Hanojo kaj floroj

24/9/2011


 

              Tumulta kaj jubila estas sentoj de multe da vizitintoj, kiuj partoprenis en la Hanojaj Floroj Festivalo 2010 sub la temo “Hanojo kaj Floroj”. La festivalo okazis de la 31a de decembro 2009 ĝis la 3a de januaro 2010 ĉe centra lago Ho Guom (Glavo Lago) kaj Ly Thai To Parko en Hanojo. Tio estas granda kultura evento por bonvenigi la novan jaron 2010 kaj la miljaran jubileon de la malnova ĉefurbo Thang Long. Ĉirkaŭ Ho Guom, estis buntaj koloraj floraranĝoj montrantaj diversajn temojn, kiel riz- kaj flor-kultiva vilaĝoj apud la digo de Ruĝa Riverego, la ponto Long Bien super Ruĝa Riverego, kies akvo fluas pace, feliĉa geedziĝa solena ceremonio, kaj tramo kun tintanta sonorilo rememoriginta  malnovan Hanojon.

 

              Flavaj krizantemoj estas alpinglitaj kune, atingintaj la sumon de mil floroj flosantaj sur la surfaco de Ho Guom por festi la Hanojan Floran Festivalon kaj rigardi antaŭen al la miljara datreveno de Thang Long citadelo en Oktobro 2010.

 

              30 mil tulipoj el Nederlando montris sian belecon dum la festo

 

              Prezentado de fianĉiĝa ceremonio reflektanta hanojan kulturon.

 

              Modelo de la Long Bien Ponto super la Ruĝa Riverego kies akvo fluas pace apud riz- kaj flor-kreskigantaj vilaĝoj.

 

              Ĉarmaj hanojaj fraŭlinoj en tradiciaj vestaĵoj ao dai apud multkoloraj floroj ĉe la flanko de Ho Guom.

 

              Post la sono de festa tamburo kaj artfajraĵoj de la solena malfermo, okazis diverse kulturaj kaj artismaj programoj dum la tuta festo, kiel fasonado de tradicia robo ao dai, dancado kun floroj prezentita de hanojaj infanoj, floraranĝa konkurso kaj flora te-foiro. La festo malfermiĝis por ĉiuj, ĝi bonvenigis grandan nombron da vizitintojn, kiuj alvenis por rigardi, spekti la belecon de la diversaj buntaj floroj, kaj rigardi konkursantoj fari floraranĝojn. Sub la temo "Miljara ThangLong – Miljara floroj elmontras sian belecon", malsamaj specoj de floroj estis montritaj ĉe la Ly Thai To Parko, brilegante kaj vigligante la tutan ĉirkaŭaĵon.

 

              Ĉijara flora festo estis registritaj tri rekordoj de vjetnama Guinness-libro: la plej longa flora ao dai (10m longa el mil naturaj kaj artefaritaj floroj) de metiisto Nguyen Manh Hung, figuraĵo de la reĝa "Edikto pri translokiĝo de la ĉefurbo" el sindora ligno (1.93m alta, 1.27m larĝa, kaj 79kg peza) de metiisto Tran Ba Nam kaj la plej granda vazo el bambuo kaj rotango (6.5m alta, kun 1.2 diametro ĉe la bazo, kaj 120kg peza) de metiisto Nguyen Phuong Quang

 

Pacaj florkulturaj vilaĝoj fariĝas celaj loĝejoj por cikonioj

 

Fotado por ilia geedziĝfesto

 

 

Angulo de paca florkultiva vilaĝo ĉe antaŭurbo de Hanojo, kie troviĝas ĉaro kuŝanta flanke de flavaj kaj blankaj lekantoj

 

Maljunaj kleruloj belskribas

 

Gustumado de teo dum la nokto de flora te-festo.

 

Quan ho Bac Ninh kantita dum la vespera ferma ceremonio

 

Dum la ferma vespero, estis flora tea noktfesto kaj prezentado deQuan ho (amdueto) de gekantistoj el  Bac Ninh provinco

 

Prezentado de maniero parfumi teon per bonodoraj floroj okaziĝis ĉirkaŭ Ho Guom kaj ĉe Ly Thai To Parko. S-ro Ngo Quang Loi vicestro de Hanoja departemento de Kulturo, Sporto kaj Turismo diris: “  Vizitante floran feston, oni povas senti amon de homo al naturo apud floroj. La etoso de novjara bonveno kaj la miljara jubileo de malnova citadelo Thang Long fariĝas tumulta”.

 

Tio estas ne nur sentoj de organizantoj, sed ankaŭ estas tiuj de multnombraj gejunuloj, kiuj alvenis tien, kaj ĉi tiu festo estas konsiderata kiel ilia bela memoro. Senfina fluo de vizitantoj ankoraŭ alvenis ĝis la tago de ferma festo.

 

 

Bich Van

Vjetnamio Ilustrita, januaro 2010

 

 esperantigis Nguyen Thi Phuong

Nguồn: