PHO, VJETNAMA TRADICIA NUDELO- SUPO

24/9/2011

Respondinte al la demando de ekzamenanto pri sia plej ŝatata manĝaĵo, la unua vjetnama bel-reĝino en la mondo* diris, ke ŝi ege ŝatas “pho”, la tradician nudelo-supon de Vjetnamio. Multaj vjetnamoj loĝantaj eksterlande sopiras je “pho”.

 

Kio kaj kia estas “pho” ?

“Pho” estas populara rizo-nudelo supo datiĝanta de 1910 – 1912. Ĝi originas el Nordo kaj dis-vastiĝis en Sudo kaj la centro de Vjetnamio en la mezo de la jaroj 1950. Vjetnamoj manĝas tiun

supon aŭ matene, aŭ tage, aŭ vespere, eĉ nokte. Ĝi povas anstataŭi la du tagajn precipajn manĝojn. Ĝi estas servata en bovloj kaj manĝata per vergetoj kaj kuleroj.

Bovlo de “pho” entenas klaran bovo-buljonon, rizo-nudelojn kaj maldikajn bovo-pecojn, kaj estas garnita de ingredienco, nome blankan kaj verdan cepon, koriandro-foliojn, aromherbojn, ĝermojnde fazeolo kaj menton. Krome, la manĝantoj aldonas laŭplaĉe brogitan cepon, bazilion, citronsukon, pipron kaj paprikon por ke “pho” estu gustoplena.

La buljono devenas de longe boletitaj ostoj, vostoj, flanko steko de bovo, mezbruligita cepo kaj spico.

Estas diversaj specoj de pho kun bovaĵo:

pho kun mezkuirita bovaĵo

pho kun brogita bovaĵo

pho kun bone kuirita bovaĵo

pho kun bone kuirita brustaĵo

pho kun grasa brustaĵo

pho en rulaĵoj

pho kun rostita bovaĵo

pho kun vinbera saŭco

nudelo kaj bovaĵo rostitaj kune kun legomoj,

kaj ankaŭ pho kun kokaĵo, kies buljono devenas nur de koko.

Kelkaj fotoj:

 

   

1                                               2                                             3

4

1/ Pho kun bovaĵo

2/ Pho kun kokaĵo

3/ Ingredienco: cepo (verda), citrono (flava), paprika (ruĝa), ĝermoj de fazeolo (blankaj)

4/ Pho kun brogita kaj bone kuirita bovaĵo kaj ingredienco.

 

Nguyễn Thị Ngọc Lan

 

Nguồn: