LA ĈIELO-KOLONO-DIO

24/9/2011

 


 

 


Malnovtempe, antaŭ la ekzisto de homoj kaj estaĵoj, la mondo estis kaosa, malluma kaj malvarma.


Subite, ekaperis giganta dio, kies paŝoj estis tiel grandaj ke ili povis etendiĝi de

unu provinco ĝis la sekvanta aŭ de montopinto ĝis alia. La dio vivis en tiu malluma kaoso dum nekonata tempodaŭro.


             Unu tagon, li subite stariĝis kaj levis la ĉielon supren per sia kapo. Li elfosis ŝtonajn blokojn kaj malpuraĵon per kiuj li faris kolonon por apogi la ĉielon. 
Ĉar la kolono iĝis pli alta, la ĉielo similiĝis al enorma kulvualo, ĉiam grandiĝanta. 
Li daŭrigis tiun tutan laboron kun si mem, igante la kolonon pli alta, tiel puŝante la ĉielon supren pli alte. Post nelonge, la ĉielo kaj tero estis apartigitaj. 
La grundo estis kiel plata ebeno, kaj la ĉielo kovris la grundon kiel kovrilo kovrante rizobovlon, dume la brila spaco inter ili iĝis la horizonto.


              Post kiam la ĉielo hardiĝis en sia pozicio, la dio subite, kaj sen kaŭzo, detruis la gigantan kolonon. Li disĵetis la ŝtonojn kaj malpuraĵon en diversaj direktoj. 
Ĉiu roko iĝis monto aŭ insulo kie ĝi alteriĝis, kaj la malpuraĵo formis montetojn kaj altebenaĵojn. Tial la tero estas alta en kelkaj lokoj kaj malalta en aliaj, sed tute ne plata.
La lokoj el kie la ŝtonoj kaj malpuraĵoj estis elfositaj iĝis la oceanoj. La giganta kolono ja ne ekzistas plu.


              Ekde tiam homoj diras, ke Monto Thach Mon de la Son Tay montoj estas restaĵo de tiu kolono. Homoj nomas ĝin la Kolono Apoganta la Ĉielon, sed kelkajnomis ĝin Monto Khong Lo (la Vojo al Ĉielo).

 

              Ne estas sciate ĉu la dio jam mortis aŭ revenis al la Imperiestro de Ĉielo.
Homoj kutime ne parolas pri la laboro de tiu dio sed kredas, ke post nelonge, li iris al la Imperiestro de Ĉielo por plenumi sian taskon sur ĉielo kaj tero. 
Foje la Ĉielo-kolono-dio, ĉar li estis tiel konata, forlasis la teron, aliaj dioj iris al la tero aŭ la ĉielo por daŭrigi sian laboron. Unu el ili faris la stelojn, alia fosis la riverojn, la tria dio kreis ondojn en la oceanoj, la kvara alportis sablon kaj gruzon, la kvina plantis la arbojn, ktp. Pro ilia laboro, homoj daŭre deklamas jenan poemon:

 

La unua dio alportis sablon,

La dua kreis la ondojn,

La tria faris la stelojn,

La kvara fosis la riverojn,

La kvina plantis la arbojn,

La sesa kultivis la arbarojn,

La sepa levis la ĉielon.

 

Esperantigis: Ngoc Lan


Nguồn: