Ĝojiga novaĵo - Esperantista Geedziĝo

9/12/2013

 La 8an de decembro 2013 en Hanojo okaziĝis  geedziĝfesto de Phan Ngoc Cung kaj Pham Minh Trang.

 

 

Menciindas, ke ambaŭ estas esperantistoj: li (Cung) partoprenis en la movado ekde la lastaj jaroj de la lasta jarcento kaj iagrade famiĝis ĉar li estas blinda esperantisto kaj kontribuis multe al la movado; ŝi (Trang) aperis en Esperantujo nur en 2012, estinte volontulino-helpantino de UK-97a kaj membro de la kanto grupo “Rizoj” estrata de Cung.


La geedzoj Cung-Trang estas brila punkto de la hanoja Esperanto movado, kunligante la geamikojn ene de Vjetnama Esperantista Organizo (VEJO). Ĉe ilia edziĝfesto, la “Rizanoj” kantis en Esperanto por gratuli la novajn geedzojn. Tio estas speciala evento neniam videbla en ajna edziĝfesto.

Kiam la geedzoj dankis la ĉeestantaron, oni ride respondis: “Vi devus danki Zamenhofon!”

Dankon al Zamenhof! La esperantistaro bondeziras al la novaj geedzoj daŭran feliĉon.


 

La tuta hanoja esperantistaro havos okazon gratuli ilin denove 7 tagojn poste, t.e. la 15an de decembro, okaze de la Zamenhof-Tago.