La unua kalkulo de la tutmonda voĉdono elekti la Novajn7Mirindaĵojn de Naturo estis sciigita.

22/11/2011

En alfabeta sinsekvo, ili estas: Amazono, Halong-Golfeto, Igŭacuo, Jeju Insulo, Komodo, Puerto Princesa Subtera-Rivero, Tablo-Monto.




Halong-Golfeto

Bernard Weber
Sciiganta la rezultojn ĉe la ĉefsidejo de la Novaj7Mirindaĵoj-Fondaĵo en Zurich, Svislando, Bernard Weber, Fondinto-Prezidanto de Novaj7Mirindaĵoj, diris: "Mi ŝatus danki la multajn ĉampionojn, civitanojn, libervolajn organizojn, publikajn instancojn kaj registaroj kiuj helpis antaŭenigi la Novaj 7 Mirindaĵoj de Naturo-kampanjon dum la pasintaj kvar jaroj, komencante kun pli ol 440 lokoj el pli ol 220 landoj kaj la tuta vojo ĝis la 28-finalista kandidatoj de kiuj la Novaj 7 Mirindaĵoj de Naturo estis elektita."

La rezultoj sciigitaj tiun vesperon estas provizoraj kaj surbaze de la unua kalkulo de voĉoj kompletigita ekde voĉdonado finita je 11:11 GMT tiun matenon.
La rezultoj nun estos kontrolitaj, validigitaj kaj sendepende konfirmitaj.
Post kiam la voĉdonada validumado procezo estos finita, frue en 2012, Novaj7Mirindaĵoj tiam laboros kun la konfirmitaj gajnintoj por organizi la Oficiala-Inaŭguro-okazaĵojn.

Noto: Povus okazi, ke unu aŭ pli da provizoraj gajnintoj sciigitaj hodiaŭ ne estos konfirmitaj dum la validumadoprocezo, Novaj7Mirindaĵoĵ eldonus amaskomunikilan ĝisdatigon, se tio okazus.

"Ni gratulas ĉiun de tiuj partoprenantoj pri atingado de ilia provizora Novaj7Mirindaĵoj de Naturo statuso, kaj antaŭĝojas pri kompletigado de la konfirmprocezo, por ke ĉiu festu en sia propra Oficiala Inaŭguro-ceremonio frue en 2012," Bernard Weber diris aldonante, "Kiam la Novaj7Mirindaĵoj de Naturo estos konfirmitaj, ili  kuniĝos kun la homfaritaj  Novaj7Mirindaĵoj de la mondo fariĝante parto de Tutmonda Memoro por la homaro eterne.”