Historio de Betelo kaj areknukso

24/9/2011

Betelo kaj areknukso" estis iam interesa temo por diversaj art-verkoj. Temas pri emociiga dramo simbolanta ardan amon, geedzan fidelecon kaj firman fratecon.

 

Grapolo da areknuksoj

Sub la regado de la kvara regol Hung1, harmonie kunvivis du fratoj, nomataj Tan kaj Lang. Ili estis bel-aspektaj kaj tre similaj. Perdinte la gepatrojn en sia knabaĝo, ili kompensis unu la alian per arda frata amo.

Ili ambaŭ enamiĝis al la bonkora kaj belega filino de sia instruisto. Ŝi reciprokis ilian amon, sed deziris edziniĝi kun la pli aĝa frato. Ŝi ne povis distingi ilin unu de la alia, sed ne decis demandi pri tio. Kion do fari? Ŝi simple observadis ilin, kaj dum iu man­ĝo ŝi rimarkis, ke unu pasigis manĝo-bastonetojn al la alia2. La lasta estis do Tan, la pli aĝa frato. Ŝi elektis do lin kun la konsento de la gepatroj.

Ili geedziĝis kaj kunvivis en plena feliĉo. Lang, la malpli aĝa frato, kunloĝis kun ili. Li malĝojetis, ĉar la amo de lia frato estis dividita inter lia edzino kaj li. Fakte, Tan iom neglektis lin. Lia malĝojo pliiĝis post bedaŭrinde serioza okazaĵo.

Iun vesperon Lang revenis hejmen antaŭ Tan. Kaj ĉar estis mallumo en la domo, lia bofratino, preninte lin ki-el Tan, brakumis lin. La edzo, kiu ape-ris tiam, ekvidis ilin. Lia miskompreno ŝokis Lang, kiu ne povis konvinki sian fraton.

Lang tiel suferis, ke li forlasis la domon sen diri ion ajn al Tan, kun la intenco kaŝi sian suferadon en iu fora loko. Li trairis arbarojn kaj deltojn, kaj alvenis al river-bordo, kie li falis pro laceco. Longe li ploradis, kaj nok-te mortis pro malsato, laceco, mal-varmo kaj kor-doloro. Tieaj geniojkompatis lin kaj transformis lin en kalko-rokon.

Pro konscienc-riproĉo kaj sopiro al sia frato, Tan forlasis sian dormantan edzinon kaj ekiris serĉi lin. Post longa marŝado li alvenis al granda roko, klopodis grimpi ĝin, esperante vidi iun por informiĝi. Sed, pro laceco kaj mal-sato li mortis kun siaj brakoj kroĉitaj al la roko. Li estis ŝanĝita de genioj en rektan kaj sveltan arbon, kiu havas sur sia pinto foliojn en formo de vent-umiloj.

Dume lia edzino atendadis lin kun maltrankvilego, sopiro kaj malpacien-co. Fine, ŝi ne povis plu atendi, ek-voj-iris por serĉ-esplori lian spuron kaj tiun de Lang. Ŝi marŝadis dum longa tempo, kaj alvenis al la loko, kie ŝi vidis la arbon starantan sur la roko. Ŝi estis tiel laca, ke ŝi ĉirkaŭ-brakis la arbon por ne fali, kaj tuj mortis. Genioj transformis ŝin en grimpo-planton.

Betelo grimpanta ĉirkaŭ la trunko de areko

Tiel mortis ĉiuj tri herooj de la am-dramo. Klera kaj virta maljunulo, kiu emociiĝis pri ilia admirinda amo, kons-truigis templon por ilia honoro. Tiu-tempe okazis en la tuta lando terura sekeco, kiu forbruligis la kreskaĵojn escepte de la miraklaj arbo kaj liano. 

Aŭdinte la strangan rakonton, la tiama reĝo Hung iris tien por propra-okule vidi la strangaĵojn4. Al la sol-datoj li ordonis deŝiri nukson de la arbo kaj pluki kelkajn foliojn de la liano. Maĉinte ilin kune, li sentis ag-rablan odoron en sia buŝo kaj varmecon en sia korpo. Li surpriziĝis vidante, ke lia salivo, falinta sur la rokon, estis tute ruĝa5.

De tiam aperis la kutimo (kiu far-iĝis nacia tradicio) maĉi betelon kaj areknukson (mallonge - betelon). En diversaj ceremonioj honore al sankt-uloj kaj prauloj, en tiuj de funebro, fianĉiĝo, geedziĝo, gratulo al grand-aĝuloj (cefe al 70-jaraj homoj) la ĉe-estantoj maĉas betelon. Iam junulinoj donis betelon al siaj elektitaj fraŭloj anstataŭ fari am-deklaron kaj prome-son. Kiam vizitantoj venas al ies do-mo, ties gemastroj regalas la gastojn per teo kaj betelo. Laŭ popol-diro betelo faciligas la konversacion.

betelo kaj areknukso en fianĉiĝo

Betelo havas siajn efikojn. Antaŭ longe, kiam lip-ruĝigilo ankoraŭ ne estis vendata, koketaj fraŭlinoj maĉis ĝin por ruĝigi siajn lipojn. Ĝi varmigas la korpon vintre, fortigas la dentojn kaj preventas karion. Tiuj, kiuj emas maĉi betelon, ne fariĝos senden-taj maljunuloj. Multaj vjetnamoj (ĉefe vilaĝanoj) de la generacio de miaj gepatroj nigre tinkturis siajn dentojn. Nig-raj dentoj de belulinoj estis prikantitaj.

Bonedukitaj filinoj en malnova tempo devis lerni la manieron prepari betelo-maĉaĵon. Unue oni prenas ver-dan betelo-folion, sur kiun oni metas blankan peceton de areknukso kaj iomete da kalko, poste oni volvas ĝin kiel cigaredon. Po 5 aŭ 10 ili estas aranĝ-ataj sur plado aŭ en ronda kesteto.

Nuntempe maljunaj vilaĝanoj daŭre praktikas la kutimon maĉi betelon, sed malmulte da urbaj maljunuloj konservas ĝin. Tamen betelo kaj areknukso estas nemalhaveblaj apartenaĵoj en ceremonioj de fianĉiĝo kaj geedziĝo. Pri tio jene atestas versaĵeto:

Verdaj betelo-folioj

Kun blankaj areknuksoj

Kaj iomete da kalko

Kontribuas al geedza korligiteco.

betelo kaj areknukso en geedziĝo

 Vjetnamio estis fondita de reĝo Hung kaj regata sin-sekve de dek ok  reĝoj el la sama familio. Ili ĉiuj havis la saman nomon Hung.

2  Vjetnamoj donas prioritaton al pli aĝaj homoj por esprimi sian respekton.

3   Genioj estas diaĵoj, zorgantaj pri la homoj.

 La arbo estas areko kaj la liano estas betelo.

5  Maĉado de betelo venigas en la buŝon malhele ruĝan salivon (kiun oni glutas aŭ kraĉas en specialan ujon). Se kalko man-kas el betelo-rulaĵo, tia salivo ne aperas.

 

 Nguyễn Thị Ngọc Lan

Nguồn: