Ĉu monologo necesas?

24/9/2011

Có cần thiết độc thoại không?



 

Forumo
 
 
Ĉu monologo necesas? 
 
 
 

 

          Nesecas aŭ ne fari ĉiutagan monologon por praktiki kaj altigi lingvan nivelon ? kompreneble, ĉiutage uzi Esperanton en ĉiuj okazoj, tempoj, temoj, lokoj...estas unu en multaj devaĵoj de ĉiuj Esperantistoj por praktiki paroladon. faradi frazon...
 Sed laŭ mi, monologi sole sur strato aŭ ĉe la benko de parko ne estas plej bona maniero, kial oni ne faras tion hejme kun magnetofono. Alie, se vi monologadus sole, vi malfacile trovus erarojn en viaj paroloj. Ankaŭ unu afero, ĉu vi ne timas ĉirkaŭ antojn, kiuj vin miskomprenus, ili pensus, ke vi havus ion ajn en cerbo...eĉ tio fariĝeblas danĝera evento, malavantaĝa sekvo.Samtempe, ĉiuj frazoj, kiujn vi monologas, malgraŭ facilaj aŭ malfacilaj ankaŭ estas el viaj mem planoj, opinioj. Kaj ili nur monologas kiam ne havas interparolantojn, ekzemple kim vi estas sola en densa arbaro aŭ fermita ĉambro.
         Sed se vi interparolas telefone aŭ interkonversacias kun iu ajn, vi ambaŭ plezuriĝas, kaj en interparolado tia plezuro duobliĝas kiam vi ambaŭ havas saman kapablecon, nivelon, tiam vi ĉiam havas subitajn demandojn, aferojn, eĉ sufiĉe interesajn, malfacilajn, kiuj postulas vin tuj pensi, rememori kaj respondi. Se vi ne bone aŭ ne ekzakte parolus, via kunparolanto tuj trovus kaj riparus, kelkfoje nur vidante okulojn de via interparolanto vi scipoveblas-ĉu vin komprenas...
 Unuvorte : Ĉiutaga monologo aŭ ne, avantaĝo aŭ male, tiu temato ankoraŭ estas diskutenda problemo, sed en lingvpraktikado en Espreranto nesecas paroladon tio estas gravega parto kaj Esperantistoj devas flue paroli sur la verda vojo.
 Bondeziras al vi ĉiuj grandan sukceson
Verda Rivero
Marto 2004

 

Nguồn:
Liên quan