaja kun korea kvizo de s-ro Suno kaj kanada kvizo de gesinjoroj Ĵenja kaj Joel Amis. Ne nur interesaj demandoj sed ankaŭ humoraj respondoj de ĉeestantoj kontribuis al la sukceso de la kvizoj. Ili sciigis al alilandanoj pri koreaj kaj kanadaj kulturoj kaj vivmanieroj. La lasta parto okazante en la posttagmezo kolektis tri tradiciajn ludojn el Vjetnamio, Koreio kaj Indonezio kiuj gajigis la programereton ne malpli ol la dua ero. 

En ĉiuj kongresoj, kaj grandaj kaj malgrandaj, kaj internaciaj kaj landaj, oratora konkurso ĉiam estas interesa, alloga, mojosa kaj ŝatata. La konkursejo ĉiam estas tiel homplenaj ke ne facile pretas sufiĉaj seĝoj por ĉiuj. Tia la oratora konkurso dum Japana Esperanto-kongreso estis! Kiaj amuzaj kaj interesaj la prelegetoj estis! Rezulte, tiom malfacile mi trovis unu loketon por stariĝi. Kolektiĝis 6 kandidatoj el 4 malsamaj landoj, t.e Japanujo, Koreio, Honkongo kaj Indonezio. Spektante kaj aŭskultante oratoraĵojn de niaj junaj samideanoj mi bedaŭris ke mi ne estis sufiĉe kuraĝa por kandidatiĝi al tiu interesa programero; malgraŭ ke mi fifine havis mallongan oratoraĵon pri facileco de la lingvo Esperanto danke de inspiro de ĉiuj ĉeestantoj. Tiu inspiro sciigis al mi ke mi estu pli brava kaj vigla! La rezulto kaj disdono de premioj ankaŭ okazis tiom amuze. La ĉampiono ricevos la grandan pokalon en la Fermo ceremonio. 

La oratora konkurso estis unu el la lastaj programeroj de la Kongreso. Fino de la konkurso ankaŭ signifas ke la Kongreso jam finis! Mi ĝisis la Kongreson, samideanojn kaj Tokion en la granda bedaŭro! Kvar kongresaj tagoj estis la plej bela kaj profund-impresita tempo dum mia vojaĝo al Japanujo! Ne estis longe sed sufiĉe por mi kompreni kaj lerni pri japanaj kulturoj, japana vivo, tokia pejzaĝon kaj eĉ suferoj kiuj estas venigitaj de severaj naturaj katastrofoj. El ĉio, bonkoreco, gastamo, solidareco kaj braveco de japanoj faras impresegon sur alilandanoj! Ĝis nun mi ankoraŭ sentas bonŝanca kaj dankema, ke mi ja ĉeestis ĉe la kongreso kio estas neforgesebla.