Bac Lieu, ampleksa naturo

24/9/2011


 

          Situante sur la duoninsulo Ca Mau, en suda ekstremo de Vjetnamio, Bac Lieu estas la lulilo de la "Da co hoai lang", kanzono kiu ensorĉas multe da vjetnamoj, precipe la homojn de la Sudo.

          Bac Lieu estas randostarita per la provincoj Hau Giang kaj Kien Giang. Tio estas la loĝloko kun riĉaj artaj tradicioj kaj la lulilo de la "Don ca tai tu", formo de folklora spektaklo interpretita dum la festoj, edziĝaj ceremonioj aŭ tute simple dum la plenlunaj noktoj. La homoj de Bac Lieu havas teneran koron kaj grandan amon por sia lando kaj naskiĝurbo. La kanzono "Da co hoai lang", komponita per Van Cao Lau, spegulas tiun amligitecon kontraŭ la naskiĝotero, kiu ekzistas ĉe ĉiuj popoloj de la mondo kaj kiu estas aparte fortika ĉe la homoj de la Delto de Mekongo.

 

           

                     Kajo en Bac Lieu                             Flosanta bazaro, unu el kulturaj

                                                                                        trajtoj de Bac Lieu

 

              

     La kaptado de mituloj, tradicia metio           

           kiu helpas multajn malriĉajn ter-                    Sekigo de la fiŝo sur kajo

        kultivistojn rondigi la monato-finojn

 

 

          La tipa bildo de Bac Lieu estas la retaĵo de kanaloj, en kiu speguliĝas la kokosujoj. La loĝantoj de Bac Lieu precipe delokiĝas per tiuj fluirejoj. Sidantaj sur sia kanoto kun motoro aŭ remoj, ili povas ĝui freŝan aeron sur la kanalo, kontempli la ĉielon kaj paroli kun kamparanoj simplaj kaj sinceraj.

          Bac Lieu estas fama per siaj salbasenoj, metio ekde longe pratikita, kiuj provizas grandan kvanton de salo al la Delto de Mekongo, salo kiu estas ankaŭ eksportita al Japanio pro sia kvalito.

 

            

       La teksado de objektoj el bambuo

           plibonigas la vivon de lokaj ter-                                   (1)

         kultivistojn(antaŭurbo de Bac Lieu)

 

          

                                (2)                                                           (3)

         1- 2 - 3 : La teksado de tukoj kaj kulvualoj pratikiĝis ekde longe en Bac Lieu.

Ili estas tre raraj en kamparaj zonoj de la Sudo


          Bac Lieu nombras ankaŭ multe da vilaĝoj de metiistoj specialigitaj en teksado de fiŝretoj, en produktado de peklaĵo el fiŝoj aŭ sojo, de objektoj el bambuo aŭ roganto. En marbordaj vilaĝoj, estas tre diskonita la teksado de la fiŝretoj, laboro ankoraŭ tute mana.

Antaŭe sovaĝa regiono, kultivebligita komence de la 19a jarcento, Bac Lieu havas kuirartan stilon simplan, kun pladoj kradrostitaj aŭ bolitaj. Estas multe da ĝuoplenaj pladoj, kiel la Lau Mam servita kun sovaĝaj legomoj, la Lau kun acidaj angiloj, kradrostitaj makulaj ofiocefaloj, la supo de vermiĉeloj kun bova viando, la platpanoj de rizo, la salikokoj sekiĝintaj kun marinitaj cepoj, la salato kun lotusaj radikoj kaj bolitaj salikokoj, ktp... La ostroj, helikoj kaj mituloj estas abundaj kaj malmulkostaj. Estas ankaŭ ĝuoplenaj pladoj surbaze de serpento, testudo aŭ krabo. La fruktoĝardeno de longanujoj de Bac Lieu estas la plej famaj de la Delto kaj ĉiujare altiras multe da vizitantoj. Ĝi ŝirmas 230 ha sur la komunumoj Hiep Thanh kaj Vinh Trach de la urbo Bac Lieu. Laŭ la loka loĝantaro, ekde pli ol  100 jaroj, ĝi estis kreita. Laŭ la 

             

             La Pagode Xiem Can de etno

           Kmero estis konstruita en 1887                      Moderniĝo de la stratoj

 

               

                  Statuo de la diino                 La famekonata kanzono "Da co hoai lang",

               Nam Hai, alta mensa                 komponita per Cao Van Lau, estas ofte

                  loko en Bac Lieu                      interpretita per lokaj ŝatantaj artistoj

                                                                                por amuzi la turistojn

 

legendo, Truong Hung jam reportis el fremdlando du specioj de longanujoj: Subic kaj Tu Huyt, por ilin kultivi sur sablaj terenoj en Bac Lieu. La Subic donas grandan frukton kun delikata haŭto, karno dika kaj aromplena. La Tu Huyt malgrandajn fruktojn kun dika kaj dolĉa karno. Tiuj-ĉi specioj bone adaptiĝas al lokaj grundo kaj klimato. Laŭ la produktantoj, ĉiujare unu maljuna longanujo donas de 300 ĝis 400 kg de longanoj. La produktantaj familioj povas gajni dekojn da milionoj de dongoj pojare, eĉ por certaj, centoj da milionoj de dongoj. Por antaŭgardi kaj valorigi tiun-ĉi maljunan fruktoĝardenon, la urbo Bac Lieu kunordiĝas kun vojaĝantoj por tie ellaborigi projekton de disvolviĝo de la ekoturismo. Tiujn lastajn jarojn, multaj familioj de Hiep Thanh kaj Vinh Trach Dong jam investis en siaj ĝardenoj de longanujoj kaj ilin malfermas al la turistoj.

          La malkovro de Bac Lieu postlasas al vizitantoj neforgeseblan impreson, kie miksiĝas la suveniroj de belegaj pejzaĝoj, kie regas la harmonio inter la homo kaj la naturo, la bongustaj pladoj kaj precipe la varmega akcepto de la loĝantoj.

                                   Teksto:   Huu Thanh

                                   Fotoj:   Huu Thanh, Minh Quoc, Thu Dong

                                     El:   Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/09

                                              Esperantigis:   Verda Petalo

=======

Nguồn: