Baldaŭ aperos: Tagkajero de Dang Thuy Tram

27/9/2011

 Fine de la dua trimestro de 2011 aperos la esperanta versio de La Taglibro de Dang Thuy Tram kun titolo “Hieraŭnokte mi revis pri paco”. Tiu libro plorigis ĉiujn vjetnamojn ĝin legantajn. Temas pri tagkajero de civila doktorino, devenanta de la Nordo, kiu skribis ĝin de kiam ŝi eniris la Sudon ĝis kiam ŝi foroferis sian vivon.

  

Fine de la dua trimestro de 2011 aperos la esperanta versio de La Taglibro de Dang Thuy Tram kun titolo “Hieraŭnokte mi revis pri paco”. Tiu libro plorigis ĉiujn vjetnamojn ĝin legantajn.

Temas pri tagkajero de civila doktorino, devenanta de la Nordo, kiu skribis ĝin de kiam ŝi eniris la Sudon ĝis kiam ŝi foroferis sian vivon.

Dang Thuy Tram estis studentino de Medicina Universitato, filino de familio kies patro estis doktoro, patrino farmaciisto, preleganto ĉe Farmacia Universitato. Por multaj homoj mirindaĵo estis, ke Tram povus tre facile labori en Hanojo, sed ĵus diplomiĝinte, ŝi volontulis iri suden por partopreni en la batalo en akraj militaj kondiĉoj. Fraŭlino havante ĉiujn kondiĉojn por ĝui pacan kaj trankvilan vivon, tamen penetrite de la popola ideo kiu opinias, ke “kiam alvenas agresantoj, eĉ virinoj devas batali”, samkiel miloj da tiamaj vjetnamaj junuloj, flanke lasis  por volontuli je la servo de la nacia savado kaj reunuiĝo. La usonanoj ne lasis Dang Thuy Tram kaj tiom multe da vjetnamoj vivi en paco. Tio nutris amaran malamon ne nur ĉe la vjetnamoj, sed turmentis ankaŭ la konsciencajn usonanojn. Estis pro tio, ke la usona oficiro respekte konservis la du tagkajerojn kaj provis per ĉiuj rimedoj transdoni ilin al la familio de Tram.

Ĉio, kiun ŝi skribis, estis por ŝi tute simpla, natura, ĉar ŝi skribis nur por si mem, ŝi konfidis al si mem, sed por la leganto, tio estas tiel klara, nobla, bonkoreca. La libro, penetrita je homamo de civila doktorino servanta ankaŭ militvunditojn, montras la doloron de kuracisto nekapabla savi la vivon de militvundito pro manko de medikamentoj, de rimedoj en sanatorio ĉe la fronto, la amon de la vivo, la senton de amantulino suferanta de malfideleco de sia amanto, sed ne falanta vizaĝaltere, ne montranta venĝodeziron kontraŭ la malfidelulo, sed ĉiam pardonema.

Ja estis legendo, kiam tiu taglibro, konsistanta el du kajeroj, hazarde falis en la manojn de la sama usona oficiro en du malsamaj tempoj. Li jam intencis ĵeti la unuan kajeron en la fajron pro tio, ke ĝi ne estis milita dokumento. Tamen, sekvante la konsilon de vjetnama oficiro laborante kiel interpretisto por la usona armeo “Ne bruligu ĝin, ĉar en ĝi jam estas fajro”, la usona oficiro gardis la du tagkajerojn, kies enhavon li komprenis danke al la helpo de sia frato, ankaŭ li usona oficiro sed scipovante la vjetnaman. Tial li decideme konservis la taglibron, tenante ĝin en bona stato, kaj serĉante ĉiujn rimedojn por transdoni ĝin al la familio de la mortinto.

La tridek-kvin jara longa vojiro de la libro de Usono al Vjetnamio staras ankaŭ kiel legendo pri tiom da noblaj homoj, ĉu usonaj, ĉu vjetnamaj, por ke finfine, ĝi atingis la manojn de la patrino kaj de la fratinoj de la aŭtorino.

Responde al la demandoj de multaj konatuloj, la patrino konsentis publikigi la mirindan taglibron de sia filino. Poste, la originala vjetnama versio estis tradukita en 18 lingvojn de la mondo, inkluzive la japana, alportante al la monda legantaro mesaĝon de paco, pri kiu Dang Thuy Tram ĉiam revis kaj por kiu ŝi ĝismorte luktis. La esperanta versio – la 19a eldonaĵo – farita kun permeso de la patrino de Thuy Tram, estas la rezulto de komuna elkora kaj penoplena laboro – en tradukado kaj lingva reviziado – de vjetnamaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ni esperas, ke tiu esperanta versio atingos pliajn legantojn el pliaj landoj, kaj ke la internacia lingvo, ludante sian rolon de pontolingvo, ebligos ĝian tradukadon al pliaj lingvoj.

Nguồn: