La kaskado Giang Dien, alta turisma loko en Dong Nai

27/9/2011

Irante en la turisman regionon de la kaskado Giang Dien, la turistoj subjugiĝos per ĝiaj belaj herbejoj, koloroj de sovaĝaj floroj kaj sono de la akvofaloj.


 

 Situanta proksime al la aŭtovojo 1A, en distrikto Trang Bom, provinco Dong Nai, je 50 km de Ho Chi Minh-urbo, la turisma regiono Giang Dien etendiĝas sur 67 ha. Ĝi fariĝas ideala adreso por junuloj kaj familioj ŝatantaj la belecon de la naturo. La zono konsistas el valo, montetoj, arbaroj, akvofaloj kaj granda diverseco da floroj.

Laŭ legendo, tiu tero iam ŝirmis la etnon Ma, kie vivis paro, kiu sin amis sed ne povis interedziĝi. Ili decidis sin memmortigi ĉe la kaskado Giang Dien, kreante du akvofalojn nomitajn Chang (junulo) kaj Nang (junulino).

Ideala loko por semajnofino, Vizito de la zono per tramo

feriaj tagoj

Por veni al la akvofaloj, la turistoj devas antaŭe pasi sur la pendoponto Mimosa, poste sekvi la vojon, kiu trairas herbejon kun herboj sin prenantaj la formon de harkovritaj raŭpoj. La vojo similanta al el silko ondomova rubando kondukas la vizitantojn al la farmo Ky Cuc. Riveretoj, malgrandaj ĝardenoj, lagoj kaj floroj kreas romantikan pejzaĝon. Tiun turisman regionon starigas la fama arkitekto Ho Thieu Tri. Aparte kelkaj specioj da bestoj kiel

salamandro, lacertoj, ktp... estas breditaj en farmo.

Vizitantoj ludantaj ŝnurtiran ludon Foto de origina edziĝo

La turistojn certe ĉarmigos serio da konstruoj kun originaj arkitekturaj stiloj, kiel la vojoj pavimitaj aŭ rekovritaj per rokoj, la domoj inspiriĝintaj el arkitekturo de konstruaĵoj de la minoritataj etnoj, la pergoloj kaj restoracioj Hoa Su, Phuong Son, Hoang Yen, kiuj povas servi 700 personojn, kafdrinkejo fronte al la kaskado, glitkurejo, 12 ripozejoj por turistoj kaj zono de ludoj por infanoj. La turistoj povas preni la tramojn por viziti zonojn por kampado, ĝardenoj da orkideoj.

Kun sia beleco kaj la kvalito de siaj servoj, Giang Dien fariĝas ideala turisma zono altiranta multege da vizitantoj.

La kaskado Giang Dien, ideala turisma loko

Teksto: Pham Hong Nam

Fotoj: Minh Quoc

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/01

Esperantigis: Verda Petalo

=======

Nguồn: