Miljara Urbo inter riveroj

11/4/2012

   Al Hanojo okaze de miljara datreveno

Ĉu vi donis al mi nur mil vortojn?
Unu jaro – unu vorto?!

Ĉu tio ne estas malmulte,
ĉar en bazo de urbo kuŝas
milionoj da homaj vivoj,
iliaj sonĝoj, venkoj kaj malvenkoj,
multaj amoj, malamoj, deziroj,
miloj da tagoj, dek centjaroj,
sufiĉe da sincero kaj intrigoj,
laboro de multaj generacioj,
ĵaluzo de diversaj malamikoj,
miloj da legendoj kaj veraj rakontoj…

Pro tio, mi estas certa,
malmulte estas miloj da paĝoj,
miloj da libroj de multaj verkistoj…

Mi aldonas nur parteton
al tiu grandega rakonto.

Malproksima urbo,
mirakla loko,
kie loĝas de mi malsamaj homoj
de malsama haŭtkoloro,
kiuj kredas aliajn diojn,
kiuj parolas alian lingvon,
kie oni manĝas malsamajn manĝaĵojn,
kie la Suno ne brilas samtempe,
kie ĉio estas diversa…

En via urbo loĝas homoj
kiuj parolas la lingvon de espero,
lingvon mondan de ĉiuj bondezirantoj
kiuj komprenas fratecon de homoj
kaj kiuj pro tio estas miaj amikoj.

Iu diris ke ĉiuj homoj estas fratoj

kaj en tiu urbo miljara

(mia urbo, ankaŭ, festis miljaron)
vivas iuj simplaj homoj
kiuj sonĝas pri vivo en paco,
kiuj ekamas, amas, edziniĝas, manĝas,
malĝojas, malsanas, parolas, koleras,
trinkas, legas, verkas, kverelas,
naskiĝas, kreskas kaj mortas
inter pordegoj de tiu urbo –
ordinaraj homoj kun ĉiutagaj problemoj.

tio mi diras, opinias, asertas
ke tiu miljara urbo,
estas ankaŭ mia,
simila al mia bela urbo,
ĉar ĝiaj homoj kiel ni
ŝatas liberecon kaj sendependon
miljare konstruante urbon
gardas sian pasintecon,
planante estontecon,
inter ili ekzistas paĉjoj kaj panjoj,
fratoj kaj fratinoj,
edzinoj kaj amatinoj,
bonfarantoj kaj krimuloj,
beluloj kaj malbeluloj,
sanuloj kaj malsanuloj,
saĝuloj kaj malsaĝuloj,
riĉuloj kaj almozuloj.

 

Kiam mi estis knabo
tiam oni ĉi tie rakontis
pri heroa generalo
saĝa Ngujen Ĝapo
kaj pri loko de neordinara nomo
Dien Bien Fu,
tiu loko kaj giaj homoj
al mi similas al partizanoj
kaj ili, probable, pro tio,
estis miaj favoratoj.

Urbo en delto de Ruĝa rivero,
inter riveroj, similas, estas vero,
al mia urbo, kiun du riveroj banas.

Destino de ambaŭ urboj
estis simila, certe malfacila,
ĉar ili estis, sen sia volo,
batalintaj, multfoje atakitaj,
bombarditaj, detruitaj,
multaj volis okupi ilin
ne zorgante pri viktimoj,
ne zorgante pri ĝiaj homoj
kiuj ĉiam restis nur – defendantoj
de sia domo, paco, familio,
feliĉo, kresko, harmonio.

Mondo fariĝis granda vilaĝo,
TV alportas mondon en ĉambron,
dank’ al tio mi povis
admiri al hanojaj belulinoj
similaj al beogradaj fraŭlinoj,
vidi francajn kaj usonajn soldatojn
kiujn venkis senbarbaj junuloj
kies vizaĝoj al mi parolis:
“kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo”.

Jes, ni multe ne komprenis,

jes, multaj pri vi fanfaronis,

jes, viajn morojn mi ne ekkonis,

jes, vian historion mi ne lernis,

jes, viajn manĝaĵojn mi ne manĝis,

jes, viajn venkojn mi ne festis,

jes, viajn malĝojojn mi ne ploris,
jes, viajn fraulinojn mi ne kisis,

jes, pri via lando mi ne verkis,
jes, multaj mejloj nin disvidas…

Jes, mi malmulte pri vi scias;
tamen, mi vin povas kompreni.

Ni, tamen, estas similaj homoj
pri multaj normalaj problemoj
ni simile rezonas kaj pensas
kvankam, ni ne vidos unu la alian,
sed dank’ al ĉi tiu lingvo
ni povos interkompreniĝi
sen tradukantoj kaj interpretantoj.

Mesaĝo al via urbo,
urbo inter riveroj,
ke ĝi ne forgesu sian historion,
nek “ruligintan fulmon”,
nek drakon kiu ekfluas,
nek “falĉadon en Mi Lajo”,
nek Dam-Sano, simila al nia Vinĉo,
ĉar, kiu ne gardas pasintecon,
ne meritas estontecon.

Mi salutas vin, nekonata urbo,
mi salutas viajn homojn,
vian historion,
viajn riverojn, citadelojn,
dezirante ke vi festu ankoraŭ
multajn milojn da jaroj
ĉar mi vidas vin
kiel proksima, amika, konata.

Amike, bonkore, bondezire
por pli bonaj estontaj jarcentoj
okaze de estiminda datreveno
mi trinkas mian toston:
“Longe vivu, kresku, floru,
por feliĉo de homoj laboru
Estu sia, proksima al loĝantoj
kontraŭ ĉiuj malamikoj kaj atakantoj!”

Verkisto: DIMITRIJE JANICIC