Novaĵo pri Choisy-le-Roi

26/3/2013

 

Choisy-le-Roi: Inaŭguro de la Placo "Parizo Interkonsentoj"

lundo, 25. marto 2013

(VOVworld) – Kadre de la Festa Semajno de la 40-an datreveno de la subskribo de la Parizo- Interkonsentoj, en Choisy-le-Roi, Francio, la eksa vic-prezidento de Vjetnamio Nguyen Thi Binh kaj la urbaj aŭtoritatoj inaŭguris sabate la Placon "Parizo-Interkonsentoj." Lokita en la urbocentro, la nova Placo kun monumento al paco, daŭrigos la tradician amikecon inter Vjetnamio kaj Choisy-le-Roi.
Kiel memorigo, Choisy-le-Roi estis akceptinta kaj helpinta la vjetnaman delegacion dum la 5 jaroj de intertraktadoj de la Pariza Interkonsentoj. Tiu apogo alportis signifajn kontribuojn al la celoj de paco, sendependeco kaj unuiĝo de Vjetnamio.
          
 Parolante en la inaŭgura ceremonio, Nguyen Thi Binh diris: "Hodiaŭ, post 40 jaroj, ni estas tre feliĉaj esti denove kun vi en nova etoso, sed ankoraŭ plena de varmeco, amikeco kaj fideleco. Ni estas vere tuŝitaj pro tiuj tre signifaj iniciatoj kiujn vi prenis por marki la specialan eventon”.
 Daniel Davisse, urbestro de Choisy-le-Roi kaj Duong Chi Dung, vjetnama ambasadoro al Francio dume, bonvenigis la plifortigon de la tradicia amikeco kaj solidareco inter Vjetnamio kaj Francio ĝenerale kaj kun Choisy -le-Roi  aparte.
 La eksa-vicprezidanto de Vjetnamio kune kun la estraranaro de Choisy-le-Roi, la Ambasadoro de Vjetnamio al Francio, kaj la estraranaro de Dong Da distrikto (ĝemeliĝinta kun Choisy-le-Roi) ankaŭ inaŭguris la artan steleon pro paco.
                                                                       
                       La esperantistoj loĝantaj en Dong Da distrikto kaptas tiun okazon por esprimi sian dankemon al la esperantistoj de Choisy-le-Roi kaj pere de ili al la tuta loĝantaro de la ĝemiligita urbo.
 
Raportis: Nguyen Xuan Thu

Esperantisto loĝanta en Dong Da distrikto