Vojaĝo en Ha Long Golfeto sur Victory Star

24/9/2011

Ni krozis Ha Long golfeton mondan naturan heredaĵejon, sur la ekskursboato Victory Star. De la kajo en Ha Long granda urbo, turismocentro  prenis nin ĝis la kvin-stela krozŝipo ankranta en la mezo de la golfeto

 La krozŝipo estas la unua el ĝia speco en Ha Long golfeto kun longo de 58m kaj la larĝo de 10.5m. Ĝi havas 32 ĉambrojn kapablaj loĝigi  66 pasaĝerojn.

La tuta ekipaĵo kaj servoj de la krozŝipo estas ekvivalentaj al kvin-stela hotelo kun restoracio, drinkejo, scenejo, kuraclokocentro, ktp… La kunlaborantaro laboranta pri la krozŝipo povas paroli la anglan, la francan kaj la ĉinan kune kun la vjetnama.

Unu el la cellokoj de nia ekskurseto estis Vung Vieng Fiŝkapatda Vilaĝo

     Ni forlasis la krozŝipon kaj vizitis la vilaĝon per malgrandaj boatoj( funkciigitaj  de lokaj virinoj )    vestitaj en tradicia kostumo. Por ni ĝi estis vere interesa travivaĵo ĉar ni havis ŝancon vidi la ĉiutagan vivon de la lokaj homoj same kiel rigardi kaŝan naturan belecon de Ha Long. Post tio ni partoprenis drako-boatovetkuron. Golfeto  ĉe sunsubiro, la krozŝipo  haltis en areo de Dong Tien Lago kie ni povis rigardi la romantikan scenon de la Golfeto aŭ ĝui la multajn servojn ofertitajn sur la krozŝipo, kiel ekzemple masaĝon,   saŭnon, fiŝkaptadon, ktp…

    La venontan matenon ni ĉiuj estis frapitaj pro la beleco de la sunleviĝo tra la maldika ekrano de nebulo, baldaŭ sekvita per vizitado de kelkaj mirindaj insuloj kaj kavernojn en la Golfeto, kiel ekzemple "Sung Sot" (Surpriziĝado) Kaverno kiuj igis nin senti perditaj en fabela lando pro stalaktitoj de diversspecaj formoj, kiel ekzemple ĝangalo, koko,  ranoj drakoj, akvofaloj, ktp…

    Kvankam la ekskurseto daŭris nur du tagojn, beleco de Ha Long Golfeto portlasis long-daŭran impreson al ĉiuj sur la krozŝipo.

                                                                                                                                           

 

        Fonto : Vjetnamio Ilustrita

 

      zeksto: Hữu Thành

      Fotoj: Kim Sơn - Lê Minh

      Esperantigis : Alta

 

Nguồn: