LA DEKDU AKUŜISTINOJ

24/9/2011

 


 

Kiam kaoso disiĝis en Ĉielon kaj Teron, la lasta daŭre estis malluma kaj humida. 
En tiu momento, du diinoj, la sundiino kaj la lundiino, ricevis ordonon de la Imperiestro de Ĉielo ekaperi, lumigi ĉien kaj sekigi la surfacon de la Tero. Tiuj du diinoj diros sian rakonton poste. 
            Tiu ĉi rakonto okazas kiam la Imperiestro de Ĉielo estis ĵus kreinta la universon. 
Ne estas komprenite kiel, sed la Imperiestro de Ĉielo utiligis la tutan restantan materialon de la universo por fari ĉiujn bestojn, de grandaj bestoj kiel ekzemple elefantoj, rinoceroj, kaj tigroj al malgrandaj estaĵoj kiel vermoj, formikoj, kaj puloj. 
             Poste, la imperiestro utiligis la plej bonan esencon por fari specialan beston per multe da zorgema laboro. Tiu besto estas la homo kaj pro tio, ke  amaso da fortostreĉo estis metita en nia kreado, homoj estas pli inteligentaj ol la aliaj bestoj. 
             Krom kreado de homoj, la Imperiestro de Ĉielo komisiis al dek du lertaj diinoj kiu estas konataj kiel la dek du akuŝistinoj. La rakonto pri tio, kion tiuj dek du diinoj faras estas neklara. Kelkaj diras, ke ili helpis al la imperiestro kiam la kreado de homoj nur estis ideo. Aliaj diras, ke ili ludis alian rolon post kiam ĉiuj homoj estis kreitaj. 
Tiuj, kiuj diras, ke post kiam la universo estis kreita kaj ĉiuj homoj, bestoj, malpuraĵo, akvo kaj aero estis produktitaj, neniu kroma vivo estis permesita eniri la universon kaj neniu vivo estis permesita foriri. 
            Tamen kiam iu homo mortas, li/ŝi povas esti reenkarnigata kiel homo denove, sed ili ankaŭ povas esti reenkarnigataj kiel besto aŭ eĉ kiel dio. La samo validas por bestoj kaj dioj. Besto aŭ dio povas esti reenkarnigata kiel homo se ĝi/li havas la permeson de Imperiestro de Ĉielo aŭ de liaj administrantoj tion fari. La dek du akuŝistinoj estas komisiitaj la taskon decidi ĉu aŭ ne iu persono povas esti reenkarnigata kiel homo. 
             Kelkaj diras, ke ĉiuj la dek du akuŝistinoj havis individuajn taskojn: iu formi la manojn, iu formi la okulojn, la tria la brakojn kaj okulojn, la kvara provizi per kapablo paroli kaj rideti, ktp. Multaj diras, ke la laboro de la dek du akuŝistinoj ne estas tiel distingita. Ilia laboro koncerne la homan estaĵon ne estas separita. 
             Ĉiu persono, kiu forlasas tiun vivon devas pasi tra la manoj de la dek du diinoj kiuj prizorgas la kreadon de liaj okuloj, nazo, piedoj, manoj, kaj ankaŭ donas al li la kapablon paroli kaj rideti. Ili havas neniun respondecon pri determinado de lia vivdaŭro.

 

 

esperantigis Ngoc Lan

 

    Teatra prezentado pri la 12 akuŝistinoj

 

Nguồn: