Omaĝe al ambaŭ gvidantoj de UEA.( Đào Anh Kha )

11/3/2013

 

 

   

 
      Omaĝe al RENATO CORSERTTI
 
RENATO CORSETTI, jam antaŭ duon’ de jarcento
Ni faris konatoj, ne scias mi, kia di-vento
Kompanoj nin igis verstelo en fora Polujo
Ja tujan karecon alportis nur Esperantujo!
 
Renato Corsetti, amik’ de Azio- Afriko
Mi miras vin ĉiam retrovi la sama en psiko
Admiras vin vidi figuro de tempoj estontaj
Lumturo de Paco brilanta sur maroj multondaj...
 
 
Renato Corsetti, vi grandas ja kiel simplulo
Apudas vin ĉiuj verdstuloj sen digna skrupulo
Saĝulo, vi estu por ĉia la font’ de Espero
La mastro de l’ koroj sen ajna konkero!
 
    *
    *      *
 
     Omaĝe al OSMO BULLER
 
OSMO BULLER, kolon’ fortika de la Verda Dom’
Vin mi trovas kolombo paca, bela koro, digna hom’
Sur ĉi Tero glorkantas Vin mi en la dolĉaj sentoj
For de dubo, amaro, tristo kaj turmentoj!
 
Osmo Buller, de mia Revoland’ Vi, hirundo
Bildon vian mi ĉiam gardas pura en korfundo
Ĉar nenie mi trovis pli sanigan atmosferon
Ol sur Nia tereno – Egalrajton kaj Liberon!
 
Osmo Buller, Vi brilas, verda stelo en for’
Vin mi silente amas, tage nokte per kor’
Ĉar spiritoj la niaj samas, samdirekte iru ni nu
Trans jarmilojn ni flugu, en eterno restu ni du!
                                      2005
   
*** 
 Omaĝe al HUMPREY TONKIN
                        
Sur kampo la sama – ne tiu de milit’
En tatoj konfliktaj, sur lingva la kampo
Mi trovis vin bela figuro de elit’
Strebanta por Globo je ora pac- stampo
 
Sur tero de rozoj (o) mi vidis vin noble
Tenadi la garbojn kun vortoj teneraj
Mi restis apudaj dum bomboj multoble
Faladis sur niaj domarojn, - inferaj
 
Toksaĵoj ja niajn arbarajn balzamojn
Elĉerpis – Verdulo, vi estis amiko
Por paco celanta estingi la flamojn
-Ke venu taghelo el nokta la nigro!
 
Nun tra la distancoj mi plue aplaŭdas
Sur verda tribuno vin same aŭrora
Tra l’ ventoj ankoraŭ mi plue vin aŭdas
Per vortoj humanaj vin montri bonkora
 
Nun venu, vi venu al bela la lando
En tagoj printempaj vi trovos nin samaj:
Gastame amikaj, dankemaj kun brando –
Ho princo de Lingvo de l’koroj homamaj!
                          (Januaro 2006)
 
(o) Bulgarujo
 

Memportreto  Ho Chi Minh:

                                         TAGKAJERO EN PRIZONO

 

(Trad. Dao Anh Kho, eld.: Fremdlingva Eldonejo, Hanojo, 108 pĝ. Kun la portreto de la aŭtoro).

 

La malĝojiga milito en Vjetnamio brulas en multaj animoj de la tutmonda publiko. La profilo de Ho Chi Minh, la gvidanto de la Nord- vjetnama popolo estas metafore kaj reale impresiga. Li estas konata kaj oni scias pri li, ke li estas unu el la ĉefaj aktoroj de la azia dramo, iama estro de la hindoĉina revolucio.Oni scias, ke lia kariero al la landestra pozicio gvidis tra bataloj, arestejo kaj, ke dum tiuj tempoj li estis malgraŭvola internato de multaj diversaj prizonoj japanaj kaj alispecaj. Kiel tagkajero la libro certe proponas interesaĵojn. Sed se oni atendas, ke la supre meciita libro per siaj 108 paĝoj enhavas tagraportojn de multspertinta politiks estro, oni trovas ion tute alian.

Sendube la libro donas portreton de la prezidanto. Sed ne en rakontoj politike koloraj, entute ne en prozo. Ĉi tie temas pri poezio, mallongaj sed tre karakterizaj strofoj el la tempo de la kaptiteco, kiam Ho chi Minh, por si mem elektis kiel tempopasigan faradon, la verkadon de mallongaj strofoj. Tiuj strofoj tute persone esprimas sentojn kaj esperojn de kaptito, malliberulo. Jen kaj jen oni trovas ankaŭ aludon pri la cirkonstancoj kaj motivoj de la situacio, sed ili estas pentritaj mole, senpasie. La internacia politiko en tiuj strofoj estas vuala fono, sed konkrete konturitaj estas la sentoj kaj la esperoj, la eltrovo de plezuroj – malfacile —en la monotova vivo de la senlibera vivo. Sed oni komprenas, ke Ho Chi Minh havas gravajn kvalitojn por esti poeto, kaj lia poezio estas kunmetita el vera poezia vervo, humoro, fantazio. La rezulto estas plezura poezio realisma, kaj kiel la temoj diktas, ĝi povas esti reala kaj romantika en ĝenerala senco de la vorto; aŭdu jenan specimenon:

             VESPERO.

Ĉe l’ teda sunsubiro, kiam oni vespermanĝis,

Leviĝas el tenebro nur kanzonoj kaj muziko.

Subite, en akademion noblan ĝi sin ŝanĝis

De Dinhi la prizon’ tuŝita de la romantiko.

La tono estas tiel persona, ke oni senrimarke vidas antaŭ si la poeton, kiu vivas inter tre malfacilaj cirkontanscoj, sed certe li ne estas senforta pupo. Li ne vegetas, sed vivas kaj trovas eĉ kaŭzon rimarki la ironion de la sorto kaj kune kun ĝi li ironiadas pri si mem:

Da akvo la porcio mezuras duon-vazeton

Por fari siaplaĉe la tualeton au sian teon.

Ĉu volas vi vin lavi? Abstinu do vian teon.

Ĉu volas vi la teon? Forlasu la tualeton.

Aŭ alia, kiu same de interne parolas alsi mem:

Se mankus frosta vintro la enua

Ne estus la ĝojiga varma printemp’;

Nun trafas vin malbeno la plej kruda

L’ animo plu hardiĝas je fera tremp’.

Dank’ al la lerta kaj harmonia traduko de Dao Anh Kha, la esperanto-versoj ricevis ĝenerale belan kaj konvenan formon. La impreso entute estas, kvazaŭ oni haltus en la tempotorento dum kelkaj minutoj sen specialaj pensoj pri la korprema milito – kies finon niatendas kaj esperas – por pensi pri nenio alia ol nur pri tio, ke homo sincere volas montri sin. Kaj ni ricevis surprizan portreton.

Leginda libreto por ĉiuj, kiuj ŝatas poezion, sendepende, kian tezon oni akceptas politike.

                      F. Szilaghy

Fonto: La Revuo NORDA PRISMO

          N-ro 1 de la jaro 1967,

          Ĉe la paĝo 61; 62