Ho Chi Minh-urbo, perlo de l' Ekstrem- Oriento

27/9/2011


 

 

La aviadilo de Vietnam Airlines alproksimiĝas al la internacia flughaveno Tan Son Nhat. Rigardita de la ĉielo, Ho Chi Minh-urbo - la perlo de l’Ekstrem-Oriento - brilas. 

       En Ho Chi Minh - urbo estas du sezonoj: seka kaj pluva.   Estas nek tro varme, nek tro malvarme.   En la plej malvarmaj tagoj, vi povas surmeti nur maldikan jakon, tial vizitantoj povas alveni al  Saigon la tutan jaron. Je   70 km   nord-okcidente de la urbo, vi povas viziti subterajn tunelojn de la distrikto de Cu Chi, fositajn per la loĝantoj kaj soldatoj dum 30 jaroj (1945-1975) por sin protekti kontraŭ la francaj kaj poste, la usonaj agresantoj. Cu Chi, kiu atestas la heroan luktadon kaj la inĝeniecon de la vjetnama popolo, fariĝis fama loko, kiun vizitas multe da turistoj. Longa de 200km, la reto da tuneloj estis mirakla taktiko de gerilo adoptita de la vjetnama armeo. " Mi admiras la kuraĝon de la loĝantoj de Cu Chi, aparte de la virinoj, dum la milito kontraŭ iliaj malamikoj ", atestas Loreno Shirriff – aŭstralia turistino. En Cu Chi, la vizitantoj povas gustumi lokajn pladojn kaj aĉeti memoraĵojn. Aliaj pejzaĝoj, rezervitaj al amatoroj de ekologia turismo, altiras ankaŭ multe da vizitantoj, kiel la sanktejo por cikonioj de Thu Duc, la lagunoj de Can Gio. Post reveno urben, vi povas dividi vian tempon inter butikoj, supermerkatoj, parkoj, muzeoj, pagodoj aŭ preĝejoj.   La palaco de la Reunuiĝo, antaŭe sidejo de la Saigona reĝimo, atestas la defalon de tiu marioneta administrado. La vizitantoj povas admiri originalan arkitekturon, harmonian kombinadon inter stiloj okcidenta kaj orienta, kaj ankaŭ la relikvojn de la defalinta administrado. 11 muzeoj kaj pli ol da 1.000 pagodoj, konstruitaj en diversaj periodoj, montriĝas altvalora hederaĵo historia, kultura, arkitektura kaj arta. En Ho Chi Minh-urbo, la modernaj supermerkatoj stariĝas apud la malnovaj bazaroj, kiel tiu de Ben Thanh aŭ Cho Lon (granda bazaro). Vi trovos ĉi-tie komercaĵojn de ĉiuj specoj . 
 
            La nokton, Saigon brilegas. La lokoj de distrado abundas kiel modernaj kaj tradiciaj teatroj, parkoj, kinejoj ktp …Les Saigonanoj estas drinkemuloj je kafo, ili povas ĝin ĉie aĉeti, tiel en luksegaj kafejoj kiel en stratoj. Por eskapi el bruaj kaj plenŝtopitaj stratoj, vi povas iri vagadi laŭlonge de la riverego Saigon kaj halti en kajo Bach Dang, kie estas kablofiksitaj kvar grandaj ŝipoj por turistoj. Dum unu horo, vi povas admiri la riveregon, kiu similas al                        
silka rubando. "Mi bone sentas min tie ĉi. Kelneroj estas dinamikaj kaj ridetantaj. Estas perfekte. Mi organizos ankoraŭ rondvojaĝojn en Vjetnamio”, entuziasmiĝas Sinjoro Alfred H. Resch, prezidanto de Usona Turisma Agentejo. En krepusko, la varmeco fariĝas malpli prema. La vizitantoj penas forlasi la urbon kun liaj ombritaj stratoj, beletaj junaj fraŭlinoj kaj subitaj pluvoj, kiuj alportas sian freŝecon al la urbo, la inde nomita Perlo de l' Ekstrem-Oriento.                                         
 
 
                                                     Teksto: Vuong Mo
                                                     El " Revuo Vietnam Ilustrita " - 2005/04
                                                     Esperantigis :  Verda Petalo                                                 

 

Nguồn: