Monologi aŭ ne monologi?

24/9/2011

 

Độc thoại hay không độc thoại?


 

 

Forumo
 
 
 Monologi aŭ ne monolgi?
 
 Parkoj ĉiam estas la preferata loko por skribistoj elvoki memoraĵojn aŭ uzi kiel kadro al ilia meditado. Legante la eseon de nia amiko Verda Petalo, en mia “interna televida ekrano” vidiĝas ne nur la Tao Đàn parko en HCM-urbo, sed ankaŭ la Jardin de Luxembourg en Parizo. Kaj la paralelismo daŭras: Nia amiko priskribas pri maljuna viro sidanta ĉe la marmora benko, kaj Anatole France (ĉar temas pri tiu franca verkisto), pri knabo - la ombro de li mem - kun sako ĉe la dorso kaj turbo en la poŝo, saltetante kiel pasero, preterpasante la blankajn statutojn kies ŝultroj kovriĝis per falintaj folioj de l’aŭtunaj arbegoj… 
 
Sed, sufiĉe da deliraĵoj… se mi ne volus vojerari en la meandroj de la penso. Ĉar mi devas doni mian opinion pri ĉiutaga monologo. Miaopinie, la unua kondiĉo de ĉiu trejnado estas reguleco. Ĉiutaga ekzercado estas la ŝlosilo de sukceso. Tio validas por ĉiuj aktivadoj, fizikaj kaj mensaj. Nia amiko pravas, kiam li rekomendas al ni regulan, ĉiutagan lingvan praktikon. Sed kiel praktiki ? Oni povas legi silente, aŭ laŭtvoĉe, skribi, paroli al si mem - estas la kazo de monologo - aŭ al interparolanto, - estas la kazo de dialogo. La dialogo povas esti rekta, aŭ pere de telefono. Konversacii per telefono en esperanto alportas al mi multe da ĝuon. Memorindaj estas la fojoj, kiam mi interparolas kun s-ano H.N. Bội. Ŝajnas, ke flueco en parolo postulas de via interparolanto saman nivelon. Tiu kondiĉo plenigita, la konversacio okazas glate, sen abruptaj obstakloj, sen hezitoj. Kia plezuro ! Kaj tiu plezuro duobliĝas kiam oni aŭdas inan voĉon en la aŭdoparolilo; tiu aspekte, mi memoras la rarajn okazojn kiam mi konversaciis kun juna Bela Maro.
 
Tio kondukas min fore de la celata temo: Monologi aŭ ne monologi, tio estas la diskutenda problemo. Jes, vi povas monologi, kiam vi ne havas interparolanton, ekzemple, kiam vi estas sola. Sed kial pli bone pensi anstataŭ monologi ? Tio dependas de homoj. Kelkaj devas paroli, almenaŭ balbuti, aŭ movigi siajn lipojn por konkretigi sian penson. Por aliaj laŭta elparolado ne estas necesa.
Claude Piron, la fama svisa esperantisto, aŭtoro de “Gerda malaperis”, skribis paralele kun tiu romano, serion da tekstoj sub formo de monologo. Li konsilis al la lernantoj ĉiutage sin rigardi en la spegulo kaj monologi, uzante liajn tekstojn. Mi foje disdonis al niaj Vojaĝostudrondanoj kelkajn liajn unuajn tekstojn, ilin konsilinte praktiki monologon, sed ŝajnas, ke tiu procedo ne ĝuis favoran respondon, ĉar neniu petis pliajn tekstojn.
 
Mi iras al la konkludo: Vi povas monologi, rekte aŭ nerekte, pensi, dialogi, skribi… tio dependas de la kondiĉoj kaj preferoj. Sed ĉiaokaze, nepre pensu rekte en Esperanto, neniam traduku mense !
 
Aŭtuno
Marto 2004

Nguồn:
Liên quan