TRADICIA MEDICINO

24/9/2011

 

Kio estas la unika karakterizaĵo de vjetnama tradicia medicino?


La du elstaraj figuroj de vjetnama tradicia medicino estas Tuệ Tĩnh (dek-kvara jarcento?) kaj Lãn-Ông Lê Hữu Trác (dek-oka jarcento). 
Kvankam edukitaj laŭ la manieroj de ĉina medicino, ili vidis en indiĝena medicino gravan rimedon.

Neniel estante nura kopio de ĉina medicino, vjetnama tradicia medicino havas sian propran strukturon kaj praktikadon.

Ĝi devenas de du bazaj fontoj: Sudan (indiĝenan) Medicino- kaj Norda- (ĉin-vietnama) Medicino.

Kiel ĉiuj tradiciaj medicinoj, ĝi ne apartigas homon de naturo kaj vidas homan ekziston kiel nerompebla unio inter korpo kaj animo, kombinante fizikajn, mensajn, sociajn, moralajn, kaj spiritajn faktorojn.

Dum la dudeka jarcento, tradicia medicino daŭre evoluis kaj ludis gravan rolon en vjetnama vivo.

Vjetnamaj lernejoj de moderna medicino instruis tradician medicinon ekde la fino de franca koloniismo en Vjetnamio, kiu ekskludis la instruadon de tradicia kuraca praktikado. 
Dum la usona bombado, vjetnama tradicia medicino helpe kontribuis al la kuracado de brulvundoj, frakturoj, kaj aliaj militovundoj.

Vjetnamio daŭros evoluigi specife vjetnaman medicinon per kombinado de tradicia kaj moderna medicino.


Kio estas Suda Medicino (Thuốc nam)?


Suda Medicino –"thuốc" signifas "medicino" kaj "nam” signifas "sude" aŭ "suda"– estas sinonima kun indiĝena vjetnama medicino.

En vjetnama historio kaj kulturo la vorto "nam" elvokas tion, kiu apartenas al Vjetnamio kaj la vjetnamoj, dum "bắc" (kiu signifas “norda") estas rilata al Ĉinio. 
 

Suda Medicino konsistas ĉefe de popularaj receptoj kiuj uzas lokan, tropikan flaŭron kaj faŭnon.

Dum la jarcentoj, multaj el tiuj ingrediencoj pruvis efikaj en traktado de certaj malsanoj
Ekzemple, la hòe floro (Sophora japonica) estas bona fonto de vitamino P (Rutino). 
La floroj de pagodo-arbo (Alstonia scholaris) kiu kreskas sur la grundoj de temploj kaj pagodoj, havas kontraŭ-hypertensivajn trajtojn.

Lotus-nuksoj supozeble havas sedativan efikon.

Mokso, metodo de kaŭteriza stimulado de akupunkturaj punktoj sur la homa korpo (uzanta brulantajn artemizio-foliojn), estis verŝajne uzita en Vjetnamio por la unua fojo en la tria jarcento antaŭ Kristo, antaŭ la enkonduko de ĉina medicino.


En antikva Vjetnamio, Suda medicino ĉiam restis ĉefmedicina rimedo ĉar lokaj medikamentaj ingrediencoj estas haveblaj kaj malmultekostaj kaj oni pensas, ke ili pli konvenas por la vjetnama kompleksio.

Lokaj fakuloj ĵaluze gardas kelkajn tre efikajn formulojn.

Familioj kiuj praktikas popolmedicinon transdonas tiujn formulojn de generacio al generacio. 

Ĝeneralo Trần Hưng Đạo, venkinto super la mongolaj invadantoj en la dektria jarcento, havis grandan plantejon ĉe Kiếp Bạc, sian rezistobazon: tie, li ordonis al sia stabo kultivi indiĝenajn kuracherbojn por liaj trupoj.


Nuntempe, multaj naciaj parkoj fanfaronas pri medikamenta plantejo, kaj preskaŭ ĉiu vilaĝo havas siajn proprajn medikamentajn ĝardenojn, kolektivajn aŭ individuaj. 
Urbaj loĝantoj ofte kultivas kuracherbojn por dekoraciaj, kuirartaj, kaj medicinaj celoj.

 

   Lãn Ông Lê Hữu Trác

 

   Lãn Ông Lê Hữu Trác  (thật hơn)

 

  Tuệ Tĩnh

 

  Lotuso

 

  Artemizio-folioj por mokso

 

 Pagod-arbo

 

Mokso uzanta polvon de artemizio-folioj

 

 Ĝardeno de medicinaj plantoj en Hung Yen provinco

 

Fonto: Traditional Medicine, Vietnamese Culture, The Gioi Publishers, Hanoi 2000

Esperantigis: Rambutano

Nguồn: