Sojlakto

24/9/2011

sữa đậu nành

Sojlakto

 
        Vegetaranoj kaj tiuj, kiuj ne kapablas konsumi bovlakton komprenas la valoron de sojlakto. Oni anstataŭigas bovlakton per sojlakto en laktoskuaĵoj (milkshake en la angla), pudingoj,  supoj kaj saŭcoj.
        Sojlakto enhavas fibrojn, estas riĉa fonto de proteinoj, kun malalta proporcio de satureca lipido, kaj ne enhavas arteriosklerozigan kolesterolon.
        Nuntempe, hejma preparado de sojlakto estas ege facila. Per 3 tasoj da seka sojo, fareblas ĉirkaŭ 4 litroj da sojlakto.
Jen estas unu el la diversaj manieroj por facile memprepari nutrigan sojlakton hejme.
 
1. Trempu 3 tasojn da sojo en pura akvo tranokte, aŭ almenaŭ dum 8 horoj, poste ellasigu akvon.
2. Senŝeligu la trempitan sojon per akvomuelilo dum 5 minutoj.
3. Versu 4 litrojn da akvo en grandan kaserolon. Aldonu mueligitan sojon kaj kirlu dum kelkaj minutoj.
4. Per akvomuelilo mueligu ankoraŭfoje la mueligitan sojon por eltiri la lakton, poste ĝin verŝu en alia granda kaserolo.
5. Filtru lastafoje la lakton tra maldika tolo (gazo) antaŭ kuirado.
6. La kuirado de sojlakto estas gravega etapo. Gravas ties tempodaŭro ĉar sojo enhavas tripsin-inhibanton. Tio signifas, ke sojo ne bone digesteblas krom se ĝi estus zorgoplene kuirita.
Konsilindas kuiri dum almenaŭ 25 minutoj post ekbojliĝo. Alia malfacilaĵo estas, ke dum kuirado, sojlakto tre facile algluiĝas al la fundo de la kaserolo. Tiu problemo efike solviĝas per daŭra skuado uzante grandan lignan kuleron.
 
Bone notu:
a. Gardu altan temperaturon dum kuirado. Skuado okazas po 25-30 sekundoj laŭ la direkto de horloĝ-montriloj. Atentu, ke la lakto ne algluiĝu al la fundo de la kaserolo.
b. Kiam ekbojliĝas, reguligu la fajron je meza grado, por ke la lakto daŭre bojlu. Kelkfoje, la lakto tre rapide ŝaŭme superbordiĝas. En tiu kazo, oni devas levpreni la kaserolon el la fajro dum ĉirkaŭ 30 sekundoj, poste oni daŭrigas la bojladon. La lakto povas superbordiĝi 3-4 foje.
c. Kontrolu per horloĝo la tempon de kuirado kiu devas daŭri 25 minutojn. Poste estingu la fajron.
 
        Sojlakto trinkeblas aŭ povas servi kiel materialo por prepari toŭfuon (azia fromaĝo, kiu estos prezentita venontfoje).
 
 
Alta Kampo

Nguồn: