Ekspozicio de budhismaj skulptaĵoj

27/9/2011

 

 Ekspozicio de budhismaj skulptaĵoj

Estas la unua fojo, ke la Budhismaj skulptaĵoj de kolektanto Duong Phu Hien estas prezentitaj al la publiko.
La Budhismaj elmontrataj skulptaĵoj faritaj el bronzo, oro, arĝento, ŝtono, ceramiko, perlo kaj ligno reliefigas diversajn artajn stiloj de aziaj landoj. Precipe, dekoj de skulptaĵoj de vjetnama budhismo montras ne nur la specialan valoron de vjetnama budhisma arto sed ankaŭ la rolon de budhismo en la vjetnama spirita vivo.
Direktoro de la Vjetnamio Muzeo de Belartoj Truong Quoc Binh diris, ke ĉi tiuj estas majstroverkoj kiu pruvas la kreivon de homoj de malsamaj periodoj kaj en malsamaj landoj. Ĉi tiuj artaĵoj ankaŭ estas la atesto de la forta vigleco kaj senmorteco de budhismo, unu el la grandaj religioj de la homaro.”
Laŭ kolektanto Duong Phu Hien, vizitantoj de la ekspozicio ne nur havas ŝancon atesti la grandan valoron de la budhisma skulptarto sed ankaŭ senti la “kompatan” dogmon en la homa moraleco. Li diris, ke li komencis sian kolekton ekde 1967 kaj ĉio estas “inspirita de lia granda pasio kaj simpatio al budhismo”.
La ekspozicio, organizita por bonvenigi la UN-an Vesak-Tagon en Vjetnamio (13a – 17a de majo 2008) kaj la 2000-an datrevenon de vjetnama budhismo, daŭros ĝis la fino de tiu-ĉi monato.
(Fonto: Nhan Dan)
Nguồn: