KUOI, LA MENSOGULO

24/9/2011

Kuoi estis orfa knabo, kiun siaj geonkloj vivtenis. De sia infaneco li estis mensogema kaj ĝuis trompadon de kredemuloj, eĉ de siaj geonkloj, al kiuj li devus esti danka.. 

Scivolema novriĉulo venigis lin por testi. Estante sidanta sur seĝo, li diris al li: “Provu elirigi min al la korto. Se vi sukcesus, vi ricevus premion.”

 

Se vi irus al la korto, mi povus revenigi en vian domon.”, respondis Kuoi. La riĉulo jesis kaj iris al la korto. Kuoi kontente ridis ĉar la riĉulo estis trompita. Kontraŭvole la lasta donis al la knabo la promesitan sumon kiel premion.

La onklo de Kuoi bredis grasan porkon. Iutage, siaj geonkloj forestis, li sin permesis vendi ĝin malkarege. Ĝian voston li gardis kaj enterigis apud la porkejo. Kiam sia onklino revenis hejmen, li ekkriis plorante: “Kia katastrofo! Nia porko jam iris al infero. Jen ĝia vosto, onjo. Dum mi fosos grundon por ĝin eltiri, tenu la voston firme sed ne tiru por ne forigi ĝin”. Li tuj ekfosis kaj la vosto falis surteren.

Iutage Kuoi akompanis sian onklon al bazaro. Subite li rapidiĝis, preterpasis sian onklon kaj metis renverse la kunportantan korbon sur bovfekaĵon. Kiam sia onklo alvenis, li diris: ‘’Oĉjo, mi kaptis turton. Ĝi estas sub la korbo, se mi prenus ĝin permane, ĝi forflugus. Mi do bezonas fadenreton, bonvolu reveni hejmen serĉi ĝin. Vi havos certe bongustan pladon vespere’’.

La manĝema viro tuj plenumis lian peton. Multaj vilaĝanoj amasiĝis ĉirkaŭe. Kiam la korbo estis levprenata ... neniu turto videblis, sed eliĝis fia odoro. Kolerigante la viro bastonadis Kuoi.

Alifoje Kuoi laboris sur kampo kune kun sia onklo sub brula suno. Ambaŭ soifis, kaj la onklo ordonis al li reveni hejmen preni akvon. Vidante sian onklinon, li diris al ŝi plorante:“Onjo, virbovo vundis oĉjon per siaj kornoj kaj mortigis lin”. La edzino amare afliktiĝis kaj hastis al la kampo. Kuoi prenis malplilongan vojon kaj alvenis tien antaŭ ŝi. Li simulis doloron kaj diris al sia onklo, ke lia edzino falis teren el etaĝo kaj mortis. La onklo haste revenis hejmen kaj renkontis sian edzinon survoje. Ili komprenis, ke Kuoi trompis ilin, kaj decidis puni lin severe.

Kuoi estis enfermata en bambua kaĝo kaj transportata al rivero. Li preĝpetis sian onklon: “Morton mi indas. De vi mi havas lastan peton. Mi devas kunporti al infero la manlibron pri mensogo, kiu servos al mi kiel vivrimedo. Ĝi estas sur breto en la kuirejo. Bonvolu alporti ĝin al mi antaŭ ol dronigi min.”

La viro emociiĝis kaj plenumis lian peton. Dum lia foresto, lepra almozulo trapasis. Kuoi alparolis al li: “Nu! Ankaŭ leprulo mi estis, sed post kiam mi estis subakvigita, mi komplete resaniĝas. Ĉu vi deziras provi ?”. La leprulo konsentis, elirigis Kuoi el la kaĝo, donacis al li la almozon donitan de bonkoruloj kaj dankegis lin. La leprulon Kuoi enfermis en la kaĝo kaj puŝis ĝin en la riveron.

La onklo de Kuoi serĉis vane la libron. Malkontente li revenis al la rivero kaj sen rigardi li puŝis la kaĝon en la riveron per nur unu piedbato.

Kuoi eskapis el morto, sed ne aŭdacis reveni hejmen. Li marŝis laŭlonge de la riverobordo. Alvenante al la ponto, li sendevestiĝis kaj enakviĝis sen forgesi kunporti sian monon. Ĝuste tiam mandareno transiris la ponton, ekvidis Kuoi. Laŭte li demandis al la lasta: “He! Kion vi estas faranta  tie?”. Kuoi afektis serĉi ion, kaj respondis : ’’Mia patro donis al mi orpecon kaj multajn monerojn. Mi faligis ilin en la riveron kaj ĵus trovis nur kelkajn monerojn. Mi timas, ke li koleriĝos kaj batos min.” Dirante tion, li ekploris. La mandareno deĉevaliĝis, ordonis al Kuoi foriri, kaj malvestiĝis. Li intencis serĉi la oron, kiun Kuoi perdis.

Post kiam la mandareno malaperis sub la akvo, Kuoi sin vestis per liaj vestaĵoj kaj foriris per lia ĉevalo. Serĉinte vane la perditan oron, la lasta elakviĝis. Nek vestaĵojn nek ĉevalon li trovis kaj devis porti la eluzitajn de Kuoi por hejmeniri.

Al la domo de siaj geonkloj Kuoi iris kaj suprizigis ambaŭ. Li mensogis: “En infero mi renkontiĝis kun miaj gepatroj, kiuj estas riĉuloj, kaj miaj geavoj, kiuj ofte parolis pri vi kaj komisiis min inviti vin kiel gastojn”. La geedzoj demandis al li kiel fari por viziti ilin. Al tiu demando li respondis: “Estas tre simple. Faru du kaĝojn kaj mi helpos vin. Tiel liaj geonkloj iris al infero. Li aplaŭdis kaj komentis: “Miaj geonkloj havigos al si grandan ricaĵon!”. Ilia heredinto li fariĝis, sed pro malŝparego li rapide elspezis preskaŭ sian tutan havaĵon.

Li decidis ekvojaĝi tra la mondo. Alvenante al regiono, kie abundas arbaroj kun multaj elefantoj, per kaptilo li kaptis unu, en kies postaĵon li faris truegon. Li pensis, ke post kelkaj tagoj li havos flugantan elefanton por veturi.

La odoro eldevenanta de la putrinta karno de la besto-kadavro alligis multajn rabobirdojn, kiuj penetris en la besto-korpon kaj elmanĝis ĉiujn manĝeblajn partojn. El la besto restis nur la felo. Kuoi ŝtopis la truegon, sidiĝis sur ĝia dorso kaj batis ĝian ventron per bastoneto. Tuj la teruritaj birdoj svingis siajn flugilojn, levis la besto-felon kaj Kuoi al la aero. Li superflugis montanojn kaj riverojn, kaj laŭplaĉe kontemplis belajn peizaĵojn.

Finfine li surteriĝis sur la korton de reĝa palaco, kie okazis aŭdienco. La ĉeestintoj konsideris lin kiel diaĵon kaj adorkliniĝis antaŭ li. La reĝo mem kondukis lin en la palacon, informiĝis pri lia magia povo kaj esprimis sian deziron rajdi sur la besto por kontempli sian landon. Kuoi konsentis kun du kondiĉoj, kiujn li anoncis al la regxo: ‘’Unue ni interŝanĝos nian vestaron ĉar la besto kutimiĝis al la odoro de mia korpo, due via Reĝa Moŝto eltiros la ŝtopilon el la postaĵo de la besto kiam ĝi superflugos maron, por ke ĝi povu sensoifiĝi.

Malgraŭ la saĝa konsilo de la mandarenoj, la reĝo sidiĝis sur la besto-dorso kaj estis levita al la aeron. Vidante maron, li eltiris la ŝtopilon, kaj la enfirmitaj birdoj forflugis tra la truego. Kiel malŝveligita balono, la besto-felo ŝrumpis, peze falis en la maron, kaj la reĝo dronis.

Kuoi surtroniĝis kaj regis la landon de la trokredema reĝo, viktimo de mensogo.

 

Nguồn: