Novaĵo pri ĝemeliĝo inter Dong Da kaj Choisy-le-Roi

11/9/2013

 

    La oficiala ĝemeliĝo inter Dong Da distrikto (Hanojo - Vjetnamio) kaj Choisy-le-Roi (Val-de-Marne - Francio) administracioj estiĝis delonge. Konkretiĝinte tiun ĝemeliĝon je la 18a de majo 2012, la esperantistoj loĝantaj en Hanojo de Dong Da distrikto okazigis ĝemeliĝan ceremonion kun la esperantistoj de Choisy-Le-Roi.

   Je la 9a de januaro 2013, okaze de la 40-a datreveno de la subskribo de la Parizaj Interkonsentoj, markintaj la finon de la milito en Vjetnamio (1973), s-ro Daniel Davisse, urbestro de Choisy-le-Roi deklaris la jaron 2013 "Jaro de Vjetnamio en Choisy-le-Roi". Ankaŭ en ĉi tiu jaro, Choisy-le-Roi organizis multajn aliajn aktivecojn kiel inaŭguro de la Placo "Parizaj Interkonsentoj", strato nomata "Dong Da" en restadeja areo lokita borde de Sejno rivero en Choisy-le-Roi. Esperantistoj el Dong Da sendis salutleteron al la urbestro de Choisy-le-Roi pri tiu evento.

    Responde al la bonsento de la francaj amikoj,  Hanoja Esperanta-Asocio  (HANEA) decidis rebapti unu el siaj sekcioj, la sekcio UNESPE en Dong Da Esperantista sekcio (DODESPE), grupigante ne nur esperantistojn loĝantajn en Dong Da distrikto mem, sed ankaŭ ĉiujn esperantistojn dezirantajn amikiĝi kun francaj esperantistoj.  Por memorigi tiun eventon, je la  12a de aŭgusto 2013, la Prezidanto HANEA kun ties komitatanoj kaj aliaj reprezentantoj de la Asocio kun la esperantistoj loĝantaj en Dong Da distrikto fotiĝis antaŭ la monumento honore al Quang Trung (la heroo de la Dong Da venko en 1789).

                       

   Poste, ili veturis al la Parko" Paco ", kie estis plantita la arbo Zamenhof okaze de UK-97, lastjare en Hanojo. Estas mirinde, ke la arbo tiel rapide kaj bele kreskis. Ĉiuj taksis ĝin la plej bela arbo en la "Ĝardeno de Amikeco" de la parko. La ekskurso okazinta en sunplena posttagmezo alportis ĝojon al ĉiuj kaj speciale al DODESPE sekcio.

                               Informada komisiono de VEA