Vjetnamio tra la akvareloj de Direk Kingnok

13/1/2012

Pli ol kvin-dek pentraĵoj de Direk Kingnok, tajlanda akvarelisto, estas dividataj unuj kun la aliaj de multaj vjetnamaj junuloj sur la socia retpaĝo Fejsbuko.

 

Pejzaĵoj de la tri regionoj de Vjetnamio montriĝas viglaj kaj veraj sub la peniktuŝo de Direk Kingnok. Liaj akvareloj priskribas la belajn pejzaĵojn kaj la komunuma kultura aktiveco en diversaj lokoj, nome Ha Long, Hanojo, Hue kaj la urbo Ho Chi Minh. Tiuj verkoj oferas al la spektantoj la vidon kaj familian kaj novan pri Vjetnamio. Pro tio ili estis varme aprezitaj.

Unu ano de la Administra komitato de la Asocio de pentremuloj sur Facebook faris la jenan rimarkon: “Vjetnamio estas vere pli bela pere de la pentraĵoj de tajlandanoj. En majo lastjare, la ekspozicio de pentraĵoj titolitan “Printempo en Hanojo” estis okazigita de Derik Kingnok, kunlabore kun siaj du samlandanaj kolegoj, okaze de la 35a datreveno de la starigo de diplomataj rilatoj inter Vjetnamio kaj Tajlando.

Jen dek-du el liaj akvareloj:
1-    Unu strato kun vivaj koloroj je la alproksimiĝo de la tradicia Tet-festo de vjetnamoj okazanta en la Novjaro laŭ luna kalendaro


2-    Fiŝkaptado en la golfo Ha Long, unu el la sep mirindaj vidindaĵoj de la mondo


3-    Strato de Hanojo sub vintre raraj sunradioj


4-    Templo de Literaturo en Hanojo, la unua universitato de Vjetnamio
     konstruita en 1076


5-    Posttagmezo en Hue, la antikva reĝa ĉefurbo troviĝanta en la centro de Vjetnamio


6-    Suda pordego de la reĝa palaco en Hue



7-    Krepusko en la urbo Ho Chi Minh
  

  
  8- Varmeta vespero en Hanojo


  9 - Strato de Paperaĵoj plena je vivaj koloroj


 10- Homo- kaj movo-plena strato en la urbo Ho Chi Minh


 11- Hanojo post pluvo

https://mail-attachment.googleusercontent.com/attachment?ui=2&ik=d1c1626e03&view=att&th=13538ecd92f53858&attid=0.1&disp=inline&safe=1&zw&saduie=AG9B_P_rW2pvvEo3Nnn3MV9_M76y&sadet=1328100755025&sads=mBTwNtEV4BhPnUKL7-NeIkazLbY


 12- Nokto en Hanojo