Pri la libro “Hieraŭnokte mi revis pri paco”

7/2/2012

En junio, 2005, en Vjetnamio eldoniĝis Taglibro de Thuy Tram*, kiu estis  kuracistino, kaj sinoferis en la milito kontraŭ Usono en la jaro 1970. La Taglibro vendiĝis en pli ol 400 mil ekzempleroj. En Vjetnamio malmultaj libroj vendiĝas en pli ol 5000 ekzempleroj.


Kial ĝi tiel tuŝis korojn de vjetnamaj popolanoj? En Vjetnamio supozeble abundas artikoloj, verkoj pri la milito, sed multaj el ili montras idealajn figurojn, al kiuj oni devus sekvi. La Taglibro estas alia ol tiaj ŝablonaj verkaĵoj, kaj tio multe allogis nuntempajn vjetnamojn. Mi eksciis pri la Taglibro ĉirkaŭ tri monatojn post la eldono, kaj forte deziris legi ĝin.
En la jaro 2002 mi mem eldonis “Raportoj el Vjetnamio”, kiu enhavas dekkelkajn eseojn pri la vivoj de la popolanoj en la milita periodo. La eseoj montras al ni diversajn surfacojn de la ĉiutaga vivo aŭ batalado de tiamaj vjetnamoj. Iu internacie fama esperantisto alte taksis la libron, sed mi mem estis iom malkontenta.
Unue mi intencis kolekti artikolojn pri ordinaraj vivoj de ordinaraj homoj en la neordinara tempo. Sed la plejmulto prezentis iasence heroojn. Mi konvinkis min, ke ordinaraj vivoj de ordinaraj homoj en la neordinara tempo ne estas ordinara, eĉ tute ordinaraj homoj fariĝas herooj. Tio estas ne malvera, sed ankoraŭ en mia koro restis ia neklarigebla sento.
Eksciinte pri la Taglibro, mi pensis, ke ĝi povus doni respondon al mia demando. Ĉar mi tute ne scipovas la vjetnaman lingvon, mi petis iun vjetnaman amikon esperantigi ĝin, eĉ iniciatis eldoni ĝian esperantan version.
Post ses jaroj la esperanta versio de la Taglibro aperis. Ĝi jam estas tradukita en 18 lingvojn inkluzive la japanan. Esperanta versio estas la 19-a.
La libro konsistas el tri partoj:
1) Antaŭaj artikoloj, kiuj estas iom gravaj por kompreni la situacion, en kiu la aŭtoro vivis kaj mortis. Bedaŭrinde la stiloj de ĉi tiu parto estas ne unuecaj. Povus esti rekomendinde legi ĉi tiun parton post aliaj partoj.
2) Taglibro, do ĉefa parto, kiu estas plena de freŝaj sentoj de juna virino en kruela batalkampo. La taglibron oni skribas ne por alia homo, kaj ĝin kompreni estas ne tre facile, sed la linioj ŝprucigitaj de juna sentema virino tre kortuŝas legantojn.
3) Multaj fotoj kaj aliaj artikoloj skribitaj antaŭ la apero de la taglibro. Ĉi tiuj partoj ne troviĝas en la japana versio, sed tre valoraj. Per ĉi tiuj fotoj kaj artikoloj la legantoj pli bone komprenos ŝin, ŝian vivon antaŭ sia partopreno en la batalo.
Mi rekomendas legi la libron antaŭ la UK en Hanojo.


*Prononco estas pli-malpli “Tŭi Ĉam”

 

Akira