Saluton al estimataj esperantistoj. ( Nguyễn Đức Trọng )

11/3/2013

 

 

 

Mia nomo estas Nguyen Duc Trong (Ĵon), vicprezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO).

Mi estis proponita de Nguyen Thi Phuong (Flama Floro), prezidanto de VEJO, por partopreni en Komuna Seminario 31 okazinta en Tokio, Japanio. La propono venis al mi kiam ŝi estis en Ho Chi Minh urbo survoje de ŝia longa vojaĝo al multaj lokoj en Sud-Orienta Azio.
Ricevinte tiun proponon,mi estis ege ĝoja ĉar vojaĝi al Japanio kaj sperti la japanan vivon estas unu el la revoj de mia vivo. Tamen, mi samtempe sentis grandan defion ĉar ĝis tiutempe mi ankoraŭ ne iris solaal ajna fremdlando.
Finfine la volo venkis la maltrankvilon kaj mi akceptis ŝian proponon.
La preparado por mia vojaĝo al Japanio komenciĝs baldaŭ poste.
Por gajni vizon por viziti Japanion, JEI kaj JEJ helpis min multe pri la necesaj dokumentoj. Samtempe en Vjetnamio mi ankaŭ bezonis dokumentojn el VEA. La preparado por ricevi vizon bezonas multe da tempo kaj dank’ al la afablaj helpoj de japanaj kaj vjetnamaj esperantistoj, finfine mi ricevis vizon el la Japana Ĝenerala Konsulejo en Ho Chi Minh Urbo.
Antaŭ la vojaĝo, en mia kapo aperis multaj demandoj. Kia estas Tokyo? Kia estas la vintro en Japanio? Ĉu mi povus facile interparoli kun aliaj fremdaj esperantistoj? Ktp....
La 24a decembro, la tago de flugo al Japanio venis kaj mi komencis mian vojaĝon kun tiuj diversaj demandoj. La flugo unue iris al Ŝanhajo kaj poste daŭrigis flugi al Tokyo. Dum kelkaj horoj mi restis en Ŝanhajo spertante la vintron de Nord-Orienta Azio. Por mi, kiu naskiĝis kaj loĝas en la suda regiono de Vjetnamio kie estas varme tutjare, la vintra vetero de Ŝanhajo estis grandega defio por mi. La temperaturo estis minus 4 gradoj kaj kelkfoje mi sentis kiel mia korpo frostiĝis. Poste, mi atingis Tokion je 12:50 tagmeze en la 24a decembro kun la granda impreso pri la vintro. En Narita, mia unua impreso pri Japanio estis la ĝentila helpo de oficistoj de Japana Dogano. Ili trankvile kaj sincere gvidis min pri la farendaj formalaĵoj por eniri Japanion. Tiam al mi venis la varmeto en mia menso kaj mi dankis ilin multe pro la helpo. Post kelkaj minutoj, mi daŭrigis moviĝi kaj vidis Fraŭlon Iwama Kyo, prezidanto de JEJ. Interese ke inter esperantistoj, oni povas tuj facile amikiĝi. Ankaŭ mi kaj Kyo, dum sufiĉe longa tempo en la flughaveno kaj poste en la trajno al Tokio, ni babilis kaj amikiĝis.
Dum la unuaj tagoj en Tokio, mi renkontiĝis kun fraŭlo Ishi Nagato, fraŭlino Numata Yasuka, gesinjoroj Numata, sinjoro Ishino Yoshio, sinjoro Nakamura Daishin, sinjoro Muramatsu Shinya, fraŭlino Higashijima Yuko, fraŭlo Yamada Masatoshi kaj aliaj JEJanoj kaj multaj esperantistoj el Japanio, el Koreio kaj el aliaj landoj.
Mi gastis en loĝejo de gesinjoroj Numata kaj mi vere ĝuis la tempon kiam mi estis kune kun ili. Gesinjoroj Numata, ilia filino, fraŭlino Numata Yasuka, kaj filo, fraŭlo Numata Seiya, ĉiuj familianoj povas paroli kaj uzi Esperanton bone. Estis tre amuza kaj interesa afero por mi. Mi neniam forgesos pri la valoraj helpoj kiujn ili donis al mi.
Kun la gvidado de fraŭlo Ishi Nagato, fraŭlo Muramatsu Shinya kaj fraŭlino Higashijima Yuko, mi iris al multaj interesaj lokoj en Tokio kaj spertis la vivon en la plej granda ĉefurbo en la mondo. Ŝajnis al mi ke ĉiuj aferoj en Japanio estis en ordo. Stratoj estis puraj kaj la trafiksistemo bonege funkciis.
En Vjetnamio, oni havas unu esprimon “Kliento estas Dio!”  kaj tiu esprimo tute pravas en Japanio. En vendejoj, butikoj, manĝejoj, oficejoj,… laboristoj kaj oficistoj ĉiam traktis min bone kaj ĝentile. Tio donis al mi alian fortan impreson pri tiu bela lando.
Kvankam mi ege ĝuis la tempon en Tokio, mi ne forgesis pri mia tasko en la vojaĝo.
Matene la 28an decembro, mi forlasis el Tokio por iri al Takao, Hachioji. Tie, mi kolektiĝis kun multaj esperantistoj kaj ni kune partoprenis en unuaj programeroj de KS. Dum la seminario, multaj amuzaj programeroj estis okazigitaj kaj ili donis al mi kaj aliaj partoprenintoj multajn belajn memorojn.
En la dua tago de KS, mi prezentis la tradician ludon de Vjetnamio al multaj esperantistoj. La ludo kies nomo estas O An Quan postulas ke ludantoj devas pensi, kalkuli kaj fari taŭgan strategion. Ĝi estis ŝatata kaj donis intereson al ĉiuj ludintoj.
En la lasta tago de KS, mi havis prelegon pri junulara movado en Vjetnamio. Mi mallonge prezentis pri Vjetnamio, Ho Chi Minh urbo, kaj poste ĉefe pri estraro de VEJO, pri junaj esperantistoj en Hanojo, Ho Chi Minh urbo kaj iliaj agadoj. Post la prelego, mi kaj reprezentantoj de JEJ kaj KEJ diskutis pri la membreco de VEJO en KS. Kun aliaj partoprenantoj, ni sincere interparolis kaj kundividis pri multaj aferoj, ambaŭ avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la membrigado de VEJO. Finfine, ĉiuj konsentis kaj akceptis pri la membreco de VEJO kaj VEJO estis decidita oficiale membriĝi kiel la 4a membro de KS.
Mi tre ĝojis kaj estis dankema pro la subtenoj kaj konsiloj el japanaj kaj koreaj esperantistoj dum la kunsido.

KS iris bone kaj sukcese dank’ al la diligenta laboro de JEJ-anoj.

Sincera dankon al vi