Da Nang – Belega Urbo sur la marbordo de la Orienta Maro

8/12/2011

<p><p><span style="font-size:13px;font-family:Verdana;color:#0070c0;background-color:transparent;font-weight:bold;font-style:normal;font-variant:normal;text-decoration:none;vertical-align:baseline;">En la provo konstruprepari grandurbojn en Vjetnamio, Da Nang aperis kiel speciala fenomeno. Kelkaj homoj eĉ konsideras ĝin kiel " la stelo de Han Rivero". Tio estas kial en lastaj jaroj la gazetaro komentis, ke la forta evoluo en urboplanado, ekonomio-socio kaj turismo-servoj donis al Da Nang la kroman nomon "Eta-Singapuro" en Centra Vjetnamio.</span></p></p>

Grandurbo de sonĝo.

Antaŭ 1975 ekzistis granda armea bazo de Usono en Da Nang. Preter la Han-Rivero ekzistis amaso da sablodunoj kun armeaj postenoj kaj provizoraj domoj kun ondumitaj ferotegmentoj. En tiu tempo, la aktuala 29a de marto - parko estis rubejo de militfortoj. Vasta sabla areo etendiĝanta de la Hue  krucvojo - norda pordego de Da Nang urbo al la piedo de la Hai Van montpasejo estis hejmo por fortikaĵoj, dezertaj tombejoj kaj pluraj provizoraj domoj de la lokaj homoj.
1 Han Rivero kablo- ponto , simbolo de Da Nang.                    Foto: Thong Thien

2 Da Nang dum la internacia artfajraĵo konkurado      Foto: Cong Dien

3 Da Nang brilas sur la bordo de la HAN Rivero.                     Foto: Thong Thien


4 Nguyen Tat Thanh bulvardo, unu el la belaj marbordaj vojoj en Danang   Foto: Ngoc Sam


5 Kelke kaj pli da projektoj estas sub konstruo en Da Nang.   Foto: Thong Thien


6-  La sportkomplekso de Tien Son.    Fotoj: Thong Thien


7- La sportkomplekso de Tien Son.    Fotoj: Thong Thien


8 Furama sanaferiejo . Foto: Thong Thien


9- la teknikista funkciigado ĉambro en Danang generala Hospitalo.         Foto : Thong Thien

10 -Unu el la novaj urbaj areoj en Da Nang.    Foto: Thong Thien

Post kiam la Sudo estis liberigita en 1975, Da Nang komencis solvi la militsekvojn,  stabiligante la vivon de la loĝantaro kaj reestigante kaj rekonstruante la grandurbon. La laboro de rekonstruado de la grandurbo havis multajn malfacilaĵojn pro la pezaj sekvoj de la milito. Estis ne antaŭ 20 jaroj poste en 1996, ke Da Nang komenciĝis sperti rimarkindajn ŝanĝojn post kiam decido estis farita. Laŭ tiu decido, la grandurbo estis apartigita de la tiama Quang Nam-Da Nang Provinco kaj iĝis centro-regita grandurbo.
En 2000, la Han-Riverponto la unua kaj sola turnponto en Vjetnamio, estis inaŭgurita, kiu montris en nova evoluo periodo por la grandurbo. La ponto fariĝas simbolo de fiereco por Danang-loĝantaro. Tamen, ekzistis daŭraj malfacilaĵoj en disponigado de domoj por la homoj. La grandurbaj aŭtoritatoj rapide komencis aranĝi la problemon per disponigado de domoj por la paŭperuloj en la areoj de Hai Chau, Tho Quang, Thac Gian lago kaj Nai Hien Dong. Antaŭ la alveno de la luna novjaro festo en 2005, pli ol 300 hejmoj en Nai Hien Dong, proksime de la Han Rivero-estuaro, estis tre feliĉaj kiam ili estis disponigitaj kun nova domo.

Neniam antaŭe Da Nang havas evoluon tiel fortan kiel hodiaŭ. Kun decidemo kaj unueco kune kun prudentaj urboplanado-strategioj, la aŭtoritatuloj kaj loĝantoj turnis Da Nang en bonegan modernan kaj civilizitan grandurbon en Centra Vjetnamio, pri kiu multaj aliaj lokoj en la lando sonĝas. Vizitante Da Nang hodiaŭ oni ne povas ne miriĝi pro la bildo de forte evoluiga grandurbo ĉe la marbordo de la Orienta Maro. Nun, krom la turnponto super la Han Rivero, la grandurbo estas finkonstruita modernajn pontojn, kiel ekzemple la Thuan Phuoc, Hoa Xuan kaj Cam La pontoj. Antaŭ 2013, la konstruado de la Rong Ponto, grandioza kaj elstara ponto super la Han Rivero estos plenumita, simbolante la fortan evoluon de Da Nang en la integriĝo-periodo. Da Nang hodiaŭ estas ankaŭ bonkonata por ĝiaj grandaj, belaj kaj puraj vojoj kaj vivoplenaj urbaj areoj. Ĉiuj verkoj estis amplekse planitaj , enkalkulante la evoluo-faktorojn laŭ tempo. Vizitantoj al la grandurbo ĝuos la grandajn marbordajn vojojn, trankvilajn stratojn ombritajn per verdaj arboj kaj romantikaj parkoj sur la bordo de la Han Rivero. Kun ĝiaj ekzistantaj fortoj, Da Nang planas daŭre konstrui kaj konstruprepari la grandurbon en la direkto de industriigo kaj servoj kun maksimumo scienca kaj teknologia kvalito en la baldaŭaj jaroj.
Ĝi planas por ke la grandurbo fariĝu gvida ekonomia, teknologia, serva- kaj turisma centro en Centra Vjetnamio.

                                   Paradizo proksime de la marbordo
Situanta en la mezo de Centra Vjetnamio, Da Nang turniĝas al la maro kaj dorse sin apogas sur la montoj. Tio estas elstara trajto en sia geografia pozicio. La elstara potenco de la grandurbo estas marbordoturismo kaj monto kaj arbara eltrovaĵoturismo. Konsiderata " grandurbo kuŝanta sur la flanko de la Orienta Maro", Da Nang havas pli ol 30km de marbordo streĉanta de la piedo de la Hai Van montpasejo al Non Nuoc en Ngu Hanh Son valo. Laŭlonge de la marbordo ekzistas multaj belaj strandoj, kiel ekzemple Nam O, Xuan Thieu, Thanh Binh, Tien Sa, Son Tra, My Khe, Bac My An kaj Non Nuoc. La strandoj en Da Nang estas famaj por ilia beleco, mildaj ondoj kaj klara, blua akvo tutjare. Ŝirmite de la Hai Van montpasejo en la nordo, Da Nang havas tutjaran varman sunan veteron ege taŭga por praktikado de naĝado kaj de akvaj sportoj.

11- Da Nang havas profundakvajn havenojn, tre favorajn por ekonomia kaj turisma evoluo.
 Foto: Thanh Phuong


12- La ledoŝuo-industrio en Da Nang evoluis forte. Foto: Thong Thien


13-  Manipulado de konteneroj ĉe Tien Sa haveno en Da Nang. Foto: Cong Dien



14-Internacia krozoŝipo alteriĝas ĉe Tien Sa haveno . Foto: Le Hai


15 -Ĉiun jaron, Da Nang ricevas dekojn de miloj da turistoj kiuj vizitas la grandurbon per ŝipo.
Foto: Le Hai
16- Ĝuanta motorboato-veturon ĉe unu el la strandoj de Da Nang. Foto: Dosiero de Furaga

17- Luksaj vilaoj sur Ba Na Monto.
Foto: Thong Thien

18-Sanaferiejoj kaj belaj strandoj en Da Nang estas mondfamaj.
Foto: Dinh The  Anh

En 2005, Forbes Magazino, la gvida ekonomia revuo en Usono, selektis My Khe Strando en Da Nang kiel unu el la ses plej allogaj strandoj en la mondo.
Frue en 2010, la Dimanĉo-Heroldo-Suno, aŭstralia gazeto, ankaŭ metis My Khe stradon sur la liston de la 10 plej bonaj strandoj en Azio.
Da Nang sciis kiel valorigi sian maran turismoforton.
Ĝi konstruis belajn marbordajn vojojn, kiel ekzemple Hoang Sa, Truong Sa kaj Nguyen Tat Thanh. Laŭ tiu vojo estas feriejoj, strandoj, parkoj, vilaoj kaj unuaklasaj loĝejoj.
Mar-invadantaj projektoj estas efektivigitaj, alportante al Da Nang novan bildon de moderna turismurbo de internacia staturo.

Venante al Da Nang, vizitantoj povas ĝui elstaran belecon de Ba Na Monto kovrita per nuboj tutjare je alteco de 1 487m super marnivelo.
Malkovrita de francaj esploristoj en 1901, ĝi estis fama bankuracejo en Hindoĉinio sub franca rego.
Hodiaŭ, krom la sistemo de antikvaj vilaoj de franca arkitekturo, Ba Na turisma infrastrukturo evoluis kun multaj luksaj hoteloj kaj plejlasta sistemo de funikularoj kiu ebligas turistojn malkovri la belecon de la praarbaroj.
Proksimume 10km nordoriente de urbocentro ekzistas la Son Tra Natura rezervejo. De Son Tra Monto vizitantoj povas vidi Da Nang kun la Han Rivero brileta en la sunbrilo, multajn turistdomojn proksime de la marbordo kaj belajn strandojn. Dum la nokto, la grandurbo fajeras en la brilo de milionoj da lumoj.

Se ili estas bonŝancaj viziti la grandurbon kiam la internacia artfajraĵokonkurado estas aranĝita, ili povas atesti la grandiozan artfajraĵo-prezenton super la Han Rivero.
Son Tra Natura konservejo ankaŭ Linh Ung Pagodo kie ekzistas 67m-alta statuo de la Diino de Kompato, rigardanta la Orientan maron, ŝajne protektanta la ŝipojn sur maro.
Proksimume 8km sudoriente de urbocentro estas alia allogaĵo – Ngu Hanh Son. Ĝi estas situanta en vasta areo de blanka sablo en Hoa Hai komunumo de Hoa Vang Distrikto.
Ngu Hanh Son konsistas el kvin kalkmontoj kiuj estis nomitaj al Kim Son, Moc Son, Thuy Son, Hoa Son kaj Tho Son de Reĝo Minh Mang (1791-1841). Sur la pintoj de tiuj montoj ekzistas pitoreskaj pagodoj kaj kavernoj inter bela pejzaĝo. Ĉe la piedo de Ngu Hanh Son ekzistas la ŝtonĉizado vilaĝo de Non Nuoc kiu estas konata pro siaj unikaj kaj delikataj ŝtonaj ĉizitaj produktoj.
Proksime de Ngu Hanh Son estas Non Nuoc turistregiono kun belaj strandoj kaj trankvilo, blua, klara akvo, kaj arbaroj de verdaj poplarboj. Da Nang estas ĉirkaŭita de tri mondaj  kulturheredaĵoj rekonitaj de Unesko. Ili estas la malnova imperia grandurbo de Hue, la malnovega urbo de Hoi An kaj My Son Sanktejo (en Quang Nam provinco). Tio elstarigas la rolon de la grandurbo en la regiono. Estas loko por ricevi turistojn, disponigi servojn kaj estas transito-loko. Tio kreis forton en la turisma evolua strategio de la lokaj kaj najbaraj provincoj ankaŭ. Kun la supre menciitaj atributoj, Da Nang estas unu el la kvar grandaj turistcentroj de la lando, inkluzive de Hanojo, Ho-Chi-Minh-urbo kaj Hue. Ĝi estas fokusa areo en la strategio de la vjetnamaj ekonomi-turistaj planistoj kiuj volas turni la grandurbon en gvidan turistcentron de la tuta centra areo de Vjetnamio.

             
             

Kelkaj scenoj de la nova internacia urba areo de Da Phuoc.
Foto: Dosiero de Daewon Cantavin.



La nova Da Phuoc-internacia urba areo (en Thuan Phuoc kavartalo , Hai Chau Distrikto, Da Nang urbo ) kovras proksimume 180ha sur la marbordo de Da Nang golfo.
Ĝi estas financita kun 250 milionoj usonaj dolaroj fare de Daewon Cantavin Company Ltd. (Sud-Koreio).Tiu moderna urba areo de internacia staturo komencos operaciojn antaŭ 2020.


“La grandurbo pagas specialan atenton al urba evoluo en la utiligo de krudmaterialoj.
Ĝi alte taksas al la valorigado de la natura beleco.
Novaj urbaj areoj estas konstruitaj kaj etenditaj al la rivero kaj la maro.
La bordoj de la riveroj kaj la marbordo estas vastigitaj.Tiaj belaj lokoj kiel Ba Na, Son Tra duoninsulo  kaj Ngu Hanh Son ankaŭ estos disvolvitaj”
" (Tran Van Minh, membro de la Centra Komitato de la Partio, Estro dePopolkmitato de Da Nang)
En la pasintaj kvin jaroj la malneta enlanda produkto (GDP) de Da Nang pliigis averaĝe je 11% jare.
Ĝia pokapa GDP en 2010 atingis 33.2 milionojn VND.
Tio estas 2.2-oble pli ol la jaro 2005 kaj 1.6-oble komparita kun la averaĝa nivelo de la tuta lando.


Rakonto: Vu Cong Dien - Thong Thien
Fotoj: Cong Dien - Le Hai - Thong Thien - Thanh Phuong - Dinh The Anh - Huy Dang – My Dung - Ngoc Sam kaj dosiero de Furaga kaj Daewon Cantavin

14/03/2011
Esperantigis: Alta