Banĥuko, vjetnama bongusta kuko

2/12/2013

 La momento kiam finiĝas la rizrikolto koincidas kun la momento kiam gnafalio folioj (Gnaphalium affine)  komencas kreski. Neniukultivas ĝin sed ĝi trankvile kreskas tre abunda en la sulkoj, fekundaj etendaĵoj kovritaj de aluvio, kun verda  kaj iom metala brileto.

Banĥuko, estas vendita tra urbaj kaj kamparaj regionoj de Vjetnamio  kaj fama loko de produktado troviĝas en Diem vilaĝo. La kuko havas du specoj  de farĉo: farĉo el fabo plaĉas pro la agrabla gustode fabo kaj grasa gusto de lardo kun  aromo de pipro;kaj farĉo el cepo iomete malsama kun seka cepo,orelfungo, pipro,duongrasa- haketajo kaj la tutaĵo estas miksita.

Banĥuko  ofte estas modelita laŭ du malsama formoj: kiel ronda  fritkuko aŭ  kiel elefantorelo. Laŭ sperto, por ke la kuko havu specifan guston, oni devas elekti la gnafalio-folion malgrandan, dikegan , arĝentkoloran, plej bone en la momento de florado ĉar  ju pli matura  la floro, des pli  bonodora  la  kuko 

La glurizo estas la zorge elektita rizo kun flavaj floroj. La rizfaruno estas kalkulita laŭ propocio:8 gluziro kun  2 rizo. Poste la trempita rizo estas bone pistita kun gnafalio-folioj. La proporcio inter faruno kaj folioj  ankaŭ estas sekreto por havigi deziratajn kukaĵojn, ĉar se oni metus tro da rizo, la kuko ne havus specifan odoron de gnafalio,male, nesufiĉa  rizo rezultus en manko de kunligeco. La farĉo konsistas el senŝeligita verda fabo, trempita, kuirita, delikate pistita kaj modelita ovoforme kun aldono dekubetoj el duongrasa porkaĵo kaj iom da  pipro.

Post volvado de la farĉo per maldika faruna ŝelo, oni delikate metas la farĉitan kukon en vaporkuirilo ( kun fundo traborita de truo) porvarporkuiri, Ĉiu tavolo  de kuko estu surŝutita de zorge trempita glurizo.Kovru la fundon kaj supron de la vaporkuirilo per verda bananfolio por doni bonan aromon. Bone mallevu la fermoplaton de la kuirilo kaj bruligu regule. La kuirita kuko  havos eksteran glurizan mantelon kiu aspektas tre alloga.

Banĥuko, estas genia kombino de ĉiuj ecoj el naturaj produktaĵoj, de la aromo de flavflora gluziro, de gustoplaĉaj verdaj faboj kun la graso de la porkaĵo. Ĉiuj ingrediencoj estas akordigitaj de la bona, varma, freŝa kaj sana gusto de gnafalio-folio kiu  donas specialan guston al Banĥuko. Gustumu  la kukon  kiam ĝi ankoraŭ estas varma kun salo-sezamo  aŭ salo-arakido por optimigi ĝian tre specifan  guston.

Proponinto: Cao Trường

Dato 19/11/2013