KUOI VIVANTA SUR LA LUNO

24/9/2011

 (dua rakonto pri Kuoi)


 

Kuoi gajnis sian vivon per arbohakado kaj vendado de brulligno. Iutage, kiam li estis hakata arbon, tigrido atakis lin. Ne havante la tempon forkuri, li batiĝis kun la besto, trafis ĝin sur la frunto per sia hakilo kaj faligis ĝin. Ĝuste tiam sia patrino alvenis.

Ektimiĝante la venĝon de la lasta, Kuoi rapidege grimpis sur proksiman arbon. Li vidis la tigrinon piki kelkajn foliojn el arbo, maĉis kaj poste manĝigis la maĉitajn foliojn al sia ido, kiu tuj reviviĝis, kaj ambaŭ foriris.

Konstatante la magian kuracadan efikon de tiuj folioj, Kuoi elradikigis la arbon, kies nomo estas banjano, kaj transportis ĝin hejmen.

Dank'al ĝiaj folioj, Kuoi savis la vivon de multaj personoj, inkluzive la belan filinon de samvilaĝa riĉulo.

Por esprimi sian dankemon al Kuoi, tiu riĉulo edzinigis sian filinon al li. De tiam, Kuoi vivis en kompleta familia feliĉo kaj ĝuis la estimon kaj respekton ne nur de siaj pacientoj, sed ankaŭ de samvilaĝanoj.

Al sia edzino li rekomendis neniam akvumi la arbon kun akvo miksita kun urino1, sed iam, pro forgesemo, ŝi faris male. Tuj la banjano skuiĝis forte kaj ekflugis al la ĉielo. Vidinte tion, Kuoi impetis sur ĝin, alkroĉiĝis al ĝiaj longaj kaj abundaj radikoj, kaj estis tiel kunportita al la luno.

De tiam ĝis nun, li devige vivas sola sur la luno. Sopiradon al sia edzino kaj surtera vivo li suferis. Ĉiumonate, en la dek kvina nokto (laŭ luna kalendaro), kiam la luno brilegas, oni vidas lin tie, sidantan ĉe la arbo piedo, rigardantan la subteran mondon kun granda sopiro. Certe li ege deziras reveni al la tero, vivi feliĉe kun sia edzino, kaj savi la vivon de malsanuloj.

La plej plena luno aperas jare okaze de mez-aŭtuna festo - la 15an de la 8a monato laŭ luna kalendaro -, sed ĝi estas pli lumplena kaj bela la sekvantan nokton.

 

(1) kutime vilaĝanoj miksas urinon kun akvo por akvumi legomojn.

 

Nguyen Thi Ngoc Lan

 

Nguồn: