Vjetnama Parfumo

24/9/2011

 

Establita en 2008, la Dame Clemence-firmao specialiĝas pri produktado de parfumoj kaj produktojn de 100%-natura volatila oleo de plantoj kaj herboj kreskantaj en Vjetnamio . Direktorino de la Firmao, Clemence Barbier venas de Francio, la regno de parfumo. Labutiko de firmao "La Casa" ĉe numero 12 Nha Tho-strato estas vizitita de vizitantoj kiuj venas por aĉeti suveniropecaĵojn kaj produktojn faritajn el natura volatila oleo de Vjetnamio.

Clemence Barbier estas naturdotita por tiu speco de laboro pro ŝia kapablo de diferencigado inter aromoj. En la aĝo de 13-14, ŝi povis distingi la aromojn de 20 specoj de parfumo. Poste ŝi studis kemion por lerni kiel distili parfumon. Dum la tempo kiun ŝi vivis en Vjetnamio kie ŝi instruis la francan ĉe la Unuiĝintaj Nacioj Internacia Lernejo (UNIS) en Hanojo, ŝi pasigis multon da sia tempo irante al multaj regionoj por prienketi plantojn kreskantajn dum la kvar sezonoj en malsamaj klimatoj kaj terenoj.


Clemence Barbier estas interesita pri aromoj de produktoj faritaj el plantoj en Vjetnamio .


Produktojvarmarkis Clemence kun vjetnamaj nomoj kiel ekzemple "Saŭno en Sapa", 
Frandaĵo de Can Tho ".


Senstreĉiĝante ĉe la lotuso-lago en Tay Ho Templo ( Hanojo ) dum ŝia libera tempo.


La loga aromo de jasmeno estas la fonto de inspiro 
al Clemence Barbier por krei novajn produktojn.


Testante la aromon de produktoj fare de Dame Clemence Kompanio.


Produktoj de Sinjorino Kompanio

estas multe postulataj.

En Mai Chau Valo de Hoa Binh Provinco Clemence Barbier estis logita per la esenco distilita de pampelmuso floroj fare de kelkaj lokaj domanaroj. Ŝi trovis tion krom havado de ordinaraj aromaj plantoj, kiel ekzemple cimbopogono, kamfor-arbo, dolĉa bazilio kaj mento, Vjetnamio abundegas je plantoj enhavantaj altvalorajn volatilajn oleojn de la azia tropika regiono, tia kiel aquilaria, cinamo kaj anizarboj.

Por Clemence, ĉiu de ŝiaj ekskursetoj estis nova eltrovaĵo kiu gvidis al novaj produktoj. Post ŝia ekskurseto al Sa Pa, nuba monta areo en Lao Cai Provinco, kiu estas riĉa kun arbaroj de pruno, persiko kaj Sa mu (Cunninghamia konishii-haiata) arboj kaj plantoj de la tropika, subtropika kaj temperita klimao, speco de olea produkto kun ekstraktaĵoj elcimbopogono, citrono, citronodora eŭkalipto, utila en mildigo de muskoldoloro por bona dormo estis produktita. La haŭtkremo nomita "Frua mateno en Cao Bang" aŭ "Frua mateno en Lenin Parko en Hanojo" ekstraktita el de terebinto, citrono, zingibro, mento kaj Huong-diep oleo elvokas pacan senton kaj freŝan frumatenan atmosferon. La ĝardenareo donanta fruktojn kaj florojn tutjare en Can Tho-urbo estas aspirofonto por ŝi por produkti la haŭtkremon nomita " Dolĉaĵomemoro pri Can Tho ", kio estas utila en malseketigado de la haŭto kaj trankviligado de laceco.

Clemence Barbier vojaĝis tra tuta Vjetnamio por studi la diferencon pri vetero en ĉiu regiono, kaj dank’al tio, centoj da parfumoj estis kreitaj kun fascinaj vjetnamaj varnomoj, kiel ekzemple "Sampano" (farita el pino, Kupresaceoza , vertiver), "Infanmemoro" (el lavendo, vanilo), " Noktolamplumo en Sai Gon " (paĉulo,Kupresaceoza ), "Da Lat - Folioj" (citrono folioj, benzrezino), "Apetitigaĵo en Mui Ne (anizo, geranio) kaj" Sekreto de Dong Xuan Merkato" (cinamo, anizo).

Interesita pri aromaj volatilaj oleoj, Clemence Barbier entuziasmiĝas en la   malkovradode naturaj materialoj de Vjetnamio, kreante multajn kosmetikajn produktojn.

Rakonto : Vinh Hung

Fotoj : Hoang Giap

Fonto: Vjetnamio Ilustrita, aprilo 2010

esperantigis: Aŭtuno

Nguồn:
Liên quan