La vjetnama turismo survoje de l'integrado

27/9/2011

Du lịch Việt Nám trên con đường hội nhập

 

 
02A
             
Vjetnama turismo survoje de l'integrado
         
      Apud la vizitantoj transprenitaj per vojaĝistoj, multe da homoj ŝatas malkovri Vjetnamion laŭ sendependanta maniero. En proksima estonteco, la nacia turismo rapide disvolviĝos dank'al atutoj de la lando, interalie riĉa kulturo, altkvalitaj pejzaĝoj, sume aŭtentikeco, kiun jam perdigis multe da landoj, pli modernaj.
      Vjetnamoj kaj internaciaj spertuloj pri turismo trovas, ke Vjetnamio kaŝe enhavas grandajn potencialecojn ankoraŭ malmulte ekspluatitajn. Tio estas la kialo, por kiu tiu sektoro jam elektis la sloganon " Vjetnamio , kaŝita ĉarmo " kiel tiun de sia aktiveca programo inter 2006 kaj 2010. Vjetnamio restas preferita adreso de l'internaciaj turistoj pro la beleco de siaj pejzaĝoj, pro sia originala kulturo kaj pro siaj amikaj loĝantoj. Laŭ la rezultoj de esplorado efektivigita per la Monda Konsilio pri Turismo kaj Vojaĝo en kunlaborado kun la Organizo de Ekonomiaj Antaŭvidoj de Oxford, Vjetnamio klasiĝas je la sesa en la listo de 10 landoj, kies la turismo konos fulman disvolviĝon inter 2007 kaj 2016. Tio estas la bona signo de bona disvolviĝado de la vjetnama turismo survoje de l'internacia integrado. En tiuj-ĉi lastaj jaroj, multe da grandaj internaciaj kompanioj de vojaĝo, interalie de la regiono Azio-Pacifiko jam starigis striktajn kunlaborojn kun Vjetnamio. Ili konsideras tiun-ĉi landon kiel fidindan adreson, samtempe por turistoj kaj investistoj. Nuntempe, Vjetnamio havas rilatojn kun milo da vojaĝistoj el pli ol 60 landoj kaj teritorioj kaj estas membro de Monda Organizo pri Turismo, de diversaj turismaj asocioj de la regionoj Azio-Pacifiko kaj Azia Sud-Oriento. Tio atestas, ke la vjetnama turismo jam faris novan paŝon de disvolviĝo tre esperdonan. Aparte, de la momento kiam la lando konsideras la turismon kiel plejĉefan ekonomion, ĝi jam aplikis ĉiujn eblajn rimedojn por disvolvigi tiun sektoron.
 
         En tiuj-ĉi kvin lastaj jaroj, tiu sektoro faris grandajn strebojn por renoviĝi kaj asertiĝi sur la internacia scenejo. Freŝdate en unu el siaj kromfolioj, granda belga ĵurnalo publikis ses paĝojn da tekstoj kaj fotoj pri la ŝanĝiĝoj intervenitaj en Vjetnamio, aparte pri la sintirado el postrestanta stato de ĝia turismo. La ĵurnalo priskribas pri la vigla vivo kaj la belaj pejzaĝoj de Vjetnamio, ekzemple la megapola Ho Chi Minh - urbo moderna kaj bolanta, la poeziaj marbordoj de la Centro kaj la ĉefurbo Hanojo kun ĝia " eksterordinara ĉarmo ".
Kun siaj 54 etnoj, Vjetnamio posedas grandan kulturan riĉecon kun nombraj konataj pejzaĝoj kiel la Golfo Ha Long, la malnova urbo Hoi An kun ĝia eksmoda ĉarmo, la antikva imperia ĉefurbo Hue, la mirindaj grotoj Phong Nha - Ke Bang aŭ la bela strando Nha Trang, ktp…
         Tamen por altiri kreskantan nombron da turistoj, multe da aferoj ankoraŭ estas farendotaj kaj la respondeculoj de la turisma sektoro jam aplikis ĉiujn eblajn rimedojn por ne fari erarojn ĉe certaj landoj, kiuj foroferis kontraŭ profitoj siajn kulturajn valorojn kaj sian naturan ĉirkaŭmedion. Kun la helpo de l'UNESCO, de la registaro kaj de la streboj de la turisma sektoro, tiujn-ĉi lastajn jarojn, multe da kulturaj, historiaj postrestaĵoj kaj pejzaĝoj de Vjetnamio jam estis antaŭgarditaj kaj renovigitaj. Oni vidas pli kaj pli multe da turistoj, kiuj faras vojaĝojn en distancaj montriĉaj zonoj en Nord-Okcidento de la lando.
         Kiel en aliaj landoj, la turisma sektoro grave kontribuas al disvolvigo de la nacia ekonomio, aparte en tiu periodo de industriigado kaj modernigado. En certaj regionoj, la turismo ŝanĝas la fizionomion de urbaj kaj kamparaj zonaj kaj la socio-ekonomian kaj kulturan vivon de lokaloj. Ĝi ankaŭ helpas protekti la ĉirkaŭmedion, akceli la lokan eksportadon de komercaĵoj kaj servoj, disvolvigi la koncernajn branĉojn kaj modifi la strukturon de la loka ekonomia aktiveco. La restaŭrado kaj disvolvigo de certaj kulturaj valoroj, artaj formoj, festivaloj kaj tradiciaj metioj apartenas al antaŭecoj. La turismo permesas ankaŭ pligrandigi la interŝanĝojn inter la aliaj landoj de la mondo kaj pro tio plialtigi la pozicion de Vjetnamio sur la internacia scenejo.
 
         La celo de la nacia laborprogramo en turismo por la periodo 2006-2010 estas " Rapide kaj solide disvolvigi la turismon - unu plejĉefan ekonomian branĉon - kaj atingi en 2020 la nivelon de la landoj en la regiono havantaj la turismon la plej disvolvigitan. ". Por realigi tiun celobjekton, la turisma sektoro devas plialtigi la efikecon de siaj aktivecoj, plej bone ekspluatante sian potencialon celante kontentigi la bezonojn de turistoj naciaj kaj internaciaj. Tio estas grava periodo al tiu sektoro, kiu devas serĉi modifi sian strukturon, plimultigi siajn ensprezojn en fremdaj devisoj,plenigi siajn prokrastojn, favorigi sian internacian integradon, por finfine kontribui al 6,5 % de la nacia PIB. La sektoro ankaŭ strebos altiri pli multe da turistoj el la regiono Azio-Pacifiko, el Okcidenta Eŭropo, kaj el Norda Ameriko, el ASEAN, Ĉinio, Japanio, Sud-Koreo, Usono, Francio, Germanio, kaj ekspluati la merkatojn de la Nord-Azio, de la Nord-Eŭropo, de l'Aŭstralio, de la Nov-Zelando kaj de l'Orient-Eŭropo.
 
     
 
         Kun la kiel slogano " Vjetnamio, kaŝita ĉarmo ", la vjetnama turisma sektoro estas malkaŝanta al la tuta mondo la kaŝitajn belecojn de siaj pejzaĝoj, siajn multjarcentajn kulturajn tradiciojn kaj siajn gastamajn loĝantojn.
 
      + Klimato: Vjetnamio situas en la tropika zono de la norda hemisfero,        pli proksime al la Norda Tropiko ol al l'Ekvadoro. Meza temperaturo de 200 C ĝis 270 C. 
      + Topografio: Montetoj kaj montoj okupas 3/4 de ĝia teritorio. Ĝi havas du ĉefajn ebenaĵojn, multe da riveroj kaj milojn da marbordaj kilometroj.
      + Etnoj: 54 minoritataj etnoj.
      + La turisma sektoro nombras pli ol 460 internaciajn agentejojn de vojaĝo, 10.000 kompaniojn en la lando, preskaŭ 2.700 hotelojn entabligitajn kaj ĉirkaŭ 45.000 gvidistojn kaj gvidantojn.
      + La nacia laborprogramo pri turismo akiris jenajn rezultojn: en 2005, 3,5 milionoj da internaciaj vizitantoj kaj 16.000 enlandaj vizitantoj estis librotenitaj, tio estas pli ol 2 fojoj ol 1998. La nombro de hotelaj ĉambroj triobliĝis kaj iliaj profitoj duobliĝis.
      + Celobjektoj por 2010:   5,5 ĝis 6 milionoj da internaciaj vizitantoj, tio estas 3 fojoj pli ol 2000, la procentoj de meza kreskado 11,4% ; 4 ĝis 4,5 miliardoj da dolaroj de profitoj kontribuontaj al 6,5 % de la nacia PIB.
 
  
 
 
 
 
 
 
 
La Templo de Literaturo, nerondirebla            Festivalo de Hue, tenita ĉiun duan
          loko de vizito por ĉiuj turistoj                              jaron, altiras multe da 
                  trapasantaj Hanojon                                      internaciaj artaj trupoj
 
    
            La golfeto Nha Trang, klasita en          
        listo de plej belaj golfetoj de la mondo.          Hoi An, monda heredaĵo altiranta
      Turisma agentejo proponas al vizitantoj        
             malkovri marajn fundojn dank'al                  multe da eksterlandaj vizitantoj
      specialaj rondiroj kun submara plonĝado
 
          
       La tombo de la reĝo KhaiDinh estas           
 
Partoprenante en la festo de fruktoj,
              klasita - kiel la ensemblo de                        la vizitantoj povas gustumi
   vestiĝoj de Hue-monda kultura heredaĵo          specialaĵojn de la delto de MeKong
 
 
 
        
            Vjetnamaj tradiciaj kantoj                        Sa Pa, unu el turismaj pejzaĝoj
         ĉarmigas eksterlandajn turistojn                la plej famekonataj de la Vjetnamio
 
                                           Teksto: Vuong Mo
                                           Fotoj:   Vjetnamio Ilustrita
                
                                          El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 10/2006
                                                  Esperantigis:       Verda Petalo
                                   
=====

Nguồn: