Kom Vong

24/9/2011

Cốm Vòng

 

Kom Vong, vjetnama gastronomia specialaĵo 

Ĉiujare, kun la reveno de l’aŭtuno, hanojanoj iomete embarasiĝas, ke ili estas ion atendantaj. Ĉu vi kapablas diveni? La atendato estas konata frandaĵo: Kom
Kiel mirinde, ĉiufoje, ke oni parolas pri Kom, nur ekpripensante, kaj ne ankoraŭ manĝante, oni ja sentas penetreman dolĉetan parfumon de verjuna glurizo envolvigita per same jadverdaj lotusfolioj. Kom Vong fakte estas la specialaĵo el diversaj hanojaj frandaĵoj.
Oni ignoras de kiam la Vong vilaĝanoj –iu vilaĝo en Tu Liem distrikto, ĉirkaŭaĵo de Hanojo- scipovis krei tiel perfektan kaj originalan frandaĵon. Laŭ ĝenerala opinion, la Vong vilaĝanoj havas specialan flavan glurizon. Kiam tiu-ĉi atingas iagradan maturecon, oni ĝin rikoltas, poste, vaporkuira, regule kaj rapide pistas, ventumas, complete kovras… por obteni tiel fleksan kaj bonodoran frandaĵon. Ĝia alloga jadverda koloro devenas de suko el alia speciala folio, nomita kom soi. (lá cơm xôi)
En Hanojo ekzistas kom-sezonoKom vendiĝas frumatene, popakete envolvigita per verd-juna lotusfolio. Permane, oni levas po malgrandan pinĉon da kom al buŝo, delikate maĉas kaj ĝuas ĝian tre agrablan bonodoron. Ĝin aĉetinte, oni devas tuj manĝi, alie, ĝi sekiĝus kaj malmoliĝus. Juna lotusfolio kiel volvaĵo plibonigas kom-on, evitas al ĝi sekiĝon kaj partigas al ĝi sian penetritan parfumon. Kiamkom fariĝas seka, oni aldonas sukersiropon por transformigi ĝin en alian frandaĵon, kiu ankaŭ estas plezuriga frandaĵo. Krome, oni eblas miksi kom-on en porkaĵo por fari la “kom-pasteĉon”- alia bongusta manĝaĵo. Sed la plej bongusta frandaĵo ĉiam estas freŝa kom.
Delonge, kom kaj kaki-frukto (quả hồng) fariĝis luksaj frandaĵoj por donaci, oferti okaze de ĝojaj ceremonioj. Nur kontemplante la jadverdan koloron de kom ĉe flanke de la brileruĝa koloro de kaki-frukto, oni ja agrable ĝuas: la unua aspektas leĝere pura; la dua reĝe brilas. Tiuj–ĉi du manĝaĵoj ŝajnas neakordigeblaj. Tamen ilin manĝante, oni ekvidas la delikatan aranĝon de la Kreinto. La mieldolĉa kaki-frukto plibonigas la parfumon de kom, kreante melodeon harmonian.
                                                       Laŭ dokumento de Hoang Thanh
                                                         Hanoi Moi Revuo 11-9-2003
                                                         Esperantigis: Jada Valoraĵo

 

Nguồn:
Liên quan