Ĉiutaga Monologo

24/9/2011

Hằng ngày tập độc thoại bằng QTN

 

Ĉiutaga monologo
 
        Unu matenon, vagadante en HCM-urba Parko Tao Dan, mi hazarde renkontas maljunulon, sidantan sur marmora benko, sub ombro de arbegoj kaj sola parolanta. Ĉu frenezulo ?
        Li sidiĝas tie. Lia trankvila fizionomio diras, ke li estas pasiganta siajn serenajn minutojn. Post saniga gimnastiko, li ofte komencas fari la pratikon de Esperanto, sed nur per parolado. Estas neniu ĉe li por preni interkonversacion. Li restas tie sola, kun si mem. Li estas aplikanta nur al li kutiman formon de monologo.
        Antaŭ ĉio li ofte parkere ripetas kelkajn tekstetojn plej interesajn, jam delonge ellernitajn, bone selektitajn el diversaj lernlibroj kaj materialoj. Poste li ŝanĝas la temon. Li imagante eldiras: " Karaj samideanoj, hodiaŭ mi deziras al vi…" kaj tuj senhezite al neĉeestantoj esprimas ĉion, kio al li kaj al lia edzino okazis, laŭlonge de la surfervoja veturado de Hanojo ĝis HCM-urbo. La rakonto diriĝas nature iom post iom, kun meza rapideco, laŭ la kronologia sekvo de okazintaĵoj.
        Unufoje li donas plenan atenton al ĉio, kio disvolviĝas antaŭ liaj okuloj: Jen patrino kun infano lin preterpasas, li tuj propraokule sekvas ilin kaj samtempe parolas pri iliaj aspektoj, vestaĵoj, gestoj…Forpasas momento. Kaj subite aperas alia bildo: Japantipa hundido tre amuze kuretadas kun sia mastro. Li tuje pasas al tiu novaĵo kaj kiel eble plej lerte manifestas sian intereson. Kaj multaj frazoj kun tre konataj vortoj aŭtomate alvenas al lia langopinto.
        Post kelkaj minutoj, du paseroj hazarde surtereniĝas tre proksime al li, saltetadas, bekas grajnojn kaj vermojn en herbejo. Kaj taŭgaj vortoj ĝustatempe aŭdiĝas por bone helpi nian monologanto.       
        Alifoje li direktas la rigardon al pli altaj aŭ pli malproksimaj lokoj. Jen paro da blankaj papilioj pribatas per siaj koloraj flugiloj kaj libere moviĝas tien kaj reen super la verda herbejo. Jen bruna sciuro rapide transrampas de branĉo al branĉo, tre alte, aperas kaj malaperas en mezo de la densa foliaro. Jen blovas venteto tra la belan ĝardenon en kvieta parkangulo. Kaj la floroj sin klinas kaj ĉiuj folietoj moviĝas, kiel se ili interkompreniĝus kaj parolus per siaj intimaj signovortoj.
        Ĉion-ĉi pretere ne forlasas nia lingvopratikanto, neniun detalon li forgesas. Sed ne estas nur tio. Mi vidas, ke - tio estas pli grava - liaj lipoj senĉese moviĝetas kaj el ili ekfluetadas ne tre rapide sed klare aŭdeble seninterrompa flueto de esperantaj frazoj kaj esprimoj, dum liaj okuloj ankoraŭ atente sekvas la movadojn de tiuj estaĵoj de la naturo.
        Alian matenon, mi ankaŭ bonŝancas ekvidi lin, estanta rigardi kun tre granda pasio al la intensa bluo de la ĉielo, tiam la vetero troviĝas eksterordinare bela kaj nur kelkaj nedensaj blankaj rubandoj de nuboj necele naĝadas en alta tavolo de la atmosfero. Tamen li rigardas senmova sed ne silenta: li estas serĉanta trafajn vortojn por bonstile priskribi antaŭ li ofte ŝanĝiĝantajn bildojn sur la firmamento.
        Malofte kun rideto, liaj okuloj videble brilas: li sentas sin tre kontenta. Kaj verŝajne la tia tre malproksima bluo de la ĉielo ankaŭ malsupren eniras en lian koron kaj ĝin kvazaŭ ekbluigus kaj ekjunigus per nesentebla kvieto kaj plena sereneco.
        Finfine ne povante min deteni, mi al li antaŭeniras kaj demandas, kion li faris dum sia surbenka restado. Li ridetas: " Mi estas ano de la Hanoja studrondo Vojaĝo kaj mi ĉiutage min ekzerciĝadas monologe paroli Esperanton. Mi sentas, ke tiu bona procedo multe helpas min iuparte efike realigi la enesperantan rektan pensadon kaj esprimadon, kaj por mi antaŭenigas la pli rapidan posedadon de la lingvo. Eble tio estas ankaŭ por mi la plej agrabla tempopasigo. Tamen tio al mi estas nur unua modesta paŝo laŭ tiu bona direkto".
 
*****
        Kaj jen mia komenteto: Tio estas la rekta kontakto    kun ĉeestantaj objektoj, kaj ankaŭ la rekta observado kaj sekvado pri normala prozeco de la okazantaĵoj kaj la rekta, tuja esprimado pri ĉiu ŝanĝiĝo de la koncerna fakto, evento aŭ fenomeno. Tiam aperas neniu momento al vi returni al nacia lingvo kaj traduki en Esperanto. Tiu procedo povas realiĝi en iu ajn loko, tempo, okazo, kondiĉo… Ĉi-rilate, neniam mankas la temoj, ili troviĝas tre variaj, eĉ senlimaj. Tamen povas esti, ke ĝi taŭgas al iu ajn lingva nivelo, por komencantoj kaj por progresintoj. Kompreneble peti helpon flanke de spertuloj estas konsilinde, kaj kursgvidantoj ĉiam pretiĝas al via dispono. Bonvolu atenti: Krom siaj avantaĝoj, la monologo havas siajn malavantaĝojn. precipe kompare kun la interdialogo. Do mi deziras diri ke, ĝi ne estas la plej efika metodo, sed sufiĉe interesa, precipe kiam vi ĉiutage ne havas bonan okazon kontakti kun via esperantisto amiko. Cetere la amplekso de la rekta pensado kaj esprimado ankoraŭ montriĝas tre vasta kaj multaspekta. Konsilindas, ke oni fariĝu konvenan diskutadon pro tio, eble antaŭe ĉe nia diskutrondo.
 
        Zamenhof diris: " Se unua fojo ne prosperas, ni devas intimigite provu la duan fojon". Travivu tion plurfoje kaj tuj evidentiĝos , kiom da ĝuo vi sentos kaj kiel utila staros tiu ĉiutaga monologa procedo.
                                                                  Verda Petalo
                                                                 ( Marto 2004)
=====

Nguồn:
Liên quan