Kiel fariĝi Monda Civitano?

24/9/2011

 

 

Vespere de la 26a de marto 2009, Vjetnama Junulara Esperantista Junularo (VEJO) estis invitita de la kanalo VTV6 (Centro por Junuloj kaj Adoleskoj) de la Vjetnama Centra Televido, por partopreni en la rekta dissendo de la programo “Juna Dialogo”. Ĉirkaŭ 15 VEJO-anoj ĉeestis.

La du invititoj estis f-ino Nguyen Thi Lan Huong, studentino de Instituto de Ĵurnalismo kaj Propagando kaj D-ro Nguyen Si Dung, vicestro de Nacia Asembleo Oficejo.

La programo pritraktis pri tre aktuala problemo por junularo, t.e. “Kiel fariĝi Monda Civitano?” Oni proponis kriteriojn de Monda Civitano por diskuto. Ties enhavo estas tiel ampleksa, ke necesas multe da tempo por pripensi. Malgraŭ la limito de tempo, sed la avantaĝoj alportitaj al la ĉeestantaro ĉe la studio kaj la televidspektantoj estis tre pripensigaj.

Speciale por VEJO membroj, kies ĉefa, regula kaj daŭra aktiveco estas la konatiĝo kun la diversaj civilizacioj de la homaro, la kontakto kaj interŝanĝo kun internaciaj amikoj, la konektigo de la vjetnama esperanta movado kun la monda movado, fariĝi monda civitano estas evidente kaj necese. En ĉiu VEJO-ano jam ekzistas sufiĉe multe da kvalitoj de monda civitano alpaŝitaj de la programo. Pro tio, ke la problemo estas nun starigita je larĝa amplekso, ni havas pli multe da okazoj por pli bone pripensi pri si mem, por pli kaj pli perfektiĝi.

 

Nguồn: