La Vintra Solstico

24/9/2011

 bản gốc của bài "Đông chí"

 

FABELO
 
      Ie, en la montaro, en la mezo de larika arbaro, troviĝas kastelo de horloĝisto. Ene de la kastelo, troviĝas plej karaj diversspecaj kaj diversgrandaj artaj horloĝaĵoj: brakhorloĝoj, murhorloĝoj, tabulhorloĝoj, poŝhorloĝoj, ktp. Plejmultaj el ili estas pentritaj, aŭ skulptitaj, aŭ akompanataj de mekanikaj pupoj aŭ orgenoj. Iuj diras, ke la horloĝisto kiu kreas tiujn horloĝaĵojn estas pli ol naŭcent jaraĝa; aliaj diras, ke li restas por ĉiam dudek kvin jaraĝa, ĉar li sukcesis haltigi la tempon de sia vivo; aliaj diras, ke la horloĝisto estas malvidebla por homaj okuloj, do oni ne povas scii ĉu li aspektas juna aŭ maljuna; aliaj diras, ke la horloĝisto estas nur granda mekanika pupo laŭ la formo de maljunulo, delonge farita de mistera sorĉista horloĝisto, kiu pridonacis sian pupon per la kapablo krei aliajn pupojn, horloĝojn kaj orgenojn.
Ĉiukaze, la kastelo estas nun horloĝmuzeo, do multaj homoj vizitas ĝin, ĝuante ĝiajn artajn aĵojn, kaj poste babilante pri misteraj historioj rilatantaj al tiu kastelo.
 
      Oni diras ke ĉiujare, dum la plej longa nokto de la vintro, la kastelon vizitas alilanda sorĉisto, venanta de tre malproksime per blua elefanto. En tiaj okazoj, la mistera horloĝisto tre gasteme akceptas lin. En tiaj okazoj, ĉiuj lampoj de la kastelo ekŝaltiĝas, dum ĉiuj horloĝoj, pupoj kaj orgenoj estas funkciigataj laŭvice, por ke la estimata gasto ĝuu la plej grandan spektaklon. Oni invitas ankaŭ la ĝemelajn feinojn de la arbaro, Dorna la malbenanta kaj Lilaka la benanta, kiuj per magio vivigas la pupojn. Senaĝaj estas la du feinoj, kvankvam Dorna kutime montras sin kvazaŭ ĝiban maljunulinon, apogantan sin per bastono kaj kovrantan sin per kapuĉmantelo, dum Lilaka kutime montras sin kvazaŭ gracian junulinon, dancantan kaj ornamantan sian kapon per florkrono. Proksime de la noktomezo, laŭ sia plaĉo, la sorĉisto elektas vojaĝontan pupon. La du feinoj kune pridonacas tiun pupon per sekretaj malbeno kaj beno. Noktomeze, la lampoj malŝaltiĝas. En profunda mallumo, oni aŭdigas ĉiujn murhorloĝojn batantajn: unu... du... tri... kvar... kvin... ses... sep... ok... naŭ... dek... dek unu... dek du!! La lampoj reŝaltiĝas. La vojaĝinta pupo revenas en la kastelon post vojaĝo de cent dudek jaroj tra la mondo! Poste, iom post iom la kastelo mallumiĝas, la sorĉisto foriras per sia elefanto, la ĝemelaj feinoj malaperas... Kvieto ĉirkaŭvolvas la kastelon ĉirkaŭatan de malluma densa arbaro, kaj oni povas aŭdi nur la horloĝajn korojn batantajn: tik-tok, tik-tok...
 
      Foje, la pupo kiun la sorĉisto elektis estis soleca flutisto, staranta apud la pordo, bonveniganta kaj adiaŭanta la vizitantojn. La ĝemelaj feinoj flustris malkompreneblajn vortojn, kaj blovetis sur lian fluton. Jen la lampoj malŝaltiĝis, la murhorloĝoj ekbatis: unu... du...
                      
          ...Pol troviĝis sola en malvarma vintra nokto, en malluma densa arbaro de larikoj. Kvazaŭ ebria, kvazaŭ vekita el longega dormo, li rigardis la grandajn neĝkovritajn larikojn, apenaŭ lumigitajn per steloj. 
"Kie mi troviĝas?" li demandis sin, provante rememori ion ajn. Subite, li rememoris pri sia fluto. Li serĉis ĝin kaj trovis ĝin ligita je sia zono. Kaj li komencis ludi ĝin.
           Ekmateniĝis, kaj la neĝvolvitaj larikoj ekbrilis mirinde en la sunleviĝo. Scivolemaj sciuroj kaj leporoj preterpaŝis la flutiston, kaj gajaj paseroj akompanis lin per siaj voĉoj. Pol ludis, ludis, kaj iom post iom en lian menson]eniris lumo. Li vidis en la ĉielo la sunon suprenirantan kaj la lunon malsuprenirantan, kvazaŭ ili estis du dentitaj radoj de grandega horloĝo. Ludante la fluton, li paŝis tra montarojn, tra vilaĝoj, tra urboj, ĉie renkontante homojn kaj bestojn. Li iom post iom kutimiĝis pri tiu mondo, kvazaŭ li jam vizitus ĝin foje kaj nun li rememoris pri ĝi. La sezonoj pasis, la jaroj pasis, la jardekoj pasis, sed Pol ne maljuniĝis kaj ne laciĝis ludi, kvazaŭ li ĵus alprenis sian fluton al sia buŝo tie, en la arbaro de neĝkovritaj larikoj. Komence, 
la mondo ŝajnis al li belega, bonega kaj gaja. Sed ju pli li promenis tra la mondo, des pli malgaja ĝi ŝajnis al li. Li vidis homojn kaj bestojn suferantajn pro malsano kaj pro malamo; li vidis homojn kaj bestojn malsatantajn kaj soifantajn; li vidis vivajn estaĵojn mortigantajn aliajn vivajn estaĵojn; li vidis homojn detruantajn la arbarojn, malpurigantajn la riverojn kaj la marojn, kaj eĉ malpurigantajn sian propran aeron. Pol vidis ĉiujn tiujn, kaj malĝojiĝis. Li ripozis iom, sidante sur benko, en parko de urbeto. Li ne bezonis manĝi aŭ trinki, li ne bezonis dormi, ĉar lia koro batis laŭ malrapidega ritmo de alia mondo, kiun li tute forgesis. Estis printempo, sed li sentis nek varmon, nek malvarmon, daŭre portante la vestojn en kiuj li vekiĝis antaŭ longe, en la larika arbaro. Tamen, nekomprenebla doloriga soleco kaptis lian animon. "Kial mi troviĝas tie?" li demandis sin. Lia mano prenis la fluton, kaj li rekomencis ludi ĝin. Jen ridetanta junulino eniras la parkon kaj proksimiĝas al lia benko. Ŝi moviĝas laŭ la ritmo de lia muziko. Ŝi ŝajnas spiri laŭ la ritmo de lia muziko. Ne, ne, tio ne veras. Li ŝajnas fluti laŭ la ritmo de ŝia spiro. Ne, ne, tio ne veras. Ili ambaŭ ŝajnas spiri laŭ la ritmo de la stelmoviĝo. Ĉar jes, ekvesperiĝis... Aŭ eble ekmateniĝis... Aŭ eble tute sentempiĝis... La fluto malaperis, sed la aero subite ekmuzikiĝis... Lia sango vibris...
 
 
     
     Mod estis la nomo de la junulino, kaj Pol baldaŭ edziĝis kun ŝi. Li iĝis tute normala junulo, krom tio ke li nenion rememoris pri sia deveno, kaj tute ne sciis kiom li aĝis. Mod kaj li aspektis samaĝaj kaj ĉiel taŭgaj, do neniu miris pri ilia geedziĝo. Ilia kunvivo estis kelkfoje feliĉa, kelkfoje malfeliĉa, kelkfoje kaj feliĉa kaj malfeliĉa, plej ofte nek feliĉa nek malfeliĉa... samkiel okazas kutime en la mondo. Benitaj kaj malbenitaj estis iliaj vivoj, samkiel okazas plej ofte. Mod estis instruistino en elementa lernejo, kaj Pol fariĝis instruisto pri muziko. Li anstataŭigis la perditan fluton per nova ligna fluto, per kiu li ludis kelkfoje en koncertoj.
 
     
 
          Pasis la tempo. Mod kaj Pol ekhavis gefilojn ... ekhavis genepojn... ekhavis pragenepojn... La hararoj de Mod kaj Pol blankiĝis, iliaj vangoj sulketiĝis, sed iliaj ridetoj ankoraŭ ŝajnis junaj kaj ĉarmaj, ĉar ili ankoraŭ ege amis unu la alian. Unu matenon, ili hazarde promenis manenmane tra densa kaj bela arbaro, kun neĝkovritaj larikoj brilantaj en la vintra suno. Ĉu tio vere okazis hazarde? Ĉu la animo de Pol senscie sopiris delonge pri ĝuste tiu loko? "Ĉu vi scias, Mod - li diris al sia edzino - mi pensas, ke la amo estas la plej kara afero por kiu indas vivi." Mod jesis ridetante, kaj ili kisis unu la alian. Li daŭris iri brakume. Antaŭ ili, spuroj de sciuro videblis sur la neĝo. Ili sekvis la spurojn kelkan tempon. Jen sciuro rapide grimpanta larikon, skuanta branĉon, faliganta konuson kaj ankoraŭ ion... Kion? Kion la sciuro ĵus faligis? Pol mirege malkovris... sian delonge perditan fluton! Lia mano prenis ĝin kaj li ekludis ĝin. Mod ame brakumis lin, kaj iliaj koroj batis kune, unu apud la alia. Pol ludis, ludis, dum la neĝo ekfalis el la blanka ĉielo. Malantaŭ ili, viŝiĝis iliaj spuroj sur la vojo. Ekvesperiĝis... eknoktiĝis... aŭ eble sentempiĝis...
 
*******
 
      Bang! La murhorloĝoj batis la dek duan fojon, kaj la kastelo relumiĝis. Ĉio iĝis samkiel antaŭ minuto. Ĉio, krom la ĉeesto de nova pupo, kiu estis la ridetanta Mod. Junaj reiĝis Mod kaj Pol, vestitaj per printempaj vestoj, samkiel ili estis portintaj tiam, en la parko. Sed kial iliaj hararoj restis blankaj? Ĉu malfandantaj neĝeroj ankoraŭ kovris ilin?
 
 
      En la horloĝmuzeo, apud la pordo, Mod kaj Pol bonvenigas kaj adiaŭas la vizitantojn. Pol flutas, dum Mod moviĝas laŭ la ritmo de lia muziko. Ne, ne, tio ne veras. Mod moviĝas kaj Pol flutas laŭ la ritmo de ŝia movado. Ne, ne ankaŭ tio ne veras. Bonvolu viziti la muzeon kaj klarigu vi mem pri tio.
 
 
Luiza CAROL
El Israelo

Decembro 2006

Nguồn: