La modesta rizopilko daŭre ruliĝas

24/9/2011

 

 

 

Diversaj riz-bazitaj bongustaĵoj estas ĉiutage aranĝitaj sur la manĝotabloj de vjetnamaj familioj, sed la simpla, malmultekosta kaj ŝatata rizopilko kun sekrostitaj arakidoj kaj sezamosemoj daŭre ĉarmas la tieulojn

Rizopilko aŭ " com nam”, estas pli simpla versio de sia kuzo de Japanio, Onigiri, speco de rizopilko enpakita en fuko kiu ofte inkludas farĉaĵojn el salaj aŭ acidaj ingrediencoj.

La farado de vjetnamaj rizopilkoj estas ĉio en la manoj.

Peco de blanka ŝtofo estas uzata por enteni nove kuiritan rizon, kiu tiam estas premita por certigi, ke la pilko estu mola interne kaj firma ekstere. La rizo ankaŭ povas esti transformata en triangulajn aŭ ovalajn formojn.

Rizopilkoj estas kutime servitaj kun vjetnama porkaĵo-pemikano, vjetnama vaporkuirita porkaĵo aŭ bovaĵ-kukojn, sed la plej multaj konsentas, ke muoivung - miksaĵo de salo, sekrostitaj arakidoj kaj sezamosemoj - estas la versio kiu vere manifestigas la guston de la blanka rizo.

La tradicia manĝaĵo ludis nemalhaveblan rolon de ĉiutaga vivo por vjetnama dum la pasintaj generacioj, ofte funkciinte kiel manĝpakaĵo por terkultivistoj kaj manĝaĵo por vojaĝantoj.

Sed ĉar vivkondiĉoj pliboniĝis ĉi tie, multaj vjetnamaj forlasis tiun pladon kiam pli da elekteblecoj fariĝas haveblaj al manĝantoj.

Bedaŭrinde, com nam estis forigita reen al la kamparaj lokoj por kelktempo. Sed tiu ĉi malfavoro komencis ŝanĝiĝi ĵus kiam elegantuloj retrovas la pladon tra la stratkomercistoj kolportante sian varon tra la rompitaj trotuaroj de la grandurboj.

Ĉiu transoceana vjetnamo vizitanta la landon serĉas com nam vendisto, pagante malpli ol VND 1,000 (0.5 cendo) por ĉiu pilko akompanita kun malgranda paketo demuoi vung. La plado estas memorigilo de la pli simplaj aĵoj en vivo kaj kio estis la spino de la lando - la gusto de blanka rizo.

 

Fonto: Vietnews Online, 15 majo 2010

esperantigis: Aŭtuno

 

Nguồn:
Liên quan