Tago de vjetnamaj instruistoj 2010

24/9/2011

 

 

Saluton al Ĉiuj!
 
Hodiaŭ, la 20-an de novembro- tio estas la Tago de vjetnamaj instruistoj.
Esprimante la dankecon al miaj eks-geinstruistoj mi profunde memoras al ili precipe  al esperantistaj  geinstruistoj inter aliaj- al sinjoro -forpasinto Le Nhiem, al sinjorino Franciska Toubale kaj ankoraŭ multaj geesperantistoj, kiuj instruis min  la unuan belan vorton "Esperanto"
Ĉiujare, en tiu tago de vjetnamaj instruistoj ŝvebas en mia koro multe da memoraĵoj pri miaj geinstruistoj, kiuj klerigis min pri morala-edukista homo.
 
Ĉiame al ili!

 
Le Thien Thu
Esperantistino el Hochiminh Esperanto-Asocio (HEA)

**********

Estu bonaj, tre bonaj, geespertistoj kaj feliche vivu la pacon el MondEtur Esperanto Tajlando en Vijetnamio!
Zelimir Pehar

**********

Certe indus ankaŭ internacie famigi inter esperantistoj la tagon de instruistoj. Sen instruistoj malmultaj el ni estus memstare progresintaj.

 Amike

 Renato

**********

Claude Nourmont:

|   La internacia tago de instruistoj estas la 5a de oktobro; cxi tie temas pri la vjetnama tago.

Mi komprenis tion. Sed mi kaptis la okazon por peti la estraron de ILEI kaj la estraron de UEA fari ion okaze de la 5-a de oktobro, por ke tra la tut amovado homoj danku la instruistojn de Esperanto.

Cetere, mi ankaŭ petis la estraron de UEA stariti liston de tagoj dum la jaro, en kiuj esperantistoj faru ion (15-a de decembro, 26-a de septembro, 20-a d eseptembro, ktp.). Tia listo, se oni disinformos pri ĝi, estus tre utila por kunordigi la agadojn.

Amike

Renato

 


 

Nguồn:
Liên quan