La plej belaj golfetoj de Vjetnamio

27/9/2011

Những vịnh đẹp nhất Việt Nam

 

 

La plej belaj golfetoj de la Vjetnamio.
 
        La naturo jam dotis la provincon Khanh Hoa per tri golfetoj: Van Phong, Nha Trang kaj Cam Ranh, kiujn protektas zono da montoj. Ellaboriĝis projektoj por ilin igi belaj turismaj pejzaĝoj.
 
         Van Phong estas unu el la plej belaj golfetoj de la Vjetnamio. Mirindaĵo de la naturo: agrabla klimato, plaĝoj el blonda kaj subtila sablo, majestaj pintoj, preskaŭ sendifektitaj tropikaj arbaroj, rifoj je multkoloraj koraloj, vestiĝoj de l'ekzistado de arbaroj da manglujoj, abunda faŭno kaj milodekoj da maraj specioj. En sia plano je longa tempo ( ĝis 2010 ), la Ĝenerala Departmento de Vjetnama Turismo jam klasifikis la golfeton Van Phong en listo de " ĉefaj turismaj zonoj por disvolvigi ". La golfeto estas konsiderata per la Monda Mara Asocio kiel unu el kvar plej belaj turismaj lokoj de la mondo.
 
     
                                 Turistoj en vizito ĉe la golfeto Van Phong
 
          Van Phong estos entuta ekonomia zono, kie la internacia haveno de transito por ujegoj ludos direktoran rolon. La celobjekto estas disvolvigi turismon, servojn, industrion, bredadon kaj kulturon de maraj produktoj kaj aliajn ekonomiajn branĉojn. La zono havos surfacamplekson da 150.000 ha. En 2020 ĝia loĝantaro atingos je 400.000 loĝantoj, interalie 270.000 urbanoj.
          La Nordo de Van Phong estos destinata al disvolvigo de mara turismo, al internacia haveno de transito, al komerca kaj financa centro kaj al industria zono. La Sudo enhavas urban sektoron entutigantan turismon, servojn, lernejon pri profesia trejnado, marajn konstruaĵojn, deponejojn je karburantoj. M. Michel Galey, manaĝero de la Sarl Kham Pha ( Malkovro) diris: " Nia societo rezervos hotelajn ĉambrojn al turistoj el Eŭropo. Foririnte el iliaj landoj, ili rekte alvenos al flughaveno Cam Ranh kaj estos kondukitaj al Van Phong, kie la prezo de unu noktotempo ne superas 100 dolarojn.
 
 
 
   Patrick Svensson iras al Van Phong por prepari sian tezon de doktoreco
       pri preservado de tropika mara ekologio. Fotoj de diversaj specoj
                 da fiŝoj prenitaj per li mem ĉe la Golfeto Van Phong
 
La golfeto de Nha Trang estas alia mirindaĵo de la naturo. Laŭ serĉistoj, antaŭlonge du bordoj de la rivero Cai estis invaditaj je kanoj ( lau ), de kie ĝi prenis nomon de rivero " lau ",kiu en cham-a lingvo signifas Yjatran aŭ Ea Tran. Laŭ la fluo de la tempo, tiuj nomoj transformiĝis en Nha Trang, protektita je 19 insuloj aŭ insuletoj. La enfluejo de la riveto Cai formiĝas el du arkoj da cirklo, kie la subtila sablo etendiĝas en longeco je multaj kilometroj inter bluaj ondoj. Estas en Nha Trang 10 insuloj, kie la salanganoj faras siajn nestojn, kies ekspluado enspezigas multe da profitoj al la provinco Khanh Hoa.
          Nuntempe, Vinpearl Land, la plej granda projekto de malkovrado de la golfeto Nha Trang enhavas 2 sektorojn: somerrestadan sektoron je 5 steloj ( Sofitel Pearl Resort kaj Spa ) kaj distraĵan sektoron ( Vinpearl Amusement Park ). Stariĝante sur la insulo de Hon Tre, Vinpearl Land
 
     
      La insulo Hon Ong, ĉe Golfeto Van              Amber Conroy ( Kanado )
        Phong estas ideala loko por ripozi         malstreĉiĝanta ĉe insulo Hoa Lan
 
estas " tropika paradizo ", inundita je suno, ideala ripoza loko. La somerrestada sektoro je 5 steloj prezentas al turistoj 500 grandspacajn ĉambrojn, kies la plimulto orientiĝas al l'oceano. Oni trovas en distraĵa sektoro la plej longan telferon de la mondo, kiu etendas siajn aerajn kablojn super maro, akvan parkon, dancejon fositan meze de monto, straton por vendado de suveniroj ( imitaĵo laŭ strato en malnova urbo de Hoi An )…
 
                                
                                         Rusaj turistoj sur insulo Hoa Lan
 
Kun surfacamplekso je 12.000 ha, la golfeto Cam Ranh havas ĉiujn kondiĉojn por ekspluati multajn formojn de turismo. Ĝia plaĝo 16 kilometrojn longa kaj 150-250 metrojn larĝa favoras sportajn aktivecojn. Ekde 2004, la civila aviadilaro komunikigas la golfeton. Laŭ la disvolvigo-plano ĝis 2010, oni konstruos en norda sektoro komercan kaj financan centron kun kabinetoj por aferoj kaj kun eksponejoj plenŝtopitaj je komercaĵoj.
 
     
 La poezia insulo de Signoj en Long Phu            Neforgesebla suveniro
                                                                            por Maiska Faber ( Kanado )
      
            La turo Ponagar, famkonata                 La plej longa telfero de la mondo
     Cham-a vestiĝo de la urbo Nha Trang        (3320 m) en la Golfeto Nha Trang
      
              La belaj pejzaĝoj de la         
    insulo HonTre altiras multe da turistoj           Angulo de " Hon Ngoc Viet "
 
      
              La urbo NhaTrang vidite                                Vilaĝo da fiŝistoj
                 de la insulo Hon Tre                              en Xom Bong, Nha Trang
                                                    =====
          Sinjoro Le Xuan Than, vic-prezidanto de Popola Komitato de la urbo Khanh Hoa diris: " La ĉefministro jam decidis, ke la urbo Khanh Hoa fariĝu poluso de ekonomiko, de sciencoj kaj teknikoj, de edukado kaj trejnado de la marborda regiono de suda parto de Vjetnama Centro kaj de Tay Nguyen. Ĝi ankaŭ estas turisma poluso je nacia kaj internacia nivelo. Por plenumi tiun taskon, Khanh Hoa faros per ĉiuj siaj fortoj por ekspluati siajn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn potencialecojn kaj ankaŭ la belecon de siaj golfetoj, kio celas altiri la investadoj…"
 
    
            Sinjoro Le Xuan Than                      Aera vidaĵo de la Golfeto Nha Trang
         
En golfeto Nha Trang, vivas 350 specoj da koraloj, 190 specoj da moluskoj, krustacoj kaj maraj algoj… La Klubo de la Plej Mondaj Belaj Golfetoj estis fondita en Berlino en Marto 1997, celante protekti la maran ekologion kaj disvolvigi diversajn formojn de turismo en golfetoj. En dua Konferenco de la Klubo tenita en Tadousao ( Québec ) de la 1a ĝis la 8a de Junio 2003, la Golfeto Nha Trang estis rekonita kiel la 29a membro de la Klubo en mondo kaj la dua en Azio ( post Golfo Ha Long )                                                    
 
                                                 Tekto: Huu Thanh
                         Fotoj: Vinh Quang, Kim Son, Ngo Du, Minh Quoc
                                   El:    Revuo Vjetnamio Ilustrita - 6/2007
                                                 Esperantigis:    Verda Petalo
 
                                                       =====  

 

Nguồn: