Legendo de la Akvo-Melono

11/12/2011

 

Foje, la sesa filo de reĝo Hung Vuong la Kvina  nomita An-Tiem malobeis la ordon de la reĝo kaj estis ekzilita al dezerta insulo.

La princo devis konstrui sian propran  ŝirmejon, fosis puton por akvo, kaj fiŝis kaj ĉasis bestojn por manĝaĵo. Unu tagon, li trovis verdan frukton tiel grandan kaj rondan kiel pilko. Li dividis la frukton en duonojn kaj trovis la internon de la frukto ruĝa. Li ne aŭdacis manĝi ĝin timante, ke ĝi estis venena.

Tagoj pasis kaj la seka kaj suna sezono venis.  Estis tiel varme, ke ĉiuj plantoj estis sekaj kaj ke la puto havis neniun akvon forlasitan. Unu tagon, An-Tiem estis tiel laca kaj soifa, ke li provis gustumi la frukton. Li malkovris, ke ĝi estis kaj bongusta kaj malsoifigis lin. Tiam, li provis kultivi la planton ĉirkaŭ lia domo. Baldaŭ la tuta insulo estis kovrita per la verda frukto.


An-Tiem ĉizis la nomon de la insulo kaj sian propran nomon sur kelkaj fruktoj kaj ĵetis ilin en la maron. Poste, maristoj trovis la strangan frukton kun la nomo de An-Tiem flosanta en la maro. Baldaŭ, onidiroj pri la frukto atingis la kontinenton kaj multaj komercistoj provis trovi laŭ la vojon al la insulo. Danke al tio, la dezerta insulo fariĝis movoplena. La insulo nun estis superplena. Multaj boatoj alvenis kaj eliris. An-Tiem helpis iu ajn, kiu deziris hejmiĝi en la insulo.

Baldaŭ, novaĵo pri tio atingis la reĝon. Reĝo Hung Vuong estis fierega havi filon, kiu estis sufiĉe kuraĝa kaj forta por venki malfacilaĵojn sen iu ajn helpo. An Tiem tuj estis alvokita reveni al la kortego. Li kunportis sian frukton por oferti al la reĝo, lia patro. La reĝo donis al li sian kronon kaj An-Tiem fariĝis reĝo Hung Vuong la Sesa.